Pereintaj libroj

kvaretaĝa loĝdomo en Cĥinvalo fotita la 18-an de aŭgustoPri la homaj viktimoj en Cĥinvalo homoj jam multfoje aŭdis. La pereintoj estu indaj je lumo, kiel oni diras osete pri mortintoj. Sed nova penso skuis min, kiam mi vidis hodiaŭ tiun ĉi foton en Vikipedio. La kvaretaĝa domo estas evidente tute forbrulinta interne, absolute, kun ĉiuj havaĵoj.

Mi pensas pri la libroj kaj gazetoj, kiuj certe pereis en tiu tuturba flamo. Certe neniu portis sian bibliotekon al la kelo, kiam la bombado subite komenciĝis.

En ajna urbo, en kiu okazas milito, pereas libroj — ne estas novaĵo. Sed Cĥinvalo estas tute aparta kaj speciala urbo. En ĝi konserviĝadis unikaj eldonaĵoj de la 1930-aj kaj postaj jaroj, libroj eldonitaj de la malgranda aŭtonomio je malgrandaj eldonkvantoj, interalie unikaj folkloraj kolektoj, la unuaj osetlingvaj lernolibroj, jarkolektoj de revuoj, la unuaj eldonoj de literaturaj klasikaĵoj kaj la solaj eldonoj de la beletro nun forgesita.

Antaŭ la milito oni sendis al mi kelkajn skanitaĵojn de tiaj libroj. Pri ili zorgis (kiel evidentiĝis, tre ĝustatempe) kontribuanto de la oseta Vikipedio kun kromnomo Reva. Ŝi mem travivis la bombadon, cetere, kiel mi nerekte eksciis laŭ ŝiaj fotoj el la postmilita urbo, kiuj aperis en kelkaj paĝaroj kiel osradio.ru.

Mi amas literojn, vortojn, skribsistemojn kaj librojn. Min ĉagrenigas pereo de la unika libroĝardeno, kia estis Cĥinvalo, la loko, kie en la daŭro de la 20-a jarcento ŝanĝiĝis kvar (!) aktive uzitaj skribsistemoj por unu lingvo.

6 thoughts to “Pereintaj libroj”

  1. Да, жесть как дом сгорел. К сожалению, я не смог понять в Грузиили это или нет. но местные жители наверное тоже пострадали из-за такого уровня силы пожара.

  2. Владислав, зачем вы комментируете записи, в которых не понимаете ни слова? ;)

  3. Объясните вкратце чё сдесь написано?

  4. K» Laŭ Kalle Kniivilä, Rusoj detruis la urbon per bomboj

    Vi ne atente legis eble, kaj restas bedaŭri, ke vi tiel memorfiksis la ideon de la teksto :)
    Laŭ Kalle, lia kartvela fonto estis nesufiĉe fidinda, ĉar ĝi insistis, ke kartvelaj trupoj ne bombis Cĥinvalon, kontraŭ kio ja diras la suferintoj, kiuj bone vidis, de kiu flanko venas raketoj; inter ili ankaŭ la sud-osetia fonto de Kalle, kiun li citas en alia teksto.

    Kalle mencias detruadon de domoj en Gori fare de rusiaj aviadiloj: tio verŝajne okazis, sed ne temas pri io simila al la okazo de Cĥinvalo, kie oni pafadis en la urbon desur la ĉirkaŭantaj altaĵoj dum kelkaj horoj.

    g» Объясните вкратце чё сдесь написано?

    Здесь написано: СПАМ ЕСТЬ ЗЛО.

  5. Fakte mi eraris: Laŭ Kalle Kniivilä, Rusoj ne bombadis la urbon Cĥinvalo, sed Gori. Sed mi daŭre pravas pri mia aserto, ke la milito ĉiam trafas la malĝustajn.

Комментарии закрыты