Heh, mi ĵus ege malriĉigis la institucion, en kiu mi instruas ĉiumarde. En mia unua hodiaŭa leciono estus nur unu studento, kaj ni simple sidis en la Reto sen fari lecionon. Kiam la tempo de la leciono preskaŭ finiĝis, ĉe la pordo aperis iu junulino kaj ekbalbutis ruse ion pri iu «numereto» kaj «Interreto». Mi proponis, ke ŝi eniru kaj uzu la Interreton senĝene. Ŝi daŭris pri iu «numereto», kiun necesas ie preni kaj al iu pagi antaŭ ol uzi la Reton. Mi diris, ke ŝi certe liberas daŭre serĉi la numereton, sed se ŝi bezonas kelkajn minutojn da Interreto, ŝi sidiĝu kaj tuj uzu ĝin ĉe la libera komputilo. :)
Ŝi ne tuj komprenis min kaj (ne kiel ili kutime faras tion, sed tre afable kaj ruse) demandis, ĉu mi eble povas paroli kun ŝi angle. Mi mem surpriziĝis, ke mi ankoraŭ povas relative flue kaj senpense paroli angle (kvankam mi certegas, ke sonas tio fuŝete).
Tiel mi malriĉigis la kolegion je kelkdek rubloj hodiaŭ, mi imagas. Tamen okazigis manifestacion de internacia amikeco. La knabino iom trouzis mian bonkorecon, retuminte preskaŭ horon, sed ne gravas, ĉar la komputiloj longe liberis. Mi havas senton, ke ankaŭ la dua leciono ne okazos hodiaŭ; iusence mi venis vane tien ĉi.
Ĝisdatigo: tamen ne, du homoj venis; mi foriras instrui.