La ideo estas des pli stranga, ke la stacio lokiĝos en la kruciĝo de la stratoj Salova kaj Buĥarestskaja (Bukareŝta) kaj la internaĵo de la stacio estas inspirita de la fama bukareŝta arkitekturo. En la ekinta diskuto oni proponas pli neŭtralajn nomojn omaĝe al la metrokonstruistoj, al iuj lokaj toponimoj („Pomĝardeno“ ekzemple), sed multaj komentantoj mire insistas, ke restu la kutima longe atendata nomo.
La metrostacio estis planita ankoraŭ en sovetia tempo, sed rezulte ĝia finkonstruado estis prokrasita por dekjaroj. Ĝi ligos grandan „dormodistrikton“ de la urbo al la urbocentro. Pluraj stratoj en tiu urboparto estis nomitaj laŭ la toponimoj kaj elstaraj personoj de Orienta kaj Suda Eŭropo: paralelas al la Bukareŝta strato la stratoj Praga, Belgrada kaj Budapeŝta.
Se oni konsilas renomigi la Buĥarestskajan stacion, kial oni ne konsilas ankaŭ renomigi la Buĥarestskajan straton? Tio estus tute logika [:ironio:].
La diferenco estas, ke la metrostacio ankoraŭ ne ekzistas — oni do povas ankoraŭ elekti ĝian estontan nomon.