La ĉefa podkasto
Автор: В. Иванов. Записано 05.02.2009 в 22:25La ĉefa esperantista podkasto — Radio Esperanto — festas sian unuan datrevenon hodiaŭ. Mi gratulas per la ligilo al la paĝaro kaj elkora rekomendo: vizitu, elŝutu la elsendojn kaj abonu la novajn per RSS.
Radio Esperanto — kies banaletan nomon redaktoro Korĵenkov klarigas per tio, ke antaŭe ĝi ne estis okupita — estas elstara ekzemplo de ekonomia aŭdaco. La podkaston preparas familio de profesiaj eldonistoj: libroj kaj „La Ondo de Esperanto“ estas ilia laboro. Ili ne ektimis, ke podkasto kun tekstoj de la gazeto malkreskigos la abonantaron de „La Ondo“ — kaj pravis. Grave riĉiginte la Esperantan kulturon per sia podkasto, ili samtempe gajnis kelkajn abonantojn por la gazeto (kiel komentis por „Esperanto новости“ Korĵenkov mem). Iuj el la „pod-aŭskultantoj“ eĉ montris sufiĉe da sprito por fari mondonacojn al la ŝatata reta radio.
Interesas la geografia statistiko de la aŭskultantoj: Ĉinio 3.093, Francio 960, Rusio 910, Usono 668
kaj… Irlando 489. Fakte ne nur Irlando ŝajnas mirinda por mi. Tia granda populareco en Ĉinio. Sufiĉe grava nombro el Rusio (tion parte klarigas, ke la podkasta rethotelo estas rusa).
Bone farita, „Radio Esperanto“!
Похожие записи/Similaj noticoj:
• Моя статья отдельным документом
Сегодня отдельным документом была выложена моя статья 2004-го года о Северной Осетии, опубликованная в «Ла ондо де эсперанто». Доступна по этой...
• Rusio provokas Usonon. Aŭ male
Rusia bombavidilo superflugis usonan aviadilportantan ŝipon «Nimitz», pri tio aperis artikolo en germana gazeto «Focus». Rusia paĝaro InoSMI tradukis el la...
La 6-an de julio okazis preskonferenco de la prezidento de Rusio s-ro Putin. Oni kolektis demandojn por la konferenco en Interreto,...
• Slango en Esperanto, etudeto
Hispanlingva bloganto Manolo iam blogis pri analogoj de la angla cool en la hispana kaj en Esperanto. Li proponetas por uzo...
Теги: esperantujo, interreto, rusio
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »


