«…proksimas al fin’…»

La preskaux plena monato en Bulgario proksimigxas al sia fino. Jam lunde ni startas hejmen, en Rusion. Tra Moskvo ni vizitos parencojn en Kaluga kaj poste veturos al Peterburgo.

Hodiaux mi plenumis la delongan revon: supreniris la proksiman monton (parto de la Balkana montaro, t.n. Stara Planina) kaj trovis la belegan vidajxon al Suna Bordo, Nesebaro; videblis ecx Pomorie kaj la monto cxe Kablesxkovo. Bulgario havas, preskaux en la tuta sia teritorio, tre pitoreskan reliefon.

Malgraux mia grumblado pri ne suficxe viglaj bazaroj, ekde mia kauxkazia periodo mi ne mangxis tiajn bongustajn persikojn («praskovi») kaj tomatojn («domati»), kiel cxi tie. Mi ankaux apenaux iam ajn nagxis cxiutage dum tiom da tagoj sinsekve.

Tre versxajne ni revenos tutfamilie la sekvan jaron. Por tiam ni planas vojagxojn for de la maro: interalie al la Rila monakejo kaj eble io ankoraux lauxvoje. Mi sxatus viziti regionon de Kirgxali, la frata urbo de Vladikavkaz, sed ne certas pri entuziasmo de aliaj familianoj; tamen estas nur 200 km, mi eble povus veturi sola tien, por 1-2 tagoj. En Bulgario, krom relative oportuna busa sistemo, funkcias petveturado: mi rimarkis facile forveturantajn junulojn ecx en la ripozloka areo. Ĝisdatigo posta: en tiu sama jaro mi ja sukcesis viziti na Kardĵali (pli supre nomita Kirĝali) por tuta semajno.

Cxe la fino de nia resto cxi tie mi jam, sxajne, atingis kontentigan nivelon de komprenado de la bulgara parolo. Mi jam kun pli da certeco legas lokajn gazetojn kaj kun lerteco partoprenas cxiutagajn situaciojn, foje ecx iom pli komplikajn ol simpla acxeto en vendejo. Vintre mi eble umos pri aktivigo ankaux de la parola kapablo: por ne nur kompreni, sed ankaux esti komprenata.

Fotojn de nia cxi-jara resto mi sxutas al Ipernity.

Sabate estas la loka festo, tago de Nesebaro: ni provos partopreni ĝin.

Interalie, por la sekva jaro ni volonte koincidus ĉi tie, ĉe la Suna Bordo, kun iu ripozanta esperantista familio kun infanoj de 3-5 jaroj. Anoncu vin, ni konas bonajn lokojn kaj utilajn sekretojn ;)