Meditoj de kartvelia politologo pri Suda Osetio

Teksto, kiun mi verkis por Ĝangalo, ne plu ekzistanta informkanalo en Esperanto. Mi hazarde trovis ĝin en la poŝtkesto kaj publikigias sub la dato, kiam ĝi estis verkita.

Kartvela politologo Ramazo Klimiaŝvili jam antaŭe parolis, ke la kartvelia registaro eraregis, kiam nuligis aŭtonomion de Suda Osetio, — oni legas en ĵurnalo «Aĥali Taoba» de la 23a de decembro. Laŭ Klimiaŝvili, la sud-osetia aŭtonomio estis fondita de bolŝevikoj «nur» preskaŭ centjaron antaŭe, sed ekde tiam jam pasis tri generacioj, kiuj ne povas akcepti plenan nuligon de oseta aŭtonomio. Nek la oseta, nek la kartvela popolo kulpas, — estas bombo, lasita de Sovetio. Nun Suda Osetio estas fakte sendependa dum 12 jaroj, kaj jam la aŭtonomia statuso ne kontentigos osetojn.

«Kion krom aŭtonomio ni povus proponi al ili? Ni neniam agnoskos sendependecon de Suda Osetio, ĉar ĝi estas parto de nia lando, sed eble ni devas akcepti ilian rajton solvi siajn aferojn surloke, elekti propran prezidenton, plu gardi la osetan lingvon — sed enkadre de Kartvelio», — skribas Klimiaŝvili. Pri la situacio en Suda Osetio la politologo kulpigas plej unue la antaŭan potencon de Kartvelio, sed ankaŭ la nova prezidento Saakaŝvili jam sukcesis fari eraron: kiam en 2004 kartveliaj trupoj okazigis militan operacion por transpreni kontrolon pri la grava monto ĉe Tliakani.

Preskaŭ ĉiuj loĝantoj de la respubliko havas rusian civitanecon. Klimiaŝvili diras, ke li iam proponis fondi ĉe la limo de Suda Osetio specialan institucion, kie loĝantoj de tiu teritorio povus ricevi kartvelian civitanecon, sed tio ne estis farita. «Loĝantoj de Suda Osetio kaj Abĥazio ne povis eliri el siaj limoj, ĉar ili havis ne plu validajn pasportojn de Sovetio. Rezulte, ĉar ni nenion proponis al ili, ili prenis rusiajn pasportojn — ĉu estas ilia kulpo?» — eksklamacias la politologo.

«Ili bonege konscias, ke iam ili devos vivi en Kartvelio. Sed ni ne proponas al ili repaciĝon, ne proponas novajn ideojn. Ĉiuj diras, ke la oseta kaj la kartvela popoloj devas vivi amike, sed, malgraŭ la multegaj intertraktoj kaj renkontiĝoj, neniuj realaj paŝoj al tio okazis», — bedaŭras Ramazo Klimiaŝvili. Iam la kartvela lingvo estis vaste parolata en Suda Osetio, sed la tuta lasta generacio scias ne pli ol kelkajn bazajn frazojn en la kartvela.

Okruaŝvili
Okruaŝvili
Intertempe la sud-osetia prezidento Eduardo Kokojti kulpigis kartvelian potencon pri sabotado de la novembraj interkonsentoj pri malmilitigo de la regiono. Laŭ li, anstataŭ planita nuligo de militistaj fortikaĵoj Kartvelio multigis ilian kvanton en la regiono. Krome, «super niaj kapoj konstante flugas aviadiloj kaj helikopteroj», aldonis s-ro Kokojti. La nuna prezidento de Suda Osetio estas konata kiel arda adepto de la ideo pri unuigo de la oseta popolo enkadre de Rusia Federacio — antaŭe la sud-osetia estraro jam turnis sin al rusia parlamento kun oficiala peto aligi Sudan Osetion al Rusio, oni eĉ trovas juran bazon por tia aliĝo.

Kartvelia ministro de defendo s-ro Okruaŝvili sukcesis intrigi ĵurnalistojn per la frazo, kiun li eldiris dum festado de Nova Jaro en rezervista taĉmento ĉe la limoj de Suda Osetio; li diris: „En la jaro 2005 Kartvelio rehavigos al si ankoraŭ unu perditan teritorion. Tio okazos kun via helpo“.

Laŭ «Aĥali Taoba», Ossetia.ru kaj informagentejo «Regnum»