стр. 1 из 5 12345

Kunteksto

Ĉiuj ja faras erarojn kaj mistajpojn, do pro tio la aŭtoro restos nekonata. Tamen pritaksu la frazon:

Instruas mi, diplomita E-instruisto. Lau via informo signifas, ke oni nenie en la lando instruas Esperanton.

„Signifas“ bezonas subjekton, mi volas diri. Ĉu vi konsentas?

Cetere pri la kursoj kaj instruistoj, Dima Ŝevĉenko ekkolektis la freŝan liston de E-kursoj en Rusio ĉe esperanto.su/kursi (ruslingve). Se vi estas instruisto kaj planas kursojn, kontaktu ankaŭ lin, ne nur min, sed ankaŭ mi povas helpi pri diskonigo.

Multe suferinta poemo

La poemo „Lasta flugo“, kvankam ĝi ofte aperas aparte, estas verkita de Edmond Privat por lia originala romano „Karlo“ (1910), ofte uzata kiel lernolibro (aŭ memlernilo) por progresantoj. „Ĝia Esperanto estas bonega, simpla, eleganta kaj tute klasika“. Tamen la teksto de la poemo mem ofte enhavas erarojn aŭ variaĵojn, pri kies naturo mi nenion imagas. Post iom da analizado, mi supozus, ke la ĝusta (aŭ almenaŭ tolereble sencohava) estas la jena versio (per kursivo mi markis la vortojn, kiuj estas foje misskribitaj):

Dainty swallowtail kobble07
Vi kien flugas papilio,
  tremante kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio
  kaj venas frost’ perfide.


Flugiloj viaj kvazaŭ lampo
  briletas en nebulo.
Vi kion serĉas tra la kampo,
  perdita somerulo? Legu plu »»»

Ĉiu grava teksto devas havi redaktoron

La franca redaktoro en «Le Monde» kontrolis la tuton de la franca teksto kaj trovis neniun eraron. Redaktisto certe ne devas kontroli alilingvajn enmetojn en la reklama teksto — kaj en tiu alilingva GRANDLITERA teksto, inter la kvin vortoj, estas okulfrapa mistajpo:

Газета Le Monde 2009.09.26

Jam eĉ aŭtomataj literumkontroliloj ekzistas por Esperanto — ja mistajpon en la vorto „Esperanto“ ĝi substrekus ruĝe. Mi estas ŝokita…

Freŝe en aliaj blogoj: „Mojose“ publikigas dekon da nepre farindaj en Japanio aferoj; John Wells karesas koron per faciliga propono pri parkejoj kaj parkado; „Skribitaj Pensoj“ kompilis superban superrigardon pri la eventoj, fone de kiuj aperis la unua lernolibro de Esperanto en 1887.

Kontaktu rusiajn esperantistojn

La plej populara rusia socia reto vKontakte (vK) iĝis internacia. Certe jam antaŭe eblis registri sin en ĝi el eksterlando, sed ekde ĉi-oktobro la reto estos reklamata internacie kiel plurlingva sistemo.

Elekto de lingvoj ĉe registriĝoIom simila al Facebook, vKontakte estas pli „facila“ por retumilo (laŭ mia sperto de ne tre fortika komputilo), enhavas malpli da reklamo. La ĉefa funkciaro estas certe pri amikumo: kiuj estas viaj amikoj, al kiaj renkontiĝoj ili iras (kaj ĉu vokas ankaŭ vin), multo estas farata por aktivigi grupan laboron — interalie, rusiaj E-kluboj kaj teamoj de E-eventoj aktive uzas vKontakte por siaj bezonoj.


vKontakte jam atingeblas en bona traduko al pli ol dek lingvoj. Ekde la komenco, tiun ĉi socian reton distingis racia uzo (aŭ ĉu simple neuzo) de crowdsourcing (puŝo de laboro al amasoj de uzantoj). Tio tre pozitive influis la kvaliton.

Vi ne bezonas ŝanĝi vian preferatan socian reton favore al vK tuj aŭ iam, sed certe estas bona kromservo por uzi inter la aliaj. Cetere, vK ebligas senliman (rememoru Ipernity kaj aliajn) interŝanĝon de fotoj kaj filmetoj.

Jen ligo al registriĝo »»»

Post registriĝo nepre trovu la grupon „Esperanto parolata“ (uzu la serĉokampon en la supro de la interfaco) kaj aliĝu (ligilo dekstre sub emblemo). Ĝis baldaŭaj belaj renkontoj!

