Архив рубрики „En Esperanto“
Esperantujo ĉe Ning
Автор: В. Иванов. Записано: 01.02.2010 – 01:46Estas certe amuze kaj flate, ke Facebook, Ipernity kaj baldaŭ vK uzeblas kun Esperanta interfaco. Tamen ekzistas diferenco inter traduko de interfaco kaj elektiteco de la publiko. Ne vane ja iam Amikumu estis tia populara inter la esperantistoj.
Se iu sopiras pri esperantista socia reto, nur esperantista mi subkomprenas, li provu Esperantujon ĉe Ning.com:
La relative nova socia reto ĉe Ning estas kvalite tradukita en Esperanton kaj jam eliras el la (nepra por tiaj projektoj) stato de stagno. Viglaj diskutoj okazas, interalie, pri la furora filmo de Cameron kaj aliaj aferoj.
Теги: esperantujo, interreto
Размещено в: En Esperanto | Один комментарий »
Helpu la bierproduktantojn!
Автор: В. Иванов. Записано: 16.01.2010 – 10:01Eble la plej fama en Rusio aspektisto Artemij Lebedev, pri kies vojaĝoj mi jam pli frue blogis, revenis el vojaĝo al Kirov. Jen kian reklamon li fotis tie:

La reklamo tekstas: „Helpu la bierfaristojn! Ekde la 1-a de januaro 2010 akcizoj je biero altiĝas trioble“. Mem Lebedev nomas la reklamon „plene paralizanta racian menson“.
Dum pluraj jaroj bierproduktado ĝuis favoran taksadon en Rusio, kiu celis subteni lokajn bierfarejojn. Samtempe multiĝis kvanto de grandaj fabrikoj kaj kvanto de bierdependaj rusianoj. Eble tio estas inter la kialoj por finfine levi la akcizon de 3 rubloj por litro ĝis 9 rubloj por ĉiu litro de produktata biero. Tio certe levos la finan prezon en la vendejoj.
La moka reklamo el Kirov alvokas la homojn, kiuj kutimas fini ĉiun tagon per botelo da biero, ŝpari je io alia.
Rusio, malgraŭ popularaj antaŭjuĝoj, ne estas la plej drinkanta lando de la mondo, sed okupas nur la 20-an lokon, se kalkuli alkoholon po unu persono, kaj la 23-an, se kalkuli en litroj da biero po persono (59 litroj jare). Gvidas la liston de la plej bieremaj landoj Ĉeĥio, kies loĝantojn eble helpas pri 157 litroj jare ankaŭ la floranta biera turismo.
Теги: biero, reklamo, rusio
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 2 »
Rusio kaj Turkio plu proksimiĝas
Автор: В. Иванов. Записано: 14.01.2010 – 06:10Iam dum unu jaro mi loĝis en komunloĝejo de postdiplomaj studantoj en la bela peterburga apudurbo Peterhof. La loko tre amikigis ĉiujn loĝantojn, ĉar por la tuta etaĝo tie estis komuna kuirejo kaj du necesejoj (aparte por ĉiu sekso). Inter dekkelko de tieaj novja konatoj estis ankaŭ doktoriĝonto pri historio el Turkio. Li planis verki disertaĵon pri, kiel li klarigis, la bonaj paĝoj de la historio de rus-turkaj rilatoj. „Ĉiuj memoras, ke estis vico de severaj militoj inter ni. Sed inter la militoj homoj negocis kaj foje bone kontaktis“, — klarigis li.
Plian paŝon survoje al ruinigo de la stereotipo pri malamikeco inter Rusio kaj Turkio faris hieraŭ, la 13-an de januaro, premieroj Erdoan (Erdoğan) kaj Putin (Путин). Post la okazintaj interparoloj ili anoncis en preskonferenco, ke:
• la du ŝtatoj ne plu uzos „internaciajn valutojn“, sed lirojn kaj rublojn por reciprokaj pagoj.
• Turkio enlasos rusajn turistojn sen vizoj jam ekde pli poste ĉi-jare.
Surfone de vagaj promesoj, kiujn oni faras en la Eŭropa Unio, la promeso de Erdoan estas tre klara: ĝis la vizito de prezidento Medvedev, planata por majo-junio 2010, la eniro iĝos senviza.
