AMA kun Slavik Ivanov en forumo de Duolingo (aŭgusto 2016)

Slavik Ivanov en tiu sama jaroTiu ĉi teksto estas mia sinprezento verkita en 2016 por serio de eventoj AMA en la forumo de Duolingo. Mi volas konservi ĝin ĉi tie, ĉar la forumo estos fermita en marto 2022. Dankon al Chuck Smith, kiu inspiris min pri multaj aferoj kaj ankaŭ pri tiu ĉi teksta preskonferenco.

This text is my bio written en 2016 for Ask Me Anything (AMA) event at Duolingo Forum. I want to save it here, as the forum will be closed in March 2022. I also would like to thank Chuck Smith, who has inspired me many times and also in this case, with this „press conference“.

Mia nomo estas  Vjaĉeslav Slavik Ivanov, mi estas lingva entuziasmulo kaj esperantisto ekde 1998. Mi partoprenis starigon de unu el la unuaj retaj instruejoj de Esperanto ĉe esperanto-kurso.ikso.net kaj daŭre instruas rete kaj ĉeeste.

My name is  Vyacheslav Slavik Ivanov  and I am a language enthusiast and Esperanto speaker since 1998. I participated in one of the first e-teaching platforms at  esperanto-kurso.ikso.net  and still teach online and in person.

Aktivulo de  TEJO  kaj  E@I en la fruaj 2000aj jaroj, mi kunorganizis kelkajn lokajn eventojn en Rusio kaj la Internacian Junularan Kongreson en 2004 (urbo Kovrov).  Iom pli detala sinprezento.

An activist of TEJO and E@I in the early 2000s, I co-organized several local events in Russia and the Internacia Junulara Kongreso in 2004 (in the city of Kovrov).

Ekde marto 2007 mi kun grupo de samideanoj organizas lingvan festivalon en Sankt-Peterburgo, okazis jam dek tiaj festivaloj — Vikipedio: Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo. La festivalo  estas malfermita al la vasta publiko, ĝi metas malpli grandajn lingvojn en la kuntekston de la grandaj, tiel atentigante pri la lingva diverseco kaj la bezono defendi ĝin. La festivalo krome rolas kiel popularigilo de la bazaj lingvistikaj scioj. Ĉiujare estas nepre prezentata ankaŭ la lingvo Esperanto.

Since March 2007, I, along with other Esperanto speakers have been organizing the  language festival  in St. Petersburg. Ten such festivals have already taken place. The festival  is open to the general public and puts smaller languages on an equal playing field with the larger ones, giving greater attention to language diversity and the need to defend it. The festival also roles as a way to make basic linguistic knowledge popular. Every year there also must be a presentation about Esperanto.

Estas relative facile organizi lingvan festivalon ankaŭ en via urbo, se ĝi ankoraŭ ne okazas tie. Mi volas, ke vi provu, kaj pretas respondi al viaj demandoj kaj duboj. Ĉar la temo de lingvaj festivaloj eble estas malvasta, ni povas diskuti ankaŭ ĝenerale pri lingva diverseco, lingva politiko kaj similaj temoj.

It is relatively easy to organize a language festival also in your city, if there is not one already happening there. I want you to try and I’m ready to answer your questions and doubts. Because the topic of language festivals is somewhat narrow, we can also discuss in general about language diversity, language politics and similar topics.

Mi pretas legi demandojn en Esperanto, la angla, rusa kaj bulgara, sed respondos nur (aŭ ĉefe) en Esperanto.

I am ready to read questions in Esperanto, English, Russian and Bulgarian, but will answer only (or mostly) in Esperanto.