Esperanto denove danĝeras

Iam popularis mito, ke Esperanto estas danĝera kiel lingvo de komunistoj. La ruĝa pesto transdoniĝis per la facila lingvo el oriento al okcidento kaj kelkloke oni persekutis esperantistojn tre reale pro tiu virtuala danĝero. En la komunisma oriento foje oni timis, ke Esperanto danĝeras, kiel pordo al okcidento, de kiu povas veni kontraŭrevolucio. Ktp.

Kun efika mortigo de komunismo en plejparto de la landoj, ŝajnus, ke Esperanto ĉesis esti danĝera lingvo. Tamen jen kaj jen eblas legi pri ĝiaj danĝeroj. Amiko Lluís sendis al mi ligilon al unu tia (anglalingva, kio gravas) teksto pri Esperanto kiel lingvo… mortiga.

Gary Mickle — aŭtoro de mi antaŭe nekonita, sed evidente esperanto-parolanta — en sia longa sciencaspekta teksto meditas pri tio, kiel forte danĝeras Esperanto por la malgrandaj lingvoj, kiujn ĝi povas facile finmortigi, se nur ĝi iĝus lingvo tutmonde uzata.


La teksto estas genia en sia senbrida mokado :) Ekzemple, la aŭtoro skribas: «Arguments for Esperanto containing calculations of the amount of time needed to reach a given level of proficiency in various languages pop up frequently… What is implied is that 200 hours of Esperanto study produce results equivalent to those attained in 2000 hours of English study. That is something that most Esperantists would probably agree is an exaggeration». (Mi pigras traduki: resume, la ideo pri tio, ke 200 horoj de Esperanto egalas al 2 mil horoj de la angla, estas nur troigo). Mi ja ne sentas, ke estas troigo. Estas ĝuste tiel, eĉ foje malpli da studo bezonatas. Mi ne memoras, ke mi iam ajn elspezis tempon aŭ monon por lerni Esperanton, mi ĉiam nur uzis ĝin. Vere tiel. La aliaj lingvoj, pri kiuj mi simile «amuzis min» (inter ili la korea, la bulgara, la finna kaj kelkaj aliaj) restas en tia ridinda stato, ke mi eĉ pri la plej banalaj temoj en ili ne scipovas paroli.

Eĉ se allasi la eblecon, ke estas tiel (daŭrigas sian rezonadon la aŭtoro), ne ekzistas ia pruvo, ke homoj investados la liberigitan tempon en studadon de aliaj, speciale de la endanĝerigitaj, lingvoj. Mi pensas, ke sendube homoj ricevus alian vidpunkton al la lingva situacio, interalie ili ekatentus pli pri la najbaraj lingvoj: pri la turka kaj rumana en Bulgario, pri la finna kaj ĉina en Rusio kaj tiel plu. Pli vasta uzo de Esperanto povus sproni tiun intereson (kaj pli grave doni al ĝi tempan bazon).

Ankaŭ pri la endanĝerigitaj kaj lokaj lingvoj la efiko nepre senteblus: laŭ la oseta ekzemplo mi ofte rimarkas, ke homoj ne emas okupiĝi pri sia heredaĵa (ĝi jam ne ĉiam estas denaska, nek nepre gepatra) lingvo, pensante «unue mi devas ellerni la anglan». Dum la anglan nature ne eblas «ellerni», ĉar la scistandartoj estas troaltigataj de la instruantaj institucioj (por igi onin eterne lerni kaj pagi).

Pri preskaŭ ĉiu alineo de la teksto eblas same blogi :) Ĝi aspektas saĝa, sed ne estas vera, emfazante nur argumentojn kontraŭ Esperanto, neniam permesante al Esperanto esti iom pozitiva kompare al la angla. Ekzemple, la aŭtoro ial pensas, ke anglismoj en la modernaj lingvoj estas pli bonaj, ol la eventualaj (tre probablaj ankaŭ laŭ mi) esperantismoj en tiuj lingvoj; damne kial? Mi ne staras en la vidpunkto, ke Esperanto savos la malgrandajn lingvojn de la mondo (ja ilin plej ofte endanĝerigas ne la angla, sed malgrandeco de parolantaro kaj premo de la loka granda lingvo), sed evidentas por mi, ke kun Esperanto kiel la lingvo de supernacia komunikado oni atingus pli justan kaj pli demokratian mondon. La mondon, kie, ekzemple, interparoloj ĉe Meta-Wikimedia estus same atingeblaj por ĉiuj, sed ne, kiel nun, ĉefe por usonanoj. En la pli justa mondo ankaŭ la lingvoj havus pli da eblecojn, ol okazas nun.