Ankaŭ sen tio vizito al Turkio estis sufiĉe facila por rusianoj: oni ricevadis vizojn ĉe la limo en la doganejo, pagante 20 dolarojn por dumonata plurfoja „marko“. Nun rusiaj turistoj ŝparos monon kaj tempon. Inter la branĉoj, kie abolo de vizoj aparte efikos, estas mallongaj ekskursoj al Istanbul el la ĉemaraj ripozlokoj de Bulgario — ja estis iom malagrable krompagi 20 dolarojn por dutaga ekskurso.
Dum pluraj jaroj Turkio estis la plej populara turisma allogaĵo por rusianoj, sed lige kun la financa krizo kvanto de vizitoj tien falis en 2009 je 18,5%. Malpli draste falis populareco de Egiptio, kio igis tiun landon gvidanto de la listo — 690 mil rusianoj vojaĝis tien en la unua jarduono de 2009. Daŭrigo de la listo aspektas tiel:
2. Turkio — 643 mil,
3. Ĉinio — 390 mil,
4. Finnlando — 285 mil,
5. Germanio — 161 mil,
6. Italio — 144 mil,
7. Hispanio — 113 mil, ktp.
Statistiko por la unua jarduono ne montras la jaran rezulton, ĉar en julio-aŭgusto pluraj rusianoj tradicie iras al la marbordo en Ukrainio: 1888 mil personoj vizitis la landon dum la unuaj naŭ monatoj de 2009. Ukrainio restas unu el la plej malfermitaj ŝtatoj — por viziti ĝin civitanoj de Rusio eĉ ne bezonas havi „eksterlandan pasporton“, sufiĉas la enlanda rusia.
Estas interese, ke post veno al la potenco en Turkio de la „modere islamista“ partio de Erdoan, la turka ŝtato ektraktis kun Armenio kaj faras firmajn paŝojn por firmigi bonajn rilatojn kun Rusio.
Теги: Egiptio, internacie, rusio, turismo, turkio
Размещено в: En Esperanto | Один комментарий »
En Rusio oni antaŭĝojas forigon de vizoj
Автор: В. Иванов. Записано: 13.01.2010 – 02:01Furoron kaŭzis en ruslingva Interreto prognozo de la itala eksterlanda ministro Frattini. „Mi supozas, ke troviĝos sufiĉa majoritato por enkonduki senvizan reĝimon rilate al rusianoj en 2010“, — li diris fine de 2009. Frattini estas citata lige kun vizito en Moskvon de lia hispana kolego, kiu same optimismas pri forigo de vizoj inter EU kaj RF.
Rusia ministro pri eksterlandaj aferoj, Lavrov, insistas ke estu fiksita certa periodo por transiro al senviza reĝimo. „Tiu celo devas esti klare proklamita“, — li diris dum preskonferenco.
Inter la aliaj aktive diskutataj temoj de la blogosfero en Rusio estas publikigita statistiko pri la novjaraj viktimoj. Kiel informis Ministerio pri ekstremaj okazoj, 696 personoj mortis dum la dektaga festa ripozo — plejparto pro incendioj. En malfacila peno trankviligi samlandanojn, la ministerio atentigas, ke pasintjare estis je 13% pli da viktimoj.
Certe blogoj daŭre diskutas pri la unuafojaj montroj de kelkaj kinofilmoj, inter ili la plej furora — „Avatar“ kun ĝia novinventita ekstertera lingvo, la navia. Furoras malfermita letero de jam pli frue populariĝinta grupo, nomanta sin „Komunistoj de Peterburgo kaj Leningrada regiono“ (ŝajne, ne havas rektan rilaton al la parlamenta Komunista partio, sed malfacilas diri). La grupo akuzis Ĝejmson Kameronon pri plagiato: laŭ ili, li ĉerpis ideojn por sia filmo en la verko de la famaj rusiaj aŭtoroj fratoj Strugackij (abundas Esperantaj tradukoj, eldonitaj de „Impeto“). Pli frue la sama grupo kondamnis aktorinon Olga Kurilenko pro tio, ke ŝi konsentis ludi la rolon de amikino de Bond en la lasta parto de „Bondiano“.
Hodiaŭ, la 13-an de januaro, oni festas en Rusio tiel nomatan Malnovan Novan Jaron. Ĝi estas la nova jaro (la 1-a de januaro) laŭ la julia kalendaro, funkciinta en Rusia Imperio ĝis 1917 kaj daŭre konservata de la Rusa ortodoksa eklezio. Feliĉan novan jaron! ;)
Теги: blogoj, rusio, кино
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 7 »
С Рождеством! Feliĉan Kristnaskon!
