En la Novgoroda lingva festivalo la 6-an de oktoboro mi prezentis Esperanton, la osetan kaj la bulgaran.
Esperanto estis, kiel mi poste eksciis, la plej amasa prezento de la tuta festivalo.
La bulgaran, kontraste, ĉeestis nur du homoj. Mi tamen ĝuis tiun sperton, ĉar ambaŭ venintoj — Petro kaj Zuĥra — estas miaj konatoj, ambaŭ parolas Esperanton kaj ambaŭ parolas la tataran. Mi do povis fari menciojn de la turkaj influoj aŭ klarigi ion per Esperantaj ekzemploj. Estas ege malofta okazo, kiam en la lingva festivalo la prezentanto bone imagas la nivelon de la publiko — kutime tio fakte estas la plej granda problemo, homoj venas tre diversaj kaj laŭ iliaj okuloj ne ĉiam klaras, ĉu ili komprenas, kio estas „transitiva verbo“, ekzemple.
Mia iom pli granda teksto pri la ĉi-jara LF en Velikij Novgorod aperis en la revuo „La Ondo de Esperanto“ (ankaŭ en ĝia blogo).