Mi ne certas, ĉu ekzistas absolute universalaj ŝercoj, sed certe ekzistas ŝercoj maluniversalaj — ridigaj por iuj, strangaj aŭ eĉ malagrablaj por la aliaj.
Freŝan ekzemplon de maluniversala ŝerco oni trovas en la komentoj ĉe „Libera Folio“, kie sub la teksto pri la Jarlibro de UEA svisa interlingvisto ŝercas pri la antaŭparolo tiel:
Chu en la venonta Jarlibro mi, FD de UEA, proponu, ke mi skribu kion mi frandis dum la bufedo en Palacio de la Revolucion en 1990 en Havano kaj priskribu miajn sentojn (kiel vicprezidanto de TEJO) post la manpremo de Fidel Castro, au chu mi rakontu pri la abunda seksumado dum TEJO-kongresoj kun diversaj bulgarinoj…
En tiu alineo stranga kaj neakceptebla por mi aspektas ĉio: ortografio, memelstarigo, altiro de seksumado kiam pri ĝi ne temis, mencio de etnoj en tia kunteksto. En siaj postaj komentoj la komentanto aldone mencias TEJO-aranĝojn kiel „bordelajn“: normala intereso de fraŭlaj gejunuloj unu pri la alia ne estas io, kion oni uzu por banaligi agadon de TEJO, mi opinias.
Mia bona konato, leginta la saman tekston, havis similan impreson pri tiuj komentoj kiel eksterlokaj en la kunteksto de diskuto pri la nove aperinta asocia informilo. Aldone ŝi diris: „Eble estas bone, kiam kulturo tute malpermesas babili pri seksumado kaj mono, ĉar alikaze ajna diskuto glitas al iu el tiuj du temoj“. Ja ekzemploj ne mankas.