Kio vere mankas al mi en Kardĵali, estas Esperanto. Mi jam alkutimiĝis, ke ĉiufoje, kiam homoj el diversaj landoj laboras pri io aŭ havas bonan tempon kune, ili parolas en Esperanto.
Kun la akceptanta ularo mi parolas en la rusa, la angla, la kvazaŭ-bulgara, ili respondas al mi simile, en io ajn. Ofte mi sentas, ke mia ideo, kiun mi ŝatus eldiri, estas tro komplika por klarigi ĝin en la elekto de la lingvoj, kiujn ni havas ĉi tie. Miaj rusaj klarigoj ofte restas nekomprenitaj aŭ komprenitaj neĝuste, miaj bulgaraj eblecoj magras, mia angla pensigas min pri la angla sed ne pri tio, kion mi diskutas, sentas aŭ volas.
Se serĉi la bonaĵon en la malbona situacio, manko de efika komuna lingvo ja igas nin praktiki lingvojn unu de la alia. Pesimisto en mi kontraŭdiras: ĉefe tiuj, kiuj bone lernis la rusan iam, praktikas ĝin kun mi; mi ja praktikas preskaŭ nenion krom la angla fojfoje.
En Bulgario pli aĝaj homoj pli ofte scias la rusan, ĉar ĝi estis en la informa medio kaj mezlernejoj. Oni donacis al mi libreton pri amikeco inter Orĝonikidze (Vladikavkaz) kaj Kardĵali: ĝi estas en la bulgara, sed estas kelkaj citaĵoj, lasitaj en la rusa sen traduko. Instruado de la rusa estis nepra en mezlernejoj (apud la aliaj lingvoj); do eĉ miaj samaĝuloj foje parolas la rusan bone. En la urbestraro hodiaŭ mi renkontis viron de mia aĝo, kiu pli bone parolis ruse, ol la gastigantoj (kiuj ja estas en la turisma industrio ktp.), li eĉ sukcese ŝercis ks.
Inter la pli junaj bonan scion de la rusa havas tiuj, kiuj studas en t. n. rusaj gimnazioj (lernejoj kun pli bona studo de la rusa: verŝajne estas pli da lecionoj kaj iom da kultura fono).
Laŭ mia sperto, scio de la rusa ne malhelpas scion de aliaj lingvoj: ekz., la gastiganto mia bone parolas angle kaj ofte eĉ ŝaltiĝas kun mi al tiu lingvo; ŝia patrino el inter fremdaj lingvoj scias, krom la rusa, pasive la francan — ĉar ŝi foje ion legas aŭ alimaniere konsumas en la rusa (i. a. spektas filmojn), ŝia scio de la rusa estas pli aktiva.