You scored as Danish. Danish 75% Swiss 63% French 63% Dutch 50% Belgian 50% Turkish 50% Polish 50% Spanish 50% German 38% British 38% Italian 38% Molvanian 38% Irish 25% Russian 25% Which European nationality should you have
Автор: Вяч. Иванов
Internacia amikeco
Heh, mi ĵus ege malriĉigis la institucion, en kiu mi instruas ĉiumarde. En mia unua hodiaŭa leciono estus nur unu studento, kaj ni simple sidis en la Reto sen fari lecionon. Kiam la tempo de la leciono preskaŭ finiĝis, ĉe la pordo aperis iu junulino kaj ekbalbutis ruse ion pri iu «numereto» kaj «Interreto». Mi […]
Oni invitas al Japanio
Oni tre kortuŝe invitas al ĉi-somera Japanio (kie okazos la Universala Kongreso). Nur restas sola misfortuno: forestas eĉ la eksterlanda pasporto, jam dirante nenion pri la monego bezonata por atingi tiun insularan landon.
LF
perfekta_mavo iom plenigas la mankon de publikigitaj rete impresoj pri la pasinta Lingva Festivalo en Puŝkin (suda Sankt-Peterburgo). Vidu du lastajn ŝiajn enskribojn — 1 kaj 2 — (ruse).
Onidiroj pri la pasinta LF en Peterburgo
Atingis min onidiro, ke minimume unu aganto de Moskva E-movado restis malkontenta pri la akcepto, kiun ni ĉi tie faris por la moskva delegacio. Mi konsentas, ne estis tre luksa akcepto: nek organizitan ekskurson ni faris, nek loĝigis ĉiujn (kvankam iujn jes). Mi plu esperas, ke tiujn misojn eblas kompreni, almenaŭ supraĵe konante nian situacion. […]
Festivalo Okazis
La Lingva Festivalo okazis. Venis ĉ. 100 partoprenantoj (neniu speciale kalkulis, homoj venadis kaj foriradis en la daŭro de la tago; ili postlasis 71 bone plenigitajn enketilojn). Okazis 27 prezentoj, inter ili 5 — de lingvosciencaj branĉoj, kio iĝis apartaĵo de nia festivalo. Mi jam legis en VivĴurnalo, ke tiuj prezentoj (pri lingvistiko) estis bona […]
Jam dimanĉe
Jam dimanĉe okazos la 1-a Lingva Festivalo en Peterburgo, norde de la eŭropa parto de Rusio. Kvankam antaŭvidi kvanton de partoprenantoj malfacilas, oni esperas, ke estos ne malpli ol 60 kaj ne pli ol 160 homoj. Gazetaro jam rimarkis la venontan festivalon. Hodiaŭ mencieto de ĝi aperis en renoma tagĵurnalo «Delovoj Peterburg» (ial kun mistajpo […]
Лившиц
Hodiaŭ mi konatiĝis kun Vladimir Livŝic, fakulo pri la sogda lingvo. Vladimir Aronoviĉ multe impresis min. Li konfesis, ke li havas okdek kvar jarojn (!) kaj konis persone na Vaso Abajev! Mi helpos al Vladimir Aronoviĉ pri eldonado de lia libro pri sogdaj tekstoj, trovitaj en Taĝikio sur la monto Mug.