стр. 1 из 5 12345

Kiel oni ludas futbalon en Rusio…

Futbalo en soveta Rusio:

Pliaj fotoj pri la ludo dum densa neĝofalo — en la blogo de la fotinto. El la du teamoj gajnis tiu el la urbo, kie mi naskiĝis, — „Alanija“.

Unikaj rememoroj en Esperanto

Oni eble malofte pensas pri tio. Almenaŭ mi ne. Esperanto ne nur estas nuntempa peranto por internaciaj kontaktoj, sed ĝi ankaŭ konservas unikaj rememorojn pri la, foje, longe pasinta tempo.

Jen freŝa ekzemplo. Virino, kiu estis jam iom aĝa ĉe la apero de Esperanto, rememoras siajn travivaĵojn, interalie sian partoprenon en la Rusa-Turka milito de 1877-78:

Kiam mi estis dekjara la patrino lokumis min en Moskvan Marian instituton. Mi bone lernis kaj pli multe petolis. Post la fino de kurso la patrino prenis min kaj ni forveturis en ŝian vilaĝon. kie mi loĝis ĝis mia edziniĝo. Komenciĝis Rusa-turka militio. Mi nepre volis esti flegistino. La edzo, vidinte ke mia intenco estas serioza kaj neŝanĝebla forpermesis min. Mi estis en Bulgarujo sep monatojn kaj konsideris min la plej feliĉa virino en la tuta mondo, ĉar mi povis flegi la malfeliĉajn vunditajn soldatojn.


Rezulte de la milito aperis preskaŭ sendependa Bulgara princlando (norda kaj okcidenta partoj de la nuna Bulgario), kaj Rusio ekposedis terenojn en Azio, al kiu ĝi loĝigis i. a. rusajn molokanismajn kredantojn, inter kiuj estis ankaŭ miaj praavoj de la patra linio. Ne imageblas, iom ŝokas legi pri tiuj eventoj rememorojn de esperantisto

Temas pri ekzamena eseo, verkita en la jaro 1912 de sinjorino Filatova en la Moskva Esperanto-Instituto.

La konkludo estas jena: oni nepre petu siajn lernantojn verki aŭtobiografiojn! Por historio :)

Oni neniam fajfu pri infanoj

Ses infanoj dronis hieraŭ en la Azova maro, la plej malprofunda maro de la mondo. Mortis ankaŭ juna instruisto, kiu penis savi infanojn. Du infanoj estis savitaj, informas amaskomunikiloj. Aliaj, la ĉeestintaj, estas ŝokitaj kaj havas problemojn pri sano pro tio.

La infanoj de mezlernejaj aĝoj el Moskvo ripozis ĉe la maro en infana ripozejo. En la lasta tago antaŭ ilia ekveturo hejmen la organizantoj de la ripozado mendis en Rostov-na-Donu ŝipeton kaj navigis kun kelkdek diversaĝaj infanoj al insulo du kilometrojn for de la marbordo, ie apud Jejsk.

La maro havas ĝenerale tre malkrutajn bordojn (kiel spertis interalie partoprenintoj de esperantista aranĝo RET en aŭgusto 2007), eble pro tio la fajfema rilato al ĝi. Tamen ĝi ja estas grandega akvujo kun kelkloke rapidaj torentoj. Lokanoj scias la danĝerajn lokojn, sed la sporadaj turistoj — ne. En varma tago infanoj certe iris sin bani en la maro, kio tragedie finiĝis. Ne indis eĉ entrepreni la aventuran vojaĝon.


Mi ĉiam miras pri homoj, kiujn ne premas la ŝarĝego de respondeco pri aliulaj infanoj.

Rusia Esperantista Kongreso

Do, mi estis hodiaŭ dum iom da tempo en la Kongreso. Ĝi oportune okazas en la urbo, kie mi loĝas, Sankt-Peterburgo. Tial mi, inter la aliaj aferoj (vizumado, kiu ŝajnas jam senĉesa), venis nur por la programero, kiun gvidis mem, kaj preskaŭ tuj poste foriris. Estas iom bedaŭrige, ĉar mi ja pagis la plenan kotizon kaj tiel plu.

