Edvardo Kokojti, prezidento de neagnoskita ŝtato Sud-Osetio, en intervjuo atentigas:
Parolante pri Kosovo, mi volas rememorigi, ke necesas pritaksi ne nur la memproklamitajn respublikojn [Kosovon kaj Sud-Osetion], sed ankaŭ konsideri, de kiuj ŝtatoj ili «deiras». Kontraste al Kartvelio, Serbio estas normala, tute formiĝinta ŝtato kun funkciantaj demokratiaj institucioj. Kartvelio male estas ĉiam en febro, kiel ŝtato ĝi apenaŭ formiĝis.
En Serbio internacia komunumo detruas ŝtaton, kiel ĝi detruadis siatempe Jugoslavion. Samtempe la neekzistantan ŝtaton de Kartvelio oni penas finkrei kaj aldoni al ĝi Sud-Osetion kaj Abĥazion…
En Kartvelio okazis antaŭtempaj prezidentaj elektoj. Laŭ provizoraj kalkuloj gajnis Miĥeil Saakaŝvili kun lastatempe populara proporcio de ĉ. 53% da voĉoj. Saakaŝvili iĝis konata pro sia nekonsekvenca politiko rilate al la fakte sendependaj Sud-Osetio kaj Abĥazio, kiuj proklamis sin ŝtatoj dum regado de Zviad Gamsaĥurdia, ekstreme naciisma politikisto, allasinta interetnajn tensiojn kaj konfliktojn en la post-soveta Kartvelio.
Bedaurinde la rusa registaro ankau kuragxigas tiajn intensojn. Osetio kaj Abhxazio volas sendependigxi por kion fari? Aligxi al EU?!
Sud-Osetio — por aliĝi al Rusio (kvankam ekzistas certa tavolo de tie-devenaj homoj, kiuj imagas al si konservon de sendependeco). Abĥazio malpli klare vortigas sian pozicion, sed ŝajne konservos sendependecon (nu ĝi havas por tio pli da eblecoj ekonomiaj kaj transportadaj).
En la kazo de Sud-Osetio temas ankaŭ pri reunuiĝo de disdividita popolo, osetoj.
Tensioj aperis certe ne pro iuj kuraĝigoj flanke de Moskvo, en la tempo, kiam Moskvo apenaŭ kontrolis sian propran (de la urbo) teritorion. Kartvelio volis konstrui unuetnan ŝtaton, „por kartveloj“, sen aŭtonomioj. Loĝantoj de la aŭtonomioj ne volis tiel facile fordoni la specialan pozicion, kiun ili havis dum la soveta epoko, simpligite parolante pro tio komenciĝis la militoj kaj establiĝis la du ŝtatetoj.
Mi spektas diskutojn en la pritemaj forumoj kaj havas la malan impreson: ne ke Moskvo kuraĝigas onin, sed ke oni konstante postulas de Moskvo eldiri sian finan kaj klaran pozicion pri la transkaŭkaziaj ŝtatetoj. La pozicio de Rusio daŭre restas ne tre certa: ĝi helpas mone kaj per fakuloj, disdonis rusiajn pasportojn al dezirantoj, sed estas ĉefe la agoj, kiujn oni aspiris de Moskvo en Nord-Kaŭkazio, kie loĝas parencaj popoloj (kaj parencaj familioj) de la homoj en Abĥazio kaj Sud-Osetio.
Ĉu vere «Saakaŝvili iĝis konata pro sia nekonsekvenca politiko rilate al la fakte sendependaj Sud-Osetio kaj Abĥazio»? Kie li iĝis konata pro tio? Kaj en kio konsistas la nekonsekvenceco?
Certe ne nur pro tio li iĝis konata, aparte en Okcidento. En Nord-Kaŭkazio li ja estas konata kiel persono, kiu jen brue serĉas pacon kun la respublikoj, jen preparas sin al milito kontraŭ ili.