Автор: В. Иванов. Записано: 25.12.2009 – 01:15Всех православных и инославных поздравляю с Рождеством Христовым! Ĉiujn ortodoksajn kaj alikredajn kristanojn mi gratulas okaze de Kristnasko!

Теги: зима, праздники, христианство
Размещено в: En Esperanto, По-русски | Обсуждение закрыто
Kardĵali, resumo de impresoj
Автор: В. Иванов. Записано: 08.12.2009 – 02:46Iom da impresoj el la bulgara urbo Kardĵali, kiun mi forlasas ĉi-matene post semajnlonga restado.
La urbo en kelkaj partoj aspektas kiel tipa postsocialisma urbo, ja en bela montaro, sed, ankaŭ kiel en aliaj bulgaraj urboj, la multetaĝaj loĝblokoj estas iom pli personecaj, pli belaj kaj havas iajn nobligajn ecojn — kiel ekzemple vitraj elementoj en la enirpordoj de ŝtuparejoj (en Rusio neniam eblas: pro klimata severeco kaj pro vandalismo) aŭ interesaj balkonoj. La ŝtuparoj en la blokoj estas prizorgitaj, multaj loĝantoj skribas sian familinomon sur la pordo. Samtempe domoj kutime ne havas numerojn, kaj trovi nomon de la strato, en kiu vi estas, estas ofte malfacile (eble temas pri regiona specialaĵo — mi rimarkis tion ankaŭ en Istanbulo, Burgaso kaj Nesebaro).

Alia specialeco de Kardĵali estas odoreto de bruligata karbo kaj ligno preskaŭ ĉiam en la aero. Multaj domoj, aparte la privataj, estas hejtataj per ligno aŭ karbo. En apartamentoj mi ne rimarkis radiatorojn de akvohejtado — kaj ĉiuj uzas elektrovarmigilojn. Ankaŭ en mia luita ĉambro estas nun (kaj nun estas ŝaltita) la elektra varmigilo kun ventumilo. En ejoj estas plej ofte malvarme: eĉ mi vidis malfermitajn fenestrojn ks. — do kvazaŭ lokanoj, almenaŭ parte, ŝatas malvarmon (estas plus dek nun) eble pro la varmego somera. Mi ŝatas varmon kaj preferas varmegon al malvarmo, eble ĉar mi pli ofte spertas malvarmon kaj kelkfoje spertis malvarmegon, kiu pensigis min pri baldaŭa morto pro ĝi (ha, okazis en Moskvo).
La arta galerio de Kardĵalio konsistas el du grandaj haloj en aparta domo. Ĝi povas fanfaroni tamen per kolekto de pentraĵoj fare de kelkaj eminentaj bulgaraj pentristoj. Vidu kelkajn fotojn. En la galerio oni donacis al mi kolekton de kartetoj kun repodukcioj (do, fotoj de pentraĵoj), la kolekto estas eldonita en 1975 (kiam oni ankoraŭ eĉ ne planis min). Mi fotis kelkajn pentraĵojn, ili troveblas en Ipernity (ligilon trovu sube).
Diversaj manĝejoj en la urbo estas bonkvalitaj, ofte proponas ion loke tradician (kiel ŝkembe-ĉorba) kaj estas relative malmultekostaj, kompare kun la ĉemaraj kaj la peterburgaj. Bona manĝo por du personoj (sen alkoholaĵoj tamen) kostas malpli ol 10 eŭrojn en „Starata Kaŝta“, restoracio kiu havas tradician internaĵon, belan nelaŭtan muzikon ktp. Eblas nun daŭre envii pri tio.
La stratoj estas puraj (kaj konstante balaataj), tamen post vesperiĝo iĝas sufiĉe mallume — nur la gravaj stratoj estas bone lumigitaj. Tio tute similas Vladikavkazon, sed kontrastas Peterburgon, kie dekomence mi havis eĉ protestan reagon pro la lanternegoj ŝaltitaj plenan nokton eĉ en tute senvivaj lokoj.