Mi gvidis diskutrondon pri Esperanta Vikipedio kaj manieroj aktivigi ĝin. Mi pledis, ke lokaj aktivuloj verku pri siaj kluboj kaj urboj. Mi rakontis, ke rusiaj temoj en Vikipedio estas ofte malbone prezentitaj, enhavas malaktualajn datumojn kaj havas aliajn problemojn. Mi alvokis transpreni praktikojn de aliaj grandaj Vikipedioj al la Esperanta kaj emfazis gravecon de aktiva komunumo. Bedaŭrinde ekde 2006 la komunumo de eo.wiki neniel ŝanĝiĝis — ĉiam estas iom pli ol cent redaktantoj (farintaj almenaŭ 5 redaktojn dum monato). Ja estas malmulte kaj tial multaj decidoj estas farataj per interkonsento de tri hazardaj preterpasintoj (aŭ eĉ tute sen interkonsento). Mi diris en la diskuto, ke pli vasta Esperanta komunumo — eĉ homoj, kiuj pro diversaj kialoj ne emas kontribui per verkado — atentu pri tio, kio okazas en Vikipedio, kaj eventuale partoprenu la diskutojn tie (diskuti oni ja kutimas per retpoŝtaj grupoj ks.). Estis nemultaj aŭskultantoj, do mi ne esperas pri iom signifaj ŝanĝoj, sed eĉ cento da novaj redaktoj portus pli da bono al la enciklopedio.


La kongresejo, priskribita en reklamo kiel luksa kaj prestiĝa, evidentiĝis tia nur surfone de la aliaj similrangaj eventoj de la rusia movado. La seĝoj en la ejoj estas pli foteloj, ol seĝoj, en la ĉambroj estas blankaj tabuloj kun markiloj, la granda halo estas tre taŭga. Samtempe plejparto de la programo okazas en la 4-a kaj 5-a etaĝoj, la lifto solas, la ĉirkaŭaĵoj estas ne vere la plej bela urboparto. Espereble la aliurbanoj ŝatos se ne la distrikton ĉe la kongresejo, do almenaŭ tiujn urbopartojn, kiujn oni montros dum la ekskursoj.

Estis por mi agrable revidi hodiaŭ sinjorojn Bolŝakov, Ĵitĉenko, Lytov, Corsetti, Samodaj, Gudskov, Griŝin, Seguru, Pietiläinen kaj aliajn gesamideanojn. Multaj vizaĝoj estis nekonataj, tial mi taksas la aranĝon envolviga kaj sukcesa. Certe enŝoviĝus duoble pli da partoprenantoj, sed iuj ŝatos malmankon de spaco.

Morgaŭ mi (kun Irina Gonĉarova) gvidas diskuton pri lingvaj festivaloj. Postmorgaŭ matene mi penos viziti prelegon de Oksana Burkina pri novaj esperantologiaj esploroj.

Ornamo de scenejo (fotis Nadeĵda Karamalikova):

Rusia Esperanto-Kongreso en Peterburgo, 2010. Ornamaĵo de la scenejo. Foto de N. Karamalikova (Peterburgo)

Katastrofo apud Smolensk

«Ili forpasis kun la prezidento», el Se.pl (alklakebla)Mi bedaŭras pri la terura aviada katastrofo, kiu okazis sabate en Rusio kaj forprenis vivojn de multaj eminentaj poloj. Inter ili la prezidento, deputitoj, pastroj, armeanoj, sociaj agantoj (la laŭnoma listo en la pola).


Mi forte esperas, ke tiu bedaŭrinda okazo ne iĝos iam nutraĵo por komplotteorioj. Ŝiras mian koron la fakto, ke niaj multrilate proksimaj popoloj (sango de ili ambaŭ fluas en miaj vejnoj) havas malfacilan historion de reciprokaj akuzoj kaj ofendiĝoj.

Laŭ la nuna hipotezo, la aviadilo falis pro malbonaj veteraj kondiĉoj (netravidebla nebulo) ĉe la ne-unua provo alteriĝi. La „nigraj kestoj“ estas trovitaj.

La oficiala funebrodato en Rusio estas anoncita la 12-a de aprilo, en Pollando ĝi daŭros sep tagojn. Mi kondolencas al miaj polaj konatoj kaj nekonatoj.

