Amoro kun mumio

Epigrafe: «Mia edzino finis universitaton, De la kapo ĝis la piedoj ŝi estas saĝ’» (el oseta kanto). Mia edzino estas psikologo. Dum minimume plena jaro ŝi estis taskigita prepari facile legeblajn informmaterialojn pri aidoso por disdoni inter gepatroj, ŝi ankaŭ prelegis pri aidoso por studentoj de psikologia altlernejo. Rezulte, ŝi scias sufiĉe multe pri la […]

Читать далее

Klimataj diferencoj

Mi nur ĵus komprenis ankoraŭ unu esencan diferencon inter vintra vetero en Sankt-Peterburgo kaj Vladikavkaz. En Vladikavkaz la taga kaj la nokta temperaturoj diferencas vintre je 10-20 gradoj, dum en Peterburgo la taga kaj la nokta temperaturoj apenaŭ multe diferencas. Ekzemple, por morgaŭ oni promesas en Peterburgo nulon tage kaj -1 nokte, dum en Vladikavkaz […]

Читать далее