Homoj en la stratoj multe parolas la turkan (la lingva situacio ja multe interesis min). La turka estas tradicia lingvo en tiuj lokoj, speciale en la vilaĝoj. Homoj de ĉiuj generacioj, homoj kun poŝtelefonoj kaj en aliaj siacioj parolas ĝin. Por netrejnita okulo estas tute neatendite, kiu kiun lingvon parolos. Lokaj turkoj aspektas foje eĉ tro eŭropecaj, virinoj kun longaj farbitaj haroj ktp.; antoropologie turkoj estas tre diversa etno — do, ankaŭ per vizaĝo aŭ staturo ne eblas juĝi. Multaj turkoj havas parencojn en Turkio (dum kelkaj jaroj en Bulgario estis senpripensa kontraŭturka prempolitiko, kio igis dekmilojn da turkoj forlasi naskiĝlokojn kaj iri al Turkio). Mi aŭdis rakonton pri kelkaj turkoj, kiuj revenis lastatempe el Turkio por denove loĝi en Kardĵali, eĉ unu tian junulinon vidis per miaj propraj okuloj. En la centro de la urbo oni reklamas „ĉiutagajn ekskursojn al Odrin“ (Edirne, plej proksima urbo en Turkio — eble 5 horojn buse de Kardĵali).
Mi ne povis rimarki malpacan konduton en la stratoj. Neniu batalis, neniu kriis unu al la alia, neniu ŝtelis mian videokameraon. Aperas impreso, ke tiel nomata “strata krimo“ ne estas granda problemo ĉi tie — pri tio eblas juĝi ankaŭ laŭ la maniero de lokaj virinoj lasadi siajn saketojn kaj vestojn sur seĝo en kafejo kaj iri al, ekz., necesejo. En multaj urboj de la mondo homoj kunprenus saketon aŭ transdonus ĝin al siaj konatoj, kiuj restas ĉe la tablo.
En Kardĵali (fakte kiel ankaŭ aliloke en la lando) estas interesaj aĉeteblecoj. Vestoj kostas almenaŭ duoble (foje kvaroble) malpli ol la analogiaj en Peterburgo. Mi aĉetis ĵinzon (10 EUR), iom da kotonaj vestoj por la infano kaj aliajn iojn. Nun mi bedaŭras, ke mi ne trovis tuj en la urbo lokon por mallongigi la ĵinzon — mi forflugas baldaŭ kaj devos pagi en Rusio duonon de la prezo (ĉ. 5 EUR) nur por mallongigi la veston.
La urbo havas multegajn vidindaĵojn en la areo de 50 km ĉirkaŭ si. Estas kaj antikvaj konstruaĵoj (eĉ trakia palaco de la 2-a jarmilo antaŭ Kristo), kaj naturaj rezervejoj (kie mi vidis la grifonojn), kaj belegaj pejzaĝoj. Ekzistas eblecoj por boatumado, fiŝkaptado, etnografiaj esploroj, „migrado“ (piedpaŝaj promenoj) kaj simile. La klimato estas milda, pli-malpli tuto de printemo kaj aŭtuno bonege taŭgas por vizitoj. La lokoj estas ne tro „prituristitaj“, se vi imagas, pri kio mi parolas; sekvajare jam estos aŭtovoj al Grekio, do eblas ligi Rodopojn kaj eble ripozon ĉe la maro.

Vidu fotojn kun marko „Kardĵali“ en mia fotaro »» Samloke estas miaj impresoj de la vizito, de ĉiu ĝia tago, detale kaj en Esperanto, foje kun kelkaj fotoj.
Se vi interesiĝas pri vizito al Kardĵali kaj Rodopoj turnu vin rekte al la loka turisma firmao „Gabi Tur“ aŭ petu min peri. Mi ne certas pri ĉiĉeronado en Esperanto (nur se mi aŭ alia taŭga esperantisto venos), sed ruse, bulgare, angle, turke certe eblas. Plej ofte temas pri individua turismo en grupoj de unu ĝis eble dek personoj.
Теги: aventuroj, bulgario, lingvoj, vojaĝoj
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 7 »
En viki-konferenco oni proponis la anglan
Автор: В. Иванов. Записано: 25.10.2009 – 03:25„Dankon pro via provoka elpaŝo, kiu espereble ne restos nur tio, sed ankaŭ spronos intereson de la viki-publiko al subatentata problemo de multlingveco kaj translingva kunlaboro“, — tiel komentis mi hodiaŭ la elpaŝon de Roman Ŝapovalov. Tiu uzanto de Vikipedio proponis hodiaŭ dum la rusia jara Viki-konferenco forlasi naciajn Vikipediojn kaj ekredakti la anglan.
