стр. 1 из 2 12

Estas nur mardo, sed ĉio ŝanĝiĝis

En Sud-Osetio pasint-dimanĉe okazis prezidentaj elektoj. En la dua fazo de la elektoj konkuris du kandidatoj: ministro pri ekstremaj okazoj (katastrofoj) Anatolij Bibilov kaj eksa ministro pri edukado s-ino Alla Ĝiojeva.

Alla Ĝiojeva voĉdonas en la unua fazo de la prezidentaj elektoj. Foto de Katerina Puĥajeva

Alla Ĝiojeva voĉdonas en la unua fazo de la prezidentaj elektoj. Foto de Katerina Puĥajeva

Laŭ la anticipaj rezultoj, anoncitaj lunde, Ĝiojeva gajnis la elektojn kun pli ol dekprocenta diferenco. Tamen jam hodiaŭ la Supera Kortumo de la respubliko anoncis, ke la elektoj estas nevalidaj pro rimarkitaj dum ili misoj. Laŭ la loka leĝaro tio interalie signifas, ke Alla Ĝiojeva, rigardata kiel unuiga opozicia kandidato, ne povos partopreni la rean okazigon de la elektoj, kiu estas (jam!) fiksitaj al la 25-a de marto 2012.

Interalie la nevalidigo de la elektoj signifas plilongigon de regado de Edvardo Kokojti, kiu ne partoprenis la prezidentajn elektojn pro la konstitucia normo, kiu malpermesas elektiĝi pli ol dufoje laŭvice. Legu ĝis la fino

Sud-Osetio, 2008 kaj antaŭe

Lige kun antaŭ nelonge festita 20-jariĝo de Sud-Osetio, mi publikigas mian artikolon pri tiu landeto, verkitan laŭ peto de katalunaj amikoj en 2008, tuj post la aŭgusta milito. La katalunoj petis, ke mi rakontu pri la fono de la konflikto kiel persono el Osetio deveninta; tion mi faris. Rakonti pri la aŭgusta milito mem mi ne povis, ĉar samkiel plejparto de Esperantujo scias pri ĝi ĉefe de amaskomunikiloj (tamen ankaŭ la lokaj, el Cĥinvalo). La teksto aperis en kataluna E-informilo kaj ne aperis katalune (kio estis la komenca intenco).

Sud-Osetio: kial osetoj ne ŝatas esti en Kartvelio

Knabo en tradicia vesto

Pri la konflikto ĉirkaŭ Sud-Osetio estas multe dirite de diversaj amaskomunikiloj kaj kun diversaj akcentoj. Estas eble ne plu interese paroli pri tio, nek mi sentus min rajta, ĉar tiutempe mi forestis en Osetio kaj nenion vidis mem. Spertojn rekte el Osetio eblas trovi cetere en interretaj fontoj kiel www.osradio.info, se vi ŝatas. Sed eble pli atentan leganton interesas, kio antaŭis la ĉi-aŭgustan [verkita en 2008] konflikton, el kio fontas la tensio en Osetio. Mi provu skribi pri kelkaj faktoj kaj eventuale pri iliaj traktoj.

La unuaj rifuĝintoj

La unuaj rifuĝintoj el Sud-Osetio estas tute ne tiuj, kiuj aperis en Norda Kaŭkazio en 2008.

Kiel osetoj mem kutimas kredi, ilia lando libervole aliĝis al la Rusia Imperio en 1774. Fakte en tiu jaro aliĝis nur la parto, nun konata kiel Norda Osetio, dum la suda loĝ-areo de osetoj en 1783, kun la tuta Orienta Kartvelio, iĝis protektata lando laŭ la Traktato de Georgijevsk. Tamen osetoj emas konsideri, ke aliĝo al Rusio estis tutpopola deziro, kiun oni ne ŝanĝu.

En 1917, post la unua (februara) revolucio, sud-osetaj intelektuloj kunvokis en Ĝava (lastatempe famiĝinta montara loĝloko, ankaŭ skribata Dzaŭ) deputitojn el diversaj loĝlokoj. En la kunveno oni porparolis demokratian respublikon en Rusio. Oni ankaŭ formulis tie: „Se kaŭkaziaj popoloj havos teritori-naciajn aŭtonomiojn, do ankaŭ osetoj, unuiĝintaj en unu nacia unuo, havu la rajton pri memdecido“. Post la socialisma revolucio en Rusio, en Sud-Osetio estis proklamita soveta potenco. La tbilisa potenco, decidinta konstrui sendependan ŝtaton en la limoj de 18-a jarcento, rifuzis agnoski sovetan respublikon en Osetio. En majo 1920 ministro de eksteraj aferoj de juna Soveta Rusio skribis en Kartvelion: „Al la Suda Osetio, kie estis proklamita Soveta Respubliko, estas senditaj kartvelaj trupoj por neniigi tian potencon. Ni insistas, se tio veras, revoki la trupojn el Osetio, ĉar ni opinias, ke Osetio devas havi tian potencon, kian ĝi preferas. Enmiksiĝo de Kartvelio povus esti enmeksiĝo en aliulajn internajn aferojn“. Al tio el Kartvelio venis respondo, ke en la lando forestas Osetio.
„Sud-Osetio, 2008 kaj antaŭe“ полностью/plene »»

