стр. 1 из 4 1234

Lingva Festivalo en 2012

La 22-an de aprilo okazis la 6-a lingva festivalo en Sankt-Peterburgo. Kiel ĝia ejo rolis ĉi-jare la Esplora Universitato pri Informteknologio, Mekaniko kaj Optiko, prestiĝa universitato, kiu ankaŭ havas studentan klubon pri fremdaj lingvoj — ties anoj (Den Patin ĉefe) helpis pri la organizado.

Ŝanĝo de la ejo estis la ĉefa novaĵo de la ĉi-jara evento, penoj faciligi la translokiĝon formanĝis plejparton de la energio, do pri nenio alia ni eksperimentis ĉi-foje. Fakte krom la ejo ni ŝanĝis daŭron de la prezentoj — de pasintjaraj 40 minutoj al 50 (kun sekva dekminuta paŭzo). Laŭ mia impreso, tio estas finfine la ĝusta ideala daŭro, almenaŭ por niaj kondiĉoj.

Persone por mi festivalo estas bela ebleco konatiĝi kun aliaj lingvemuloj en la urbo, kaj konatigi ilin inter si. Mi sentas, ke mi estas esperantisto pro tio ke mi estas lingvemulo, do la celo reklami Esperanton ne estas por mi la ĉefa (kvankam ja tre grava) pri la festivalo.

Samtempe mi komprenas, ke nur en esperantista medio povus aperi tia bela ideo — prezenti en unu tago dekojn da lingvoj, grandaj kaj ne tre. Aliaj prilingvaj movadoj aŭ prezentus nur sian temon (kiel ili jam faras ofte), aŭ ne donus egalvaloran lokon en la evento al la lingvoj malfacile vendeblaj (kiel okazas en la foiroj de lingvaj kursejoj, kiuj fakte prezentas siajn prezojn kaj adresojn).

Geografio de lingvaj festivaloj ĉi-jare riĉiĝis pro la unua festivalo en Kaluga, urbo laŭvoje el Moskvo al Kievo. Influita de esperantistoj kaj havinta spertajn prelegantojn el ambaŭ rusia kaj ukrainia ĉefurboj, la festivalo estis tamen organizita de la urba kleriga institucio, la fakto jam renkontinta kritikon i. a. dum la „Esperanta parola klubo“ (fakte diskutejo) kadre de la festivalo en Peterburgo. Onidire, ŝtataj lingvaj festivaloj povas perdi la ĉarmon de la nunaj kaj la grandan influon de la esperantistaj kolektivoj. Mi vere ne certas, ĉu duona influo en deko da festivaloj aŭ dekona en cento da ili gravas pli.

En Esperanto legeblas ankaŭ impresoj de Dmitrij Ŝevĉenko (eldonejo „Impeto“) pri la Peterburga Lingva Festivalo.

Esperanto, nun ne plu ĉe la junia RIO+20

La pli frue anoncita kurso pri Esperanto (vk.com/wall-27866_1062) estas deprenita de la paĝaro de la okazonta en junio 2012 UN-konferenco.

La oficiala pravigo por tio estas, ke la elektita kampo «Means of Implementation (financing, technology)» [Realigebloj (financado, teknologio)] ne taŭgas por la temo. Tamen strangas, ke tiu decido venis jam post kiam la kurso estis anoncita en la oficiala paĝaro de la evento kaj voĉdonita „por“ de preskaŭ du mil personoj, pro kio la kurso staris en la unua pozicio de la tuta listo.

„Ni ankoraŭ klopodas aligi alian programeron pri Esperanto ĉe RIO+20“, — konsolas Alvaro Motta nome de la loka esperantista teamo por RIO+20.

Kunteksto

Ĉiuj ja faras erarojn kaj mistajpojn, do pro tio la aŭtoro restos nekonata. Tamen pritaksu la frazon:

Instruas mi, diplomita E-instruisto. Lau via informo signifas, ke oni nenie en la lando instruas Esperanton.

„Signifas“ bezonas subjekton, mi volas diri. Ĉu vi konsentas?

Cetere pri la kursoj kaj instruistoj, Dima Ŝevĉenko ekkolektis la freŝan liston de E-kursoj en Rusio ĉe esperanto.su/kursi (ruslingve). Se vi estas instruisto kaj planas kursojn, kontaktu ankaŭ lin, ne nur min, sed ankaŭ mi povas helpi pri diskonigo.

Homujo de Renato ne logas

Prezidento de REU s-ro Arosev alvokis partopreni en la „Projekto 125“, informkampanjo okaze de la venanta 125-jariĝo de Esperanto.

Tamen tuj malaperas ajna deziro kunlabori, kiam mi vidas renatecajn landnomojn „Japanujo“, „Rusujo“ ktp. Mia lando estas Rusio. Mi eĉ povas toleri la ondecan Ruslandon, nur ne „ujo“…

Mi ne povas nei, ke en kelkaj kuntekstoj landnomoj kun „ujo“ plu taŭgas; kiel ekzemple en la teksto, kies aŭtoro volus krei impreson de arkaikeco. Apude oni povas meti „ĝi“ anstataŭ „tio“ ktp.