En Petropavlovsk-Kamĉatskij meznokto

Ĉiutage je la tria laŭ moskva horzono la ĉefurba radios disaŭdigis longan anoncon pri preciza tempo, kiu komenciĝis ĉiam de la frazo „en Moskvo estas la dekkvina“, poste sekvis longa listo de aliaj urboj kun la tempo en ili kaj la lasta mencio ĉiam estis „en Petropavlovsk-Kamĉatskij — meznokto“. La ĉiutageco de tiu anonco kaj la imago pri vasteco de la lando, kiun ĝi donis, ĉiam fascinis min, ekde infanaĝo. Sed pro la novaj decidoj de la ŝtata estraro la ĉiutaga anonco pri preciza tempo ŝanĝiĝos jam ĉi-printempe.

Dum la printempa ŝanĝo al la „somera tempo“ kelkaj regionoj transiros al la najbaraj horzonoj, tiel pligrandigante kelkajn kaj forigante la aliajn horzonojn de la lando. Inter la ŝanĝataj estas Kamĉatko kaj Ĉukotko, kiuj ekuzos la horzonon de Magadan. Tiel la anonco pri la preciza tempo kun mencio de Petropavlovsk-Kamĉatskij, verŝajne, restos en radio-elsendoj, sed sonos je la kvara laŭ Moskvo.


Aliaj tri regionoj, kiuj ŝanĝos horzonon la 28-an de marto, estas Samara kaj Kemerova provincoj kaj Respubliko Udmurtio. Tiel anstataŭ 11 horzonoj estos nur 9 en Rusio. Onidire, en Ĉinio entute estas nur unu horzono, la pekina, kaj ĉio funkcias.

Cent renkontiĝoj de Dmi3

Iom hazarde mi trovis en la retejo de Dmitri Horowitz (Nederlando) lian priskribon de pli ol cent Esperanto-renkontiĝoj, kiujn li partoprenis. Malgraŭ ke la listo aspektas iom forlasita (la lastaj notoj estas pri 2006), ĝi tamen estas ege interesa, ĉar ĝi estas pri la periodo aktuala por mi kaj, nelaste, ĉar en ĝi estas menciitaj kelkaj eventoj en Rusio.

Vidu la grandan liston de Horowitz kaj la pintajn eventojn inter la cent, laŭ lia takso.

Horowitz bonas pri kolora prezento de informo. Iam li verkis koloran rakonton pri nuligilino, kiun mi poste tradukis, kun konservo de la koloroj, en la rusan.


Mi iam kompilu mian modestan listeton de la eventoj, kiujn ĉeestis mi, por ridindigi la publikon. Mi estis en unu UK, unu IJK kaj kelkaj loke gravaj eventoj… Rekompence mi ĉiam estis en la Reto, ĉiun tagon de ĝi :)

Helpu la bierproduktantojn!

Eble la plej fama en Rusio aspektisto Artemij Lebedev, pri kies vojaĝoj mi jam pli frue blogis, revenis el vojaĝo al Kirov. Jen kian reklamon li fotis tie:

Bierproduktantoj suferas. Helpu ilin.

La reklamo tekstas: „Helpu la bierfaristojn! Ekde la 1-a de januaro 2010 akcizoj je biero altiĝas trioble“. Mem Lebedev nomas la reklamon „plene paralizanta racian menson“.

Dum pluraj jaroj bierproduktado ĝuis favoran taksadon en Rusio, kiu celis subteni lokajn bierfarejojn. Samtempe multiĝis kvanto de grandaj fabrikoj kaj kvanto de bierdependaj rusianoj. Eble tio estas inter la kialoj por finfine levi la akcizon de 3 rubloj por litro ĝis 9 rubloj por ĉiu litro de produktata biero. Tio certe levos la finan prezon en la vendejoj.


La moka reklamo el Kirov alvokas la homojn, kiuj kutimas fini ĉiun tagon per botelo da biero, ŝpari je io alia.

Rusio, malgraŭ popularaj antaŭjuĝoj, ne estas la plej drinkanta lando de la mondo, sed okupas nur la 20-an lokon, se kalkuli alkoholon po unu persono, kaj la 23-an, se kalkuli en litroj da biero po persono (59 litroj jare). Gvidas la liston de la plej bieremaj landoj Ĉeĥio, kies loĝantojn eble helpas pri 157 litroj jare ankaŭ la floranta biera turismo.

стр. 1 из 5 12345

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2