Katastrofo apud Smolensk

«Ili forpasis kun la prezidento», el Se.pl (alklakebla)Mi bedaŭras pri la terura aviada katastrofo, kiu okazis sabate en Rusio kaj forprenis vivojn de multaj eminentaj poloj. Inter ili la prezidento, deputitoj, pastroj, armeanoj, sociaj agantoj (la laŭnoma listo en la pola).


Mi forte esperas, ke tiu bedaŭrinda okazo ne iĝos iam nutraĵo por komplotteorioj. Ŝiras mian koron la fakto, ke niaj multrilate proksimaj popoloj (sango de ili ambaŭ fluas en miaj vejnoj) havas malfacilan historion de reciprokaj akuzoj kaj ofendiĝoj.

Laŭ la nuna hipotezo, la aviadilo falis pro malbonaj veteraj kondiĉoj (netravidebla nebulo) ĉe la ne-unua provo alteriĝi. La „nigraj kestoj“ estas trovitaj.

La oficiala funebrodato en Rusio estas anoncita la 12-a de aprilo, en Pollando ĝi daŭros sep tagojn. Mi kondolencas al miaj polaj konatoj kaj nekonatoj.

Ministro kontraŭas eksedziĝojn

Ministro LavrovRusia ministro pri eksterlandaj aferoj eldiris sian malaprobon al sia finnlanda kolego lige kun renova familia skandalo, ligita kun Rusio. Finlanda civitano Salonen post eksedziĝo alportis en Finnlandon sian filon kontraŭ la deziro de la eksa edzino, pri tio informas BBC.

Kiel diras la oficiala teksto de la ministerio pri eksterlandaj aferoj, al la kontraŭleĝa ago havis rilaton la ĝenerala konsulejo de Finnlando en Sankt-Peterburgo, kie lastatempe loĝis Salonen, havante eĉ eksdatan rusian vizon.


Laŭ rusia leĝaro elporti infanon eksterlanden sen skriba konsento de ambaŭ liaj gepatroj estas krimo. Parte pro tiu postulo ni ĉiam elveturas plenfamilie — por eviti aldonajn burokrataĵojn ĉe la limo. Kiel rusiaj limgardistoj povis ellasi s-ron Salonen kun la filo, sen permeso de la patrino, laŭ la nevalida vizo, — mi ne povas eĉ imagi.

La kazo de Salonen ne estas la unua simila. Antaŭe franca civitano kaj lia rusa eksedzino longe dividadis sian filinon, rezulte de kio Francio planas juĝi la rusinon, dum Rusio — la francon.

Kiel komentis unu parenca al mi psikologo, limuloj (estas termino) geedziĝas sen konsulti psikoterapeŭton — poste okazigas internaciajn skandalojn kaj turmentas la infanojn. Sufiĉe bona priskribo por tiu novaĵ-serio.

En aliaj blogoj: blogulino el Kimrio rakontas pri danĝeroj de butikamado rabate; moskvano trovis utilan softvaron por uzi poŝtelefonojn moderne.

Komunistoj ne ŝatis la novan filmon

Peterburgaj komunistoj publikigis en sia paĝaro proteston kontraŭ la nova filmo de Spilberg (Spielberg) pri Indiana Ĝons (Indiana Jones). En la daŭrigo de la fama kinoserio Indiana batalas kontraŭ sovetaj soldatoj en 1950-aj jaroj. Jen preskaŭ plena Esperanta traduko de la teksto:

Komunistoj de la Lenin-urbo decideme anoncas pri sia profunda protesto kontraŭ apero en rusia spektigo de la filmo-provoko, la vomaĵo de la Malvarma milito, de la fia kalumniaĵo — aventura filmo de S. Spilberg „Indiana Ĝons kaj reĝlando de kristalaj kranioj“.

La filmo celas kalumnii kontraŭ sovetiaj komunistoj, veki novan ondon de kontraŭsovetismo, krei inter la monderna junularo falsan imagon pri la eksterlanda politiko de Sovetunio dum la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento.


Karikature kaj malbele pentras la filmo agojn de sovetaj soldatoj kaj nia spionino, kiujn senkompate neniigas la usona superheroo-solulo Indiana Ĝons. Tiaj elpensaĵoj formas inter la nova generacio de rusianoj malvenkeman humoron, necertecon pri potenco de sia lando, kliniĝemon antaŭ Usono.

