Mia edzino migras de VivĴurnalo al propra paĝaro Perfekta.in/ (ŝi plu legeblos en ЖЖ dank’ al aŭtomata duobla publikigado). Mi pensas fari la samon, sed ankoraŭ ne elpensis same trafan adreson… www.slvk-q.(io ajn) certe estos libera, sed ial ĝi ne forte impresas min… :) Ĝisdate: mia delonga amiko konvinkis min, ke mi tute ne havas […]
Метка: taglibro
Ne estas juste!
Antaŭ tute nelonge mi serĉis manieron aranĝi personan blogon en Esperanto. Mi venis al konkludo, ke eble la plej alloga maniero estas starti ĝin ĉe VivĴurnalo (nelaste pro ekzisto de almenaŭ negranda komunumo). Ĵus mi legas novaĵon de VivĴurnal-estroj, ke ili planas lanĉon de eĉ pli nova servo — Vox. Se mi estus sciinta pri […]
Starto
Mi finfine decidis krei novan LJ-konton por de temp’ al tempo skribi ion en Esperanto. Kiam venas al mi la humoro fari tion, kutime mi uzas mian diary.ru-taglibron, sed tie preskaŭ forestas specife Esperanta publiko; do, mi afiŝas(-is) vane. En ĉi tiu taglibro mi planas rakonti pri diversaj miaj pensoj, komenti esperantistajn kaj aliajn eventojn, […]