Блоги на эсперанто

Ещё один список блогов с записями на эсперанто: http://r.hatena.ne.jp/shiro-kurage/

Обратите внимание на непривычную для нас иконку RSS-ленты: стрелочка вверх и буква R.

Slango en Esperanto, etudeto

Hispanlingva bloganto Manolo iam blogis pri analogoj de la angla cool en la hispana kaj en Esperanto. Li proponetas por uzo en Esperanto la hispanaĵon gvaja kaj laŭdas la relative freŝan sed furoran elpensaĵon mojosa (de M.J.S. el modern-junular-stila).

Rusaj esperantistoj, almenaŭ la relative junaj, sufiĉe ofte uzas, almenaŭ inter si, la vortojn „kruta“ kaj „krute“ en tiu sama signifo (cool, mojosa). La vorto estas la malofta okazo, kiam Esperanta vorto koincidas kun la rusa kaj sone, kaj signife; kaj en la rusa ĝi ja estas uzata kiel la angla cool pli-malpli.

Kompreneble tia uzo apenaŭ iĝos internacia iam, sed ĝia boneco estas, ke oni almenaŭ povas supraĵe konjekti, pri kio temas. Se io estas kruta, do ĝi estas elstara kaj ne tre facile atingebla — do, avidinda ktp. :)

La temaro de slango en Esperanto kaj ĝia formiĝo ja estas tre interesa. Oni eĉ doktorajn disertaciojn pri tio verkas, kiel Aleksandro Melnikov plej konate.


Libera programaro

Kiel evidentiĝis, ekzistas internacia grup(et)o, kiu celas popularigi Linukson inter esperantistoj kaj kiu penas esperantigi liberan programadon: LiberaProgramaro.net

La paĝaro de la grupo enhavas forumon, vikion kaj retpoŝtan grupon ĉe GugloGrupoj (sufiĉe aktivan!). La tekstoj en la vikio estas en tre fuŝa lingvaĵo, sed registriĝi por iom redakti mi vere pigris. Ja sufiĉetas por mi, ke preskaŭ en la sama stato estas la rusaj tekstoj ĉe la ruslingva vikio pri Mandriva Linukso, kie mi iomete envolviĝas dum kelkaj lastaj tagoj.

Krom la grupo LiberaProgramaro ekzistas ankaŭ kelkaj certaj projektoj pri tradukado: i. a. "KDE en Esperanto". La ĉefa paĝo de la KDE-traduka projekto enhavas tre humuran tekston; por kapti la humurecon necesas lega scipovo de la angla kaj Esperanto. La humura efiko aperas, tute klasike, laŭ kontrasto de apudmetitaj objektoj, ĉi-kaze la angla kaj la Esperanta tekstoj:


A lot of translators with good intentions have started to translate KDE into their native tongue, but the task proved overwhelming. When the fatigue wore them down, they threw in the towel. Esperanto is a simple, regular, sensible constructed language which takes away some of the pitfalls of using KDE in a natural (think lovable but crazy, rule-breaking mess) language which you didn’t grow up using.
And our translators have stood the test of time.

Unue, permesu min klarigi ion: se vi legis la supran, kaj nun pensas, "Ho ve, mi nur volis helpi traduki kiel ŝatokupo, mi ne volas savi la mondon", ne ĉagreniĝu! Se vi tradukas unu dosieron, via helpo estas bonvena.

La teksto ne havas subskribon, kaj la nomo de la brila aŭtoro restas por mi nekonata.

Se paroli pri mi persone, mi ankoraŭ ne multe esperantigis la Linukson, kiun mi uzas (Mandriva One de la printempa eldono). Por ĉapeligi mian nunan blogan noticon mi venis en la blogon de Kalle kaj tajpas la tekston en la tekstokampo por komento :) Gravas nun ne klaki aŭtomate la longan butonon "Sendi | Lähetä | Skicka | Отправить" :)

Parolante pri libera programaro kaj Esperanto, certe ne eblas forgesi la bonorde sukcesintan grandan projekton pri tradukado de OpenOffice. Jam delonge ekzistas Esperanta paĝaro pri tiu senpaga oficeja softvaro.

стр. 1 из 5 12345

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2