La aventuro, priskribita en la antaŭa blogaĵo, bonege pasis.
Mi sukcesis tre bone pri ĉio kaj ĝuis la frumatenan kaj la malfruvesperan urbon. En kelkaj lokoj, kiujn mi trabiciklis, mi ne estis de pli ol 2-3 jaroj, en kelkaj, kiel en la strato Novgorodskaja, — entute neniam estis.
Mi kore deziras, ke iam Peterburgo iĝu pli amika al biciklantoj, kun la ebleco facile uzi biciklon almenaŭ por la mallongaj veturoj en sia apudaĵo.