La raporto de Ŝapovalov komenciĝas per suprerrigardo de la rolo de en.wiki. „Ĉiuj konsentas, ke la angla lingvo estas nun la lingvo de internacia komunikado“, — taksas li. Nur 22% de la vikipediaj artikoloj estas skribitaj en la angla, sed ili ricevas 52% de ĉiuj vizitoj en Vikipedion — „demando superas proponon“, konkludas Roman Ŝapovalov. Li sobre klarigas la rilatumon per tio, ke multas homoj scipovantaj legi en la angla, sed ne redakti en ĝi.
Post iom da rezonado Roman Ŝapovalov venas al la konkludo, ke redaktantoj de la aliaj sekcioj de Vikipedio dediĉu pli da tempo al la angla sekcio por fari ĝin eĉ pli granda kaj strukturigita. La aliaj sekcioj restu, laŭ li, enkonduko por tiuj, kiuj ankoraŭ ne ellernis la anglan, kaj tenejoj de la loke gravaj informoj pri folkloraĵoj kaj vilaĝoj (li evitis doni bonajn ekzemplojn de artikoloj, kiujn indus havi en la rusa, sed ne en la angla). Fine li alvokis rusajn vikipediistojn kuraĝe redakti en la angla, eĉ se fuŝa, ĉar en Vikipedio aliaj redaktantoj ĉiam helpos pri glatigo de teksto.
Tre interesa por mi estis momento de lia elpaŝo, kiam li montris lumbildon kun rezultoj de lia anticipe farita esploro de partoprenantoj de la Viki-konferenco. Li rigardis enektilojn de vikipediistoj, aliĝintaj al la konferenco, kaj evidentiĝis, ke ĉiuj (certe) parolas ruse, 88% anoncis scion de la angla, 9% — de la franca kaj de Esperanto (tiel!), po unu persono povas komuniki en la pola, la oseta kaj kvino de aliaj lingvoj. Persone min tiu grandega cifero impresis preskaŭ kiel anonco de la fina venko. Malgraŭ klopodoj de la kleriga sistemo kaj la komerca industrio de alilingva instruado, dekono de la junulara intelektula elito havas imagon pri Esperanto kaj scipovas almenaŭ legi tekstojn en ĝi.
Dum la diskuta parto sonis kelkaj interesaj ideoj. Interalie, mi atentigis pri graveco de loke gravaj skribaj lingvoj (do, tiuj kiuj estas post la angla en la listo de la plej grandaj vikipedioj) kaj, rememorinte la alvokon de Ŝapovalov, ke ĉiu lernu la duan lingvon (anglan) prezentis la esperantistan vidpunkton (mi tiam ankoraŭ ne sciis pri mia vespera kabeiĝo, hehe). En la halo troviĝis aliaj komentantoj, unu el kiuj (uzanto Balamutick) eĉ pli arde ol mi defendis la kazon de Esperanto (mi antaŭe eĉ ne konis lin persone, kaj estis neatendite por mi).
Post kafopaŭzo mi gvidis la „rondan tablon“ pri malpli grandaj sekcioj de Vikipedio — en nia kazo temis pri, ĉefe, la iom sukcesaj Vikipedioj en la lingvoj de Rusio: la oseta, la tatara, la ĉuvaŝa, la erzja kaj aliaj. Sed pri tiu kunveno, ĝiaj konkludoj ktp. eble indus skribi aparte, ekster la anekdoto pri ruso, alvokinta rusan Viki-konferencon eklabori pri la angla Vikipedio.
Теги: angla lingvo, peterburgo, rusa lingvo, vikipedio
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 6 »
Ĉiu grava teksto devas havi redaktoron
Автор: В. Иванов. Записано: 22.10.2009 – 06:28La franca redaktoro en «Le Monde» kontrolis la tuton de la franca teksto kaj trovis neniun eraron. Redaktisto certe ne devas kontroli alilingvajn enmetojn en la reklama teksto — kaj en tiu alilingva GRANDLITERA teksto, inter la kvin vortoj, estas okulfrapa mistajpo:

Jam eĉ aŭtomatoj literumkontroliloj ekzistas por Esperanto — ja mistajpon en la vorto „Esperanto“ ĝi substrekus ruĝe. Mi estas ŝokita…
Freŝe en aliaj blogoj: „Mojose“ publikigas dekon da nepre farindaj en Japanio aferoj; John Wells karesas koron per faciliga propono pri parkejoj kaj parkado; „Skribitaj Pensoj“ kompilis superban superrigardon pri la eventoj, fone de kiuj aperis la unua lernolibro de Esperanto en 1887.
