Oni neniam fajfu pri infanoj

Ses infanoj dronis hieraŭ en la Azova maro, la plej malprofunda maro de la mondo. Mortis ankaŭ juna instruisto, kiu penis savi infanojn. Du infanoj estis savitaj, informas amaskomunikiloj. Aliaj, la ĉeestintaj, estas ŝokitaj kaj havas problemojn pri sano pro tio.

La infanoj de mezlernejaj aĝoj el Moskvo ripozis ĉe la maro en infana ripozejo. En la lasta tago antaŭ ilia ekveturo hejmen la organizantoj de la ripozado mendis en Rostov-na-Donu ŝipeton kaj navigis kun kelkdek diversaĝaj infanoj al insulo du kilometrojn for de la marbordo, ie apud Jejsk.

La maro havas ĝenerale tre malkrutajn bordojn (kiel spertis interalie partoprenintoj de esperantista aranĝo RET en aŭgusto 2007), eble pro tio la fajfema rilato al ĝi. Tamen ĝi ja estas grandega akvujo kun kelkloke rapidaj torentoj. Lokanoj scias la danĝerajn lokojn, sed la sporadaj turistoj — ne. En varma tago infanoj certe iris sin bani en la maro, kio tragedie finiĝis. Ne indis eĉ entrepreni la aventuran vojaĝon.

Mi ĉiam miras pri homoj, kiujn ne premas la ŝarĝego de respondeco pri aliulaj infanoj.

3 thoughts to “Oni neniam fajfu pri infanoj”

    1. Mi miras kiel entute en ies kapo povis aperi tia evidente frenezega ideo.
      Aperas impreso, ke respondecaj homoj timas okupiĝi pri aliulaj infanoj, do restas nur stultaj stranguloj, kiuj rezulte faras tion.
      Estas ege malagrable konscii, ke la mondo povus esti multe pli sekura, se iuj nur iom pli pripense kondutus.

Комментарии закрыты