Al s-ro Spilberg, la malamanto de ĉio soveta, ni devas rememorigi, ke en 1957 (la agotempo de la filmo) Sovetunio ne sendis teroristojn en Usonon, sed lanĉis la unuan artefaritan sateliton, kiu meritis ravon de la tuta mondo.

Ne, komunistoj ne alvokas reveni al la tempoj de malpermesoj kaj cenzuro! Tamen tute ne klaras, por kio necesis aĉeti tian filmon, al kiu fremdas ajna arta valoro, dum rusia kinoindustrio restas sen inda ŝtata subteno! Prefere la malamikoj de Rusio spektu la senvaloran kalumniaĵon de Spilberg per DVD kaŝite, kiel perversuloj.

Ni alvokas la spektantojn prifajfi la filmon dum la premiera montro en kinejoj de Peterburgo kaj sendi protestajn leterojn al la pupoj de imperiismo — Harrison Ford kaj Cate Blanchett.

La nova filmo de Spilberg estis filmita rekorde rapide, dum 79 tagoj. En Rusio ĝi estos montrata sur 808 ekranoj, kio estas rekorde vaste premiero.

Iom eksterteme: mi meditas, ĉu indas apartigi miajn noticojn pri Rusio al aparta domajno kaj paĝaro. Tiel enhavo kaj ĉi tie, kaj en la nova projekto estus pli unueca. Samtempe mi dubas, ĉu indas fari novan paĝaron, kies renovigo estos ege malregula. Kion pensas vi?

Finnlando eble aliĝos al NATO

Häkämies, la ministro pri defendo

Jyri Häkämies, finnlanda ministro pri defendo, porparolis aliĝon de la lando al NATO dum kunveno de „Atlantika Societo“ en Helsinko la 6-an de majo. Laŭ Häkämies, membriĝo de Finnlando kaj Svedio en NATO povas pozitive influi kaj la nordiajn landojn, kaj NATO-n, kaj la rilatojn inter la nordiaj landoj kaj Rusio. Pri tio informas agentejo „Regnum“.

Por iom mildigi la impreson de tia eldiro, Häkämies atentigis:

Mi mem emas pensi, ke nia sperto kaj niaj larĝaj rilatoj kun Rusio povus pli emigi NATO-n al kunlaboro kun Rusio. Ni havas la saman rolon ankaŭ en EU.


Senrilate la detalojn, eventuala aliĝo de Finnlando al NATO certe ne vekos entuziasmon en Rusio, la lando, kies ŝtatajn limojn NATO jam atingis en Estonio kaj Latvio. Malgraŭ alisencaj deklaroj de NATO, en Rusio tiu internacia organizo estas daŭre perceptata kiel specife kontraŭ-rusia.

Foto el „Ruotuväki“, la gazeto de Defenda Ministerio de Finnlando.

Julija Latinina pri Kosovo

Vaste konata en Rusio radiĵurnalisto Julija Latinina diris pri Kosovo kaj Kartvelio:

Nun Kartvelio iĝis tute alia ŝtato. Sed tio jam malfruas, la trajno foriris. Kartvelio pagas siajn antaŭajn kvitancojn, samkiel Serbio pagas kvitancojn de Miloŝeviĉ.

Kaj, pardonu min miaj kartvelaj amikoj, mi ne dubas, ke Abĥazio iĝos sendependa. Ne nun. Post eble kvardek jaroj. Aŭ cent.

Povus ŝajni strange, sed plej multe por sendependiĝo de Abĥazio faras nun Kartvelio. Ĉar ĝi investas en reformojn anstataŭ milito, ankaŭ ĉar la ŝtato, kiun nun konstruas Kartvelio, ne povos permesi al si neakcepteblajn perdojn inter la siaj kaj inter la paca loĝantaro, kiujn kaŭzus milita operacio.

Plejparto de rusianoj ne sentas sin eŭropanoj

Laŭ la freŝa esploro de „Levada-centro“, 59% de la loĝantoj de Rusio ne sentas sin eŭropanoj.

Ŝajnas, ke temas pri io memkomprenebla, el kio oni volis fari novaĵon. Certege rusianoj ne sentas sin eŭropanoj: ne ĉar ili sentas sian azianoj, sed ĉar la vorto Eŭropo ŝanĝis sian signifon. Ekde aliĝo de Bulgario kaj Rumanio (aŭ eble eĉ pli frue) ĝi signifas la ŝtatan union — EU. Rusio ne estas bonvene atendata en la unio, sekve rusianoj ne sentas sin eŭropanoj. En tiu nova, poltika, senco.

Estas interese, ĉu iam almenaŭ Ukrainio aliĝos al EU?

стр. 1 из 2 12

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2