Теги: esperanto, Francio, informado, redaktado, reklamo
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 4 »
Kontaktu rusiajn esperantistojn
Автор: В. Иванов. Записано: 11.10.2009 – 19:57La plej populara rusia socia reto vKontakte (vK) iĝis internacia. Certe jam antaŭe eblis registri sin en ĝi el eksterlando, sed ekde ĉi-oktobro la reto estos reklamata internacie kiel plurlingva sistemo.
Iom simila al Facebook, vKontakte estas pli „facila“ por retumilo (laŭ mia sperto de ne tre fortika komputilo), enhavas malpli da reklamo. La ĉefa funkciaro estas certe pri amikumo: kiuj estas viaj amikoj, al kiaj renkontiĝoj ili iras (kaj ĉu vokas ankaŭ vin), multo estas farata por aktivigi grupan laboron — interalie, rusiaj E-kluboj kaj teamoj de E-eventoj aktive uzas vKontakte por siaj bezonoj.
vKontakte jam atingeblas en bona traduko al pli ol dek lingvoj. Ekde la komenco, tiun ĉi socian reton distingis racia uzo (aŭ ĉu simple neuzo) de crowdsourcing (puŝo de laboro al amasoj de uzantoj). Tio tre pozitive influis la kvaliton.
Vi ne bezonas ŝanĝi vian preferatan socian reton favore al vK tuj aŭ iam, sed certe estas bona kromservo por uzi inter la aliaj. Cetere, vK ebligas senliman (rememoru Ipernity kaj aliajn) interŝanĝon de fotoj kaj filmetoj.
Post registriĝo nepre trovu la grupon „Esperanto parolata“ (uzu la serĉokampon en la supro de la interfaco) kaj aliĝu (ligilo dekstre sub emblemo). Ĝis baldaŭaj belaj renkontoj!
Теги: esperanto, esperantujo, interreto
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 3 »
Mislegitaj
Автор: В. Иванов. Записано: 31.08.2009 – 07:36Fragmento de usona filmo kun famegaj aktoroj en la ĉefaj roloj, sone tradukita en la rusan. En la komenco studia profesiulo solene anoncas la liston de aktoroj kaj aliaj filmistoj. Ne temas pri traduko — la angla voĉo tion ne legas. Estas ĝuste legado. Misa.
Estas speciale okulfrape kaj malĝojige, ke slavoj tiel malmulte interesiĝas unu pri la alia, ke eĉ ne povas legi personajn nomojn en aliaj slavaj lingvoj. Slavoj en ali-slavaj landoj parolas la fuŝan anglan. Jen du slavaj nomoj en mallonga fragmento, jen oficiala kunteksto, kiu postulas ian kontrolon, kaj jen du eraroj, en ambaŭ nomoj.
Željko estas jugoslavo, eble serbo, mi ne povas esti certa. Kaj la nomo legatas certe Ĵel’ko (kun mola /l/, kiun ja rusoj povas prononci). Mi neniam antaŭe aŭdis tiun nomon, mi konfesu. Sed mi tuj supozis, ke ĝi estas legata tiel — kaj mi kontrolis en Interreto, vere ekzistas Ĵel’ko (Желько) Maksimoviĉ kaj pluraj aliaj. Sufiĉis unu minuto por kontroli.
Kaczmarek certe ne estas [kaŝmarek], malgraŭ ke ĝuste tiel sonas plej amuze. Foje oni opinias, ke ali-slava lingvo estas tiu, kiu sonas amuze. Tute ne nepre. Cz estas legata kiel /ĉ/, do la povra komponisto estas Kaĉmarek (en la rusa kaj en Esperanto forestas diferenco inter polaj cz/ć, do sufiĉe precizas transdono per „ĉ“ — certe pli ol per „ŝ“).
Aliaj eraroj same malbonas kuntekste de profesia filologia laboro. Chianese estas legata kiel /kjaneze/, mi preskaŭ certas. Ĉar, malgraŭ asertoj de kelkaj esperantistoj kaj ĉiuj idistoj, kunmeto ch tute ne estas universala maniero transdoni sonon /ĉ/ — en la itala ĝi estas maniero transdoni sonon /k/ antaŭ literoj „i/e/y“, kie „c“ alikaze devas soni kiel /ĉ/ (*cianese do estus [ĉaneze] aŭ [ĉjaneze], mi ne certas).
Multaj dirus: tio ne gravas. Eble, vere, ne gravas. Sed tiukaze ne indas eĉ legi tiujn literaĉojn komence de filmo! :)
Теги: lingvoj, skribo, slave, tradukoj
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »