Ne kvante, sed kvalite?

Lige kun la diskuto pri la daŭra nekresko de UEA-membraro, mi komentis ie en facebook:

Sen certaj ciferoj en la manoj, mi tamen havas la impreson, ke nun oni lernas Esperanton pli bone — antaŭe, almenaŭ en Sovetunio, pluraj esperantistoj venadis al la movado logataj de ĝiaj distraj flankoj kaj ne zorgis lerni la lingvon pli bone ol sufiĉus por tendarumado.

Lastatempe aperadas dekoj da tre seriozaj novlernintoj, kiuj pretas trakti gramatikajn malfacilaĵojn, interesiĝas pri la nuntempa lingvistiko ktp. — tio i. a. videblas laŭ la relative junaj akademianoj en Akademio de Esperanto.

Tio okazas eble pro la aperintaj novaj eblecoj praktiki la lernitan lingvon — antaŭe necesis vojaĝi al iu evento aŭ atendadi leterojn, nun sufiĉas viziti diskutejon ĉe ipernity aŭ aliloke, eblas ankaŭ senpagaj voĉaj interparoloj. Esperanto nun, en la epoko de ĉiam nur angla, paradokse vivas pli kvalitan vivon, estas pli ofte kaj pli diversmaniere uzata, ol eble iam ajn antaŭe.