Bedaŭrinde en vikio de UEA estas Renato kaj en Vikipedio — Marcos, pro bonalingvisma insistemo de tiuj du mi eĉ pretus kabei, al tio mi ja pro diversaj kialoj proksimas, ĉi-jare nur iomete instruante la lingvon kaj abonante solan revuon — surfone de miaj iamaj kontribuoj estas nenio.

Rex May (Baloo)

Apenaŭ mi iam reklamus alian virtualan montrofenestron, sed ja temas pri Rex May, kreinto de la pluraj kovrilaj bildoj de Lognet, la loglanista revuo, kiun mi scivole legis iam fine de la 1990-aj.

Vi povas eĉ aĉeti! Baloo ankaŭ tvitas, sekvu lin.

 „Mi malamis tion fari, sed tiaj konfliktoj neeviteblas sen logika lingvo“

„Mi malamis tion fari, sed tiaj konfliktoj neeviteblas sen logika lingvo“. Kovrilo de Lognet fare de Baloo

UEA ŝanĝas nomon imite al E@I

Universala Esperanto-Asocio, fondita en 1908 la plej granda esperantista asocio de la mondo, verŝajne baldaŭ ŝanĝos sian nomon, konservante tamen la mallongigon. Al tia ideo puŝis la aktivulojn de UEA sukcesa ekzemplo de la krea grupo E@I, pli frue konata kiel Esperanto@Interreto kaj nun insistanta pri Edukado (aŭ foje eĉ Education) @Interreto. Pri tio private informis Antonio Sabó, bokomitatano komitatano-bo de UEA elektita per sinpropono.

Novaj prioritatoj helpos altiri junularon

Novaj prioritatoj helpos altiri junularon. Foto el arkivo de „Libera Folio“

Same kiel E@I, per anstataŭo de E por „Esperanto“ al E por „Edukado“ UEA esperas pri pli facile atingeblaj subvencioj. Krom tio pli serioza engaĝiĝo en edukadaj projektoj povus refreŝigi la malnovajn rilatojn de UEA kun UNESCO, la „Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco, kaj Kulturo“.

Jam nun UEA (estonta Universala Eduka Asocio) povas fanfaroni pri kelkaj sukcesaj edukaj projektoj por rifuĝintoj en konfliktaj zonoj de Afriko kaj Azio. Finlegu la tekston

Unikaj rememoroj en Esperanto

Oni eble malofte pensas pri tio. Almenaŭ mi ne. Esperanto ne nur estas nuntempa peranto por internaciaj kontaktoj, sed ĝi ankaŭ konservas unikaj rememorojn pri la, foje, longe pasinta tempo.

Jen freŝa ekzemplo. Virino, kiu estis jam iom aĝa ĉe la apero de Esperanto, rememoras siajn travivaĵojn, interalie sian partoprenon en la Rusa-Turka milito de 1877-78:

Kiam mi estis dekjara la patrino lokumis min en Moskvan Marian instituton. Mi bone lernis kaj pli multe petolis. Post la fino de kurso la patrino prenis min kaj ni forveturis en ŝian vilaĝon. kie mi loĝis ĝis mia edziniĝo. Komenciĝis Rusa-turka militio. Mi nepre volis esti flegistino. La edzo, vidinte ke mia intenco estas serioza kaj neŝanĝebla forpermesis min. Mi estis en Bulgarujo sep monatojn kaj konsideris min la plej feliĉa virino en la tuta mondo, ĉar mi povis flegi la malfeliĉajn vunditajn soldatojn.


Rezulte de la milito aperis preskaŭ sendependa Bulgara princlando (norda kaj okcidenta partoj de la nuna Bulgario), kaj Rusio ekposedis terenojn en Azio, al kiu ĝi loĝigis i. a. rusajn molokanismajn kredantojn, inter kiuj estis ankaŭ miaj praavoj de la patra linio. Ne imageblas, iom ŝokas legi pri tiuj eventoj rememorojn de esperantisto

Temas pri ekzamena eseo, verkita en la jaro 1912 de sinjorino Filatova en la Moskva Esperanto-Instituto.

La konkludo estas jena: oni nepre petu siajn lernantojn verki aŭtobiografiojn! Por historio :)

Virbovo kaj la luno

Mi trovis hazarde la hispanan originalon de la superba kanto, kiun mi ekkonis dank’ al senlaca laboro de la franca multlingva kantisto JoMo, kiu de jaro al jaro konigas kantojn de diversaj popoloj al la esperantistaro.

Jen la kanto, pri kiu temas, en la plenumo de JoMo:

Jen unu el la vere multaj hispanlingvaj plenumoj:

Tiun ĉi mi elektis, ĉar ĝi enhavas la vortojn. Ja estas interese kunkanti kaj divenludi pri la senco :)
Jen kelkaj pliaj: 7lI-uPV-gz4, ZN-bZ5xCW_k, sZfdGUhV6Jg.


Efektive, jam sola kantisto JoMo sufiĉus por neniam bedaŭri pri eklerno de Esperanto. Mi kelkloke renkontis tiun mirindan homon (en Ĉeboksaro, Peterburgo kaj Roterdamo), kaj estas neforgeseblaj gravegaj rememoroj de mia vivo.

стр. 1 из 4 1234

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2