DJ Kunar, laŭ ĉiuj aliaj datumoj tute adekvata persono, i. a. aktiva Esperantlingva bloganto, hieraŭ aldonis al sia uzanta paĝo en Vikipedio la jenan alineon: Mi ne intencas regule aŭ multe redakti ĝis la Esperanto-Vikipedio liberiĝos de la amaso de rubo-artikoloj (da kiuj ekzistas ĉirkaŭ 30.000) kaj havos sistemon por certigi minimuman lingvan kapablon de […]
Рубрика: En Esperanto
Tekstoj en Esperanto. Тексты на эсперанто.
Lernado eble tro malrapida
Pasinttage mi renove estis en la leciono de la finna, post plensemajna paŭzo. Mi timis, ke oni multon novan lernis sen mi, sed mia reveno tute ne estis pena. Mi daŭre restas inter la kvino de la plej sukcesaj lernantoj. Post la leciono unu el la kunstudantoj demandis min, montrante per tio sian simpation supozeble: […]
En radiostacio
Mi hodiaŭ estis en radiostacio Grad Petrov („la urbo de Petro“) kaj rakontis tie pri la estonta Lingva Festivalo en Peterburgo, kiu kredeble okazos la 13-an de aprilo. La radiostacio estas specifa: ĝi apartenas al ortodoksa eklezio kaj ĉefe disaŭdigas pri la ekleziaj temoj, sed ankaŭ iom pri kulturo. Dum 40 minutoj dum la „superba […]
Julija Latinina pri Kosovo
Vaste konata en Rusio radiĵurnalisto Julija Latinina diris pri Kosovo kaj Kartvelio: Nun Kartvelio iĝis tute alia ŝtato. Sed tio jam malfruas, la trajno foriris. Kartvelio pagas siajn antaŭajn kvitancojn, samkiel Serbio pagas kvitancojn de Miloŝeviĉ. Kaj, pardonu min miaj kartvelaj amikoj, mi ne dubas, ke Abĥazio iĝos sendependa. Ne nun. Post eble kvardek jaroj. […]
Plejparto de rusianoj ne sentas sin eŭropanoj
Laŭ la freŝa esploro de „Levada-centro“, 59% de la loĝantoj de Rusio ne sentas sin eŭropanoj. Ŝajnas, ke temas pri io memkomprenebla, el kio oni volis fari novaĵon. Certege rusianoj ne sentas sin eŭropanoj: ne ĉar ili sentas sian azianoj, sed ĉar la vorto Eŭropo ŝanĝis sian signifon. Ekde aliĝo de Bulgario kaj Rumanio (aŭ […]
Ru-reto diskutas pri Kosovo
En ruslingva parto de Interreto estas renove aktive diskutata la probabla agnosko de Kosovo kiel ŝtato fare de kelkaj okcidentaj ŝtatoj. Populariĝis videofragmento, en kiu albanoj en Kosovo bruligas ortodoksan preĝejon kaj faligas de ĝi krucojn: En blogo de sumlenny oni citas komenton de la aŭstra gazeto Die Presse: «De protektita teritorio de EU Kosovo […]
Pri kio oni diskutas en Ru-reto
Ŝajne, plej multe oni parolas pri la okazinta ĉi-semajne preskonferenco de Vladimir Putin, la prezidento. Putin parolis kun ĵurnalistoj la 14-an de februaro dum kvar horoj kaj kvardek minutoj: per tio li superis siajn proprajn antaŭajn rekordojn. Plejparto de la demandoj, 31% laŭ kalkulo de «Kommersant», estis pri ekstera politiko kaj internaciaj rilatoj, 30% — […]
Rusio provokas Usonon. Aŭ male
Rusia bombavidilo superflugis usonan aviadilportantan ŝipon «Nimitz», pri tio aperis artikolo en germana gazeto «Focus». Rusia paĝaro InoSMI tradukis el la germana komentojn de legantoj de «Focus». Estas interese, ke multaj ja defendas Rusion: «Je kiu distanco de rusia marbordo estis la aviadil-portanta ŝipo kaj je kiu distanco de la usona? Nur sciante tion eblas […]