Post la Joĵin-kanto el „Klubo de gajaj kaj spritaj“ sekvas alia teatraĵeto de la sama fonto. Teamo el urbo Kursk prezentas sian imagon pri eventuala renkontiĝo de la prezidentoj de Rusio kaj Usono. Subtitoligo mia:
Метка: tradukoj
Joĵin refuroris
Kiel mi jam antaŭe skribis, en la ruslingva interreto furoris malnova ĉeĥa kanto pri Joĵin. Jen pasintvendrede ĝi ricevis novan vivon en refaro de moskva KGS-teamo „Stancija Sportivnaja“. KGS (Klubo de Gajaj kaj Spritaj) estas populara sursceneja konkurado, kies plej altan ŝtupon oni montras en la ĉefa kanalo de rusia televido. Ĉar la kanto estas […]
iPhone venis en Rusion, kiam oni ne plu bezonis ĝin
„Eblas kuraĝe konstati, ke liverantoj sidiĝis en iFlakon“, — kalamburas unu el la komentantoj sub la artikolo titolita „Malrapida starto“. Artikolo pri la ekvendo de iPhone, la furorinta tutmonde poŝtelefono, en Rusio. La odorata de amasoj produkto de „Apple“ tre malfrue venis en Rusion. Unu el la kialoj estis malfaciloj pri establo de interreta vendado […]
Triŝerco
* * * En Unikso vi povas agordi ĉion! Kaj vi, damne, agordados ĉion! http://bash.org.ru/quote/400761 * * * xxx (09:16:05 21/10/2008) Nu ĉu vi finhakis Vindozon hieraŭ? yyy (09:16:37 21/10/2008) Mi hakis, sed ĝi ne ekfunkciis. Tamen mi tutegale la aferon solvis. yyy (09:19:30 21/10/2008) Mi, do, hieraŭ duonvesperon fikadis kun tio. Nur hieraŭ, sen […]
Diskriminacio de la nedenaskaj
En Esperantujo oni ofte mencias skandalojn pri la dunga postulo „nur denaskaj parolantoj de la angla“, kiu estas tre diskriminacia, certe. Alia skandalo pri denaska lingvoposedo ekflamis nun en oriento de EU — en Estonio, informas NEWSru.com. En studia departamento de la Estona ŝtata televido oni maldungis ok laborantojn el dek, inter la senlaboriĝintoj sep […]
Libera programaro
Kiel evidentiĝis, ekzistas internacia grup(et)o, kiu celas popularigi Linukson inter esperantistoj kaj kiu penas esperantigi liberan programadon: LiberaProgramaro.net La paĝaro de la grupo enhavas forumon, vikion kaj retpoŝtan grupon ĉe GugloGrupoj (sufiĉe aktivan!). La tekstoj en la vikio estas en tre fuŝa lingvaĵo, sed registriĝi por iom redakti mi vere pigris. Ja sufiĉetas por mi, […]
Esperanto is a language with many traits
Estas amuze. Finfine mi ĵus vidis la filmon, kiun mi tradukis siatempe en la rusan lingvon. :) Estas tre spektinda filmeto pri Esperanto; sed bedaŭrinde havebla nur kun anglaj subtitoloj kaj eĉ troviĝis la versio kun la rusaj subtitoloj. Estas fuŝetoj en la traduko: ekz., juna rusino (laŭ prononco ŝia eblas konjekti) diras «Я […]
La Granda Komisio kaj ĝia adreso
«We chose Matthew 28:28, the great commission, as our central text», legas mi en la teksto, kiun mi devas traduki en la rusan. Strangege, en la rusa Biblio tiu verso forestas, la libro de Mateo finiĝas je 28:20. Denove diferenco en numerado, mi kredas, kiel en Psalomaro (tie eĉ ĉapitroj estas diverse numeritaj). La «granda […]