Sud-Osetio

Mi estas nun en Finnlando, iom for de la kutimaj informfluoj kaj Interreto. Relative hazarde mi eksciis pri akrigxo de situacio en Sud-Osetio. La hierauxa Helsingin Sanomat estis tre certa en la difino: Rusio kaj Kartvelio militas, tekstis la nomo de artikolo.

Iom hazarde mi sukcesis hodiaux spekti BBC anglalingve en la hotelo. Tie elpasxis ia juna kartvelo en surtuto, kiu kelkfoje ripetis en sia komento, ke Kartvelio "batalas heroan militon" kaj ke "ni estas nun en la fronto de la nova malvarma milito". Li ankaux alvokis la "euxropajn decidantojn" ne kredi rusian propagandon, dum li mem aspektis gxuste propagandisto. La heroa milito, kiun kartveloj regule rebatalas kontraux la malplimultoj en sia lando, estas jam tro ripetita por esti uzita denove. En la 20-aj jaroj kaj la 90-aj, kaj jen ankaux nun. La afero tute ne estas tiel politika, ne temas pri Rusio, sed ja pri kelkmil homoj, kiuj volas vivi pace, sed neniam havas la eblecon. Kartveliaj trupoj i. a. komencis militon, rompinte per tio la antauxajn internacie agnoskitajn interkonsentojn pri statuso de la regiono. Mi rimarkis, ke ecx BBC, kutime prezentanta nato-ece okcidentan vidpunkton al cxio, sonis tre por-osetie komentante pri la novajxoj.

Mi tre bedauxras pri la okazajxo. Por mi estas ankaux persona travivajxo, cxar mi havas plurajn konatojn kaj amikojn en Chxinvalo kaj devenajn de tie. Ankaux en mia denaska urbo, Vladikavkaz, nun ne cxio estas vere pace, cxar tra la urbo iris tankaro, kiu bazigxas normale oriente de la urbo, por helpi al la siegxitaj logxantoj de Chxinvalo.

Kiam mi estis malgranda, mi neniam kredus, ke tiajxoj eblos en la 21-a jarcento. Sed sxajne ne multo sxangxigxis kun sxangxo de la ciferoj en jarnombroj. Sxajne nun pli da homoj rekonus la lokon, kiam diras, ke mi estas el Osetio; bedauxrinde, denove pro tre tragedia famo.

15 thoughts to “Sud-Osetio”

  1. Nun estas vere bedauxrinda okazo. Mi aŭdis diversajn interpretojn kiuj respegulas informan militon.

    Mi pensas, ke dume preskaŭ ne eblas trovi veran kaj neŭtralan informon pri la temo.

    En rusa televido oni pri ĉio akuzas kartvelian registeron pri rompo de internaciaj interkonsentoj kaj pri genocido.

    En kartvelia televido oni akuzas Rusion pri perfida atako kaj komenco de milito kontraŭ kartvelio.

    Vortoj de ambaŭ flankoj estas absolute malaj.

    Estas akra milita propagando.

    Ĉiu flanko akuzas la alian pri krimo, kaj ĉiu flanko ne akceptas akuzojn kontraŭ si mem.

    (Ekz. Rusio ne konfirmas informon, ke rusiaj militfortoj bombardas kartveliaj lokoj kiuj situas ekster sud-osetia regiono)

    Tamen, estas grava nur tio, ke ĝuste Kartvelio komencis bombardi per raketoj Cĥinvali — urbon en kiu loĝis ĉirkaŭ 30 miloj da pacaj homoj. Nun Cĥinvali estas preskaŭ tute detruita kaj viktimoj de pacaj loĝantoj abundas.

    Povas esti, ke ĉi tiu milito estas profitodona al iuj personoj en Kartvelio kaj Rusio.

    Sed certe kaj sendube, ke por popoloj de niaj landoj tio estas grandega damaĝo.

