Rimarkinte hazarde, ke la finna vikipedia artikolo pri Esperanto estas ĉe fi.wiki elektita kiel elstare bona, mi interesiĝis kaj venis rigardi, kiel ĝi aspektas. Inter la bildoj en la artikolo estas verdaj steloj, fotoj de homoj kaj la unua paĝo de la unua lernolibro. Kun cirilaj skribaĵoj, kompreneble.
Min subite vizitis ideo, ke malfacilas esti esperantisto en la lando, kie cirila skribo kaj rusa lingvo eble estas ligita kun malbonaj (kaj relative freŝaj) asocioj. Kaj kie, krome, la banala vorto „homo“ estas disvastiĝinta blasfemaĵo.
Intertempe la Movado en Finnlando impresas relative forta (ĝi certe estas pli forta kaj varia, ol tiu en Peterburgo; dum la loĝantaroj kompareblas kvante kaj, pure teorie, pli avantaĝas en Peterburgo).
Eĉ kun pli da estimo mi ekrilatis al finnaj gesamideanoj.
Mi esperas, ke pli da homoj spertu, per Esperanto aŭ alimaniere, ke homoj ĝenerale estas multe pli proksimaj inter si, ol ni kutimas pensi. Mi foras de idealismo, mi ne dirus, ke „ĉiuj estas fratoj“ aŭ „estas samaj“, sed ja tre proksimaj kaj kompreneblaj…