UNESCO faris filmeton por subteni lingvan diversecon. Ĝi dediĉitas al la baldaŭ festota Tago de Denaska Lingvo, la 21-a de februaro. Esperantistoj tradukis (subtitoligis) la produktaĵon, vidu:
Pardonu mian kritikan opinion, tamen tiu filmeto reklamas kelkajn grandajn lingvojn (dankon al s-ino Bokova, bulgarino studinta en Moskvo, ke ŝi ne forgesis la rusan, cetere), sed ĝi ne multon rakontas pri la graveco de la malaperantaj malgrandaj lingvoj.
UNESCO ĝenerale ne respondas al tiu demando — kial savi malgrandajn lingvojn? — krom per abstraktaj poeziaĵoj sen bonaj ekzemploj. Estis tempo, kiam mi (pro mia serioza envolviĝo en la agadon pri la malpli grandaj lingvoj) volis por mi mem kompreni, kio estas la bonaj kialoj por daŭrigi tiun laboron. Ne ekzistas bonaj respondoj.
Ekzistas esploroj de Bialystok, kanada esploristo, ŝi montras, ke praktikata dulingveco/plurlingveco fakte influas sanon de la cerbo. Krom tio ekzistas lingvaj faktoj, diversaj solvoj (gramatikaĵoj, disdivido de la kolora spektro, terminoj de parenceco), kiuj montras, kiom diversas la lingvoj inter si — tiu diverseco do povas montriĝi riĉeco, sed ankoraŭ ne klaras, ĉu kaj kiel tio okazos.
Mi daŭre ne havas alian (krom la ĉi-supraj du) bonan respondon al la demando: ĉu ni eble subtenu transiron de la homoj kun malgrandaj lingvoj al la pli grandaj? (tiel grandigante iliajn eblecojn en la vivo interalie) aŭ ĉu ni insistu, ke ili preferu paroli en tiuj malgrandaj lingvoj sen la kvalita aliro al la pli grandaj? (tio ja estas la esenco de tiu batalo: malmultaj pretas eklerni ian malgrandan lingvon, temas pri „vi daŭre parolu, aŭ via lingvo mortos“)…
Mi (kaj UNESCO) parolas ĉi tie pri vere malgrandaj lingvoj, sub 5-10 mil personoj. Kial oni savu la pli grandajn, vivipovajn lingvojn, ja klaras: normale mem parolantoj volas konservi ilin pro la deziro konservi sian identecon. Kvankam la demandoj validas ankaŭ tiam, ĉar parto de parolantoj de tiaj lingvoj en ĉiu generacio transiras al la pli grandaj lingvoj kaj ne transdonas la patrinan lingvon al siaj idoj.
Mi fiaskis pri transdono de Esperanto al mia filo. Mi provis kun ioma sukceso, sed la premo de la dominanta lingvo estas troa. Oni bezonus komunumon en sia urbo (aŭ familion el ambaŭ E-parolantaj gepatroj) por sukcesi, mi kredas.