  2. > dume preskaŭ ne eblas trovi veran kaj
    > neŭtralan informon pri la temo

    Sed ja eblas scii la antauxhistorion, kiu multon klarigas. Krome, oni ankaux vidu la rezultojn por kompreni la motivojn de Kartvelio: mortintoj kaj rifugxintoj pli kaj pli senhomigas la teritorion tiel ke eventuale en estonteco restos neniu por dauxre proklami Sud-Osetion en tiu loko — eble tio estas la celo de la nuna kaj antauxa etna purigo de la regiono fare de la kartvelia potenco.

    Pri neuxtraleco de informoj: certe ne eblas trovi neuxtralan informon, cxar ne imageblas neuxtralaj fontoj ;)

  3. Saluton! Mi volus kontakti vin per retpoŝto, sed bedaŭrinde mi ne trovas en rusversia retpaĝo kie mi povus rekte skribi al vi. Do mi faras tion ĉi tie, eble vi legos kiel eble plej frue tiun ĉi mesaĝon. Do, mi estas ĵurnalisto ĉe iu landa tagĵurnalo el Hungario, kaj mi serĉas daŭre loĝantojn el Kartvelio (Gruzio) aŭ Sud-Osetio por kontakti ilin (esperante, angle aŭ ruse), kaj peti de ili personajn impresojn/opiniojn pri la nuna situacio el tiu parto de la mondo. Bv. helpi min kontakti iun ajn el tiu regiono, se vi povas! Temas pri ebla oficiala kunlaboro, se li/ŝi apud personaĵoj povus sendi al ni skribe, aŭde aŭ videe raportojn pri la konflikto — ne nepre pri nura militraportoj mi pripensas. Bv. kontakti min ĉe mia persona retpoŝt-adreso — lszoke ĉe gmail punkto com. Dankojn multajn, Ladislao el Hungario.

  4. Min vere sxokis la okazintajxo en Sud-Osetio… Vera terurajxo! Mi ne scias kiel mi povas esti helpa, krom diri ke mi estas kontrau la milito kiu okazas nun tie… Plej terura estas la politiko de duoblaj normoj kaj la informa milito kiun enterprenas la politikistoj… Mi vere bedauras la politikon de nuna regximo en Kartvelio. Iel ajn oni povas rilati al la najbaraj popoloj sed bombi des pli per armiloj celantaj al amasaj viktimoj simple estas krimo… Mi imagas ke en la informa milito en kiu ni estas nun cxiuj estas tre malfacile kompreni la veron, sed mi certan fojon konvikigxas ke la sxtatoj defendas nur sin sed ne tiom la pacon kaj interkomrenigxon, ili protektas siajn ekonomiojn sed ne homvivojn, tion mi spertis draste dum la bombado de Serbio far usonanoj…. Tiam mi estis en Nederlando kaj vidis kiel prezentis la Okcidenton nur UNU FLANKON…. La samo nun… Kial ne demandi la diskutatan popolon pri la preferoj? Cxu la tero pri gravas ol la homaj vivoj… Mi negativis al la cxecxenia invado… sed nun simple draste perdigxas fido al la kartvela popolo kiu estas au zombita far la usona registaro au simple superemociita per sia sxovinismo…

  5. Я представляю, что после ревизии содержимого можно будет найти файлу постоянное место на ironau.ru.

  6. Ссылки доступны теперь с главной страницы Ironau.ru. Будет настроение, проверь и расскажи на infanata, а то я от них далёк.

  7. Tiu ĉi paĝaro nomiĝas »amikeco» kaj estas tre amuze kiel amike la aŭtoro skribas la veron pri sia najbara lando — Kartvelio, plene de PUTINA PROPAGANDO kaj tipa rusa stilo de mensogo! Estas honto ke vi pensas sin kiel esperantisto! Salutojn el Kartvelio! :)

    1. Resalutojn al vi, kara amiko.
      Ne estas ĝentile nomi „mensogo“ iojn, pri kio mi certas (i. a. pro la tria alineo).
      Feliĉajn tagojn al vi kaj bv ne plu en tia maniero komenti ĉi tie. Antaŭdankon.

Комментарии закрыты