Vaste konata en Rusio radiĵurnalisto Julija Latinina diris pri Kosovo kaj Kartvelio:
Nun Kartvelio iĝis tute alia ŝtato. Sed tio jam malfruas, la trajno foriris. Kartvelio pagas siajn antaŭajn kvitancojn, samkiel Serbio pagas kvitancojn de Miloŝeviĉ.
Kaj, pardonu min miaj kartvelaj amikoj, mi ne dubas, ke Abĥazio iĝos sendependa. Ne nun. Post eble kvardek jaroj. Aŭ cent.
Povus ŝajni strange, sed plej multe por sendependiĝo de Abĥazio faras nun Kartvelio. Ĉar ĝi investas en reformojn anstataŭ milito, ankaŭ ĉar la ŝtato, kiun nun konstruas Kartvelio, ne povos permesi al si neakcepteblajn perdojn inter la siaj kaj inter la paca loĝantaro, kiujn kaŭzus milita operacio.
Indas aldoni, ke Julija Latynina estas vaste konata ankaŭ kiel verkanto de streĉ-romanoj kun fantaziaj intrigoj, kaj ke ŝi ofte permesas al si eldiri fortajn opiniojn pri aferoj, kiujn ŝi absolute ne konas. Sed tio ne signifas, ke ŝi ne foje povus fari saĝajn observojn. La problemo estas, ke oni ne povas scii, kiam ŝi vere konas la temon, pri kiu ŝi parolas, kaj kiam ŝi libere fantazias.
Mi citis ŝin, ĉar ŝia imago pri la cis-kaŭkaziaj aferoj koincidas kun la mia, influita de la sud-oseti-devenaj konatoj. Kiel amiko mia diras, «Kartvelio povintus siatempe fari ĉion bele kaj sen ekigi la kontraŭstaron», nun la nefido de la lokanoj iĝis tiel forta, ke ili ne plu kredas eblon de normala paca kunvivado kaj preferas eĉ konservadon de la nuna senstatusa stato de «neagnoskita ŝtato».
Mi ne certas, ke same estas en Kosovo; verŝajne, Latinina aspiras klasigon de la situacio, nomante ĝin simila al la pli konata por ŝi.