La 20-an de januaro je la 10-a matene en «Eĥo Moskvi» (Eĥo de Moskvo) okazis diskuto pri la temo «Ĉu indas fari universalan internacian lingvon?» Dum la diskuto estis bone (certe, kun eraroj) menciita Esperanto, i. a. oni klare menciis tradukojn en Esperanton de Tolstoj kaj Stragackije, donis kelkajn vortojn por ekzemplo ktp. Konkludojn el la tuto oni faris strangajn: ke Esperanto rezultiĝis eble tamen tro komplika por iĝi internacia… :) Feliĉe, estis tri kunparolantoj en la programero, kaj unu el ili komentis tiel:
— Kial do Esperanto ne iĝis la universala lingvo?
— Ja lerni ĝin necesis.
Sonis ankaŭ aliaj ideoj pri la universala lingvo (sed ne nomoj de aliaj lingvoj) kaj la bezono pri artefarita help-lingvo por la homaro estis fakte aprobita. Espereble, la aŭskultintoj almenaŭ kaptis la ĝeneralan etoson de la programero — daŭra esploreto montros al ili, ke Esperanto ja ne estas komplika kaj ne pro tio disvastiĝas malpli rapide ol la ĉina kaj angla.
Se forgesi la krudajn faktajn erarojn pri Esperanto, la prezento estis fakte pozitiva. Oni propagandis sufiĉe insiste mem la ideon de kreita internacia lingvo, dua por ĉiu deziranto uzi ĝin.
Miajn impresojn kaj son-registrojn de la programo (plene kaj nur interesajn partojn) eblas trovi en mia blogo (ruse, ĉar la programero estis rusa).
«Eĥo Moskvi» estas populara «parol-stacio» (kun paroladoj, ĉefe liberalismaj politikaj, preskaŭ sen muziko), aŭskultata en kelkaj plej grandaj urboj de Rusio.