Mi subskribis kelkajn el la hodiaŭaj fotoj el Pomorie, la bulgara urbo apud Burgas, kiun vi pli facile trovos sur mapoj. Ni ne fotis en Pomorie hotelon „Diana“, la faman Esperanto-hotelon de Bulgario, ĉar ni ne trovis ĝin. Fakte, ni eĉ ne serĉis, ĉar la retpoŝtan mesaĝon oni ne respondis dum pli ol tri tagoj […]
Рубрика: En Esperanto
Tekstoj en Esperanto. Тексты на эсперанто.
Environmentalism
Estas populare paroli pri ekologio, pura naturo, tutmonda varmiĝo. En la hotelo, kie mi nun varmigas ostojn kun la familio, en la dosiero por gastoj estas malgranda papero kun graslitera peto ne ŝalti tro da lampoj por ŝpari monon de la hotelo por eviti tutmondan varmiĝon. Mi ridis plenvoĉe. En la sama tago, kiam mi […]
Kio estas „kompromiso“ en Suda Osetio?
Kelkfoje dum la tago en EuroNews sonis ies ideo, ke Rusio (en la kazo de Sud-Osetio) „ne volas serĉi kompromison“ aŭ „iri al kompromiso“. Mi demandis min fine, kio estas kompromiso en opinio de la eldirinto? Ĉu akcepto de la mondkoncepto de certaj okcidentaj politikistoj? Kartvelio en la limoj, pri kies tuteco oni senĉese parolas […]
Sinedriono
Citaĵo rekte el Sud-Osetio: En la 18-a jarcento osetoj aligis sian landon al Rusia ŝtato, sed la tradicia modelo de rus-osetaj rilatoj simpliĝis ĝis formulo: Rusio por osetoj estas patrio, nacia ŝtato, dum Osetio por Rusio — nur ŝanĝmonero. La drasta turno, kiun ni atestis post du jarcentoj de fidela amikeco kaj tolerema atendado — […]
Ups!.. Ne la ĝustaj personoj!
Ja estas malfacile kompreni, kiu estas la ĝusta persono por voki al la rekta televid-elsendo. Kaŭkaziaj aferoj estas tiaj komplikaj! En la mallonga video usonaj osetinoj diras sian ĝenerale prisilentitan pozicion en Fox News, dum la gvidanto de la elsendo fine komprenas la eraron kaj penas iel ripareti ĝin per sentaktaj komentoj:
Sud-Osetio
Mi estas nun en Finnlando, iom for de la kutimaj informfluoj kaj Interreto. Relative hazarde mi eksciis pri akrigxo de situacio en Sud-Osetio. La hierauxa Helsingin Sanomat estis tre certa en la difino: Rusio kaj Kartvelio militas, tekstis la nomo de artikolo. Iom hazarde mi sukcesis hodiaux spekti BBC anglalingve en la hotelo. Tie elpasxis […]
Denis Keefe pri lingvaj festivaloj
„Mi serĉas la simplecon“, — diras pri la koncepto de lingvaj festivaloj fondinto de la ideo Dennis Keefe. Nun loĝanta en Ĉinio, li denove altiris atenton de Esperantio pasintmaje per la grandega festivalo en Nanjing. Mi tremas je mencio de la nombro: 13 mil partoprenantoj! En la Roterdama UK Dennis havis prelegon pri lingvaj festivaloj […]
Mistera kongresa kuriero
Mi memoras la fruktodonan ĵaŭdon de la roterdama Universala Kongreso pro la kunsido de E@I, kiu okazis en LKK-ĉambro. Ni sukcesis rekonatiĝi (ĉar intertempe al E@I-aktivularo aliĝis freŝaj personoj) kaj pridiskuti multajn detalojn pri la nova projekto Aktuale.info. En iu momento en la ĉambron eniris s-ino Loes [lus] Demmendaal kaj demandis, ĉu ni hazarde havas […]