Kiel ĉiama marĝenulo (pri multaj aferoj, vere) mi ofte meditas pri sorto kaj sentoj de aliaj marĝenuloj. Ĉi-foje mi enpensiĝis pri finnlandaj svedoj, post tralego de jena impreso de juna rusino pri vojaĝo al Finnlando:
Ni komprenis, ke ni ne sukcesas ĝustatempe veni por la buso, kaj aĉetis biletojn por trajno kontraŭ 15 eŭroj. Ja ni loĝis en hotelo 100 kilometrojn for de Helsinko… Veninte al la stacidomo, ni aĉetis multajn suvenirojn, ĉar oni promesis, ke la 1-an [de januaro] nenio vendatos. Poste ni trinkis bieron, laŭ konsilo de Gera. Kaj iris al la trajno, ĝi estis duetaĝa. Kaj jen nin atendis la vera kultura ŝoko! Ni eniris la trajnon, pri la tempo zorgis Gera. Lasinte la aĵojn interne, ni eliris por fari kelkajn fotojn… kaj subite la pordoj fermiĝis kaj la trajno ekveturis! Mi alkuris la pordon kaj komencis ŝturmi ĝin! Kaj tiam iu finnino, evidinte rimarkinte niajn timigitajn vizaĝojn, premis magian butonon kaj enlasis nin! Hura, ni estis savitaj!
Mi pensas, ke ja estas serioza probableco, ke tiu menciita „finnino“ estis ja svedino. Aŭ eĉ rusdevena finnlandanino. Kion oni sentas, perdante sian etnan/lingvan identecon, eble gravan por la persono, pro nekompreno de la loka situacio fare de aliuloj? Nu ja mi povas imagi laŭ mia propra ekzemplo (ne tute pura*), sed supozeble ĉiu certa homo sentas tiun situacion siamaniere…
* Mia ekzemplo ne estas tute pura jen kial. Oni ja ofte misdivenas mian etnan apartenon: en Osetio oni ofte pensas, ke mi estas oseto, alparolas osete ktp.; aŭ pensas, ke mi estas iu „averaĝa ruso“, kio mi ne estas (pro kozaka kaj molokana deveno) kaj kio eble en naturo tute ne ekzistas; ekster Osetio oni foje pensas, ke mi estas kaŭkaziano — ekz., inter moskvaj kaj ĉuvaŝaj esperantistoj multaj misopinias min oseto pro mia agado por la lingvo oseta kaj alimaniera osetumado. La nepureco de tiuj situacioj estas, ke mi ja estas/is grandrilate asimiligita en Osetio, parolis la lokan lingvon kaj tiel plu.
Rezultiĝis tro tohuvabohua notico, jes, mi konscias. :)
Ŝajnas al mi, ke vi faras iom hastan konkludon. Mi tute sincere kredas, ke eĉ finnlingvano kapablus premi butonon por malfermi la trajnpordon al homoj kiuj restis ekstere…
Mi ja preskaŭ certas, ke ŝi estis finna etne kaj lingve — tio estas la plej probabla varianto… :)
Cetere, mi aldonis klarigon pri «JOPA» en la originala afiŝo. Temas pri rabatoj ĜIS EĈ (certa procentaĵo).
Cetercetere, eble ŝanĝu la tiparon kiun difinas via blogo por la bazaj tekstoj kaj komentoj. Almenaŭ sur mia ekrano ĝi ne havas ĉapelitajn literojn, kaj do la ĉapelitaj literoj (samkiel la rusaj) aperas en tute alia tiparo ol ceteraj latinaj literoj.
Dankon, ke vi informis. Ĉe mi ĉio absolute bonas pri la paĝoj, tiparoj ktp. Mi trarigardos la CSS-folion, kion oni tie skribis fuŝe.
Mi provis fari kelkajn ŝanĝojn. Por vidi, ĉu io ŝanĝiĝis pri la specialaj literoj, renovigu sen uzo de la kaŝmemoro (en IE per Ctrl + F5, en FF per Ctrl + R).
Probable, via Mac-komputilo (ĉu ĝi estas Mac-komputilo?) ne havis tiparon Georgia, kiu estas relative vastiĝinta en Win-komputiloj. Pro tio ĉio tute glatis ĉe mi kaj ne tre belis ĉe vi.