стр. 1 из 3 123

Paralele tradukitaj frazoj

Pli frue diskonigita per republikigoj kvazaŭ-Esperanta frazo „mi amas sin“ el la listo „Kiel diri pri amo en cent lingvoj“ ne plu restas sola. Al ĝi, okaze de la Pasko, aldoniĝis alia neekzistanta „Esperanta“ frazo: „Kristo levigis! Vere Li levigis!“ĝin republikigis kelkaj ruslingvaj blogoj okaze de la festo.

Malofte okazas, ke listoj en la ĝenro „X en Y lingvoj“ estas iom precizaj. Tamen inter ili renkonteblas interesaj, kiel tiu pri la frazo de la rusa lingvisto Ŝĉerba, kiu devis montri rekoneblecon de gramatikaj signifoj malgraŭ nerekonebleco de la radikoj: http://arno1251.livejournal.com/301421.html (ankaŭ la Esperanta traduko tie estas).


Kiel konate, la bona bazo por fari paralelajn tradukojn de unuopaj frazoj estas la relative nova socia projekto Tatoeba (kie Esperanto estas forte prezentita, kaj kiel lingvo de pretaj tradukoj, kaj kiel lingvo de la interfaco). Ankaŭ ĝi ne garantias ĝustecon de la tradukoj, sed almenaŭ ĉiuj ŝanĝoj estas dokumentitaj kaj ankaŭ eblas pridiskutoj de ĉiu frazo, rezulte de kio, simile al Vikipedio, la rezultanta kvalito iom post iom atingas ian tolereblan nivelon.

Ankoraŭ ne tre klaras, kiel Tatoeba povus esti utila, sed jam nun ĝi estas almenaŭ bela amuzilo por lingvemuloj. Teorie la ĉiam pli kaj pli granda bazo de la paralelaj tradukoj povas helpi en sistemoj de aŭtomata tradukado ktp.

Maluniversalaj ŝercoj

Mi ne certas, ĉu ekzistas absolute universalaj ŝercoj, sed certe ekzistas ŝercoj maluniversalaj — ridigaj por iuj, strangaj aŭ eĉ malagrablaj por la aliaj.

Freŝan ekzemplon de maluniversala ŝerco oni trovas en la komentoj ĉe „Libera Folio“, kie sub la teksto pri la Jarlibro de UEA svisa interlingvisto ŝercas pri la antaŭparolo tiel:

Chu en la venonta Jarlibro mi, FD de UEA, proponu, ke mi skribu kion mi frandis dum la bufedo en Palacio de la Revolucion en 1990 en Havano kaj priskribu miajn sentojn (kiel vicprezidanto de TEJO) post la manpremo de Fidel Castro, au chu mi rakontu pri la abunda seksumado dum TEJO-kongresoj kun diversaj bulgarinoj…


En tiu alineo stranga kaj neakceptebla por mi aspektas ĉio: ortografio, memelstarigo, altiro de seksumado kiam pri ĝi ne temis, mencio de etnoj en tia kunteksto. En siaj postaj komentoj la komentanto aldone mencias TEJO-aranĝojn kiel „bordelajn“: normala intereso de fraŭlaj gejunuloj unu pri la alia ne estas io, kion oni uzu por banaligi agadon de TEJO, mi opinias.

Mia bona konato, leginta la saman tekston, havis similan impreson pri tiuj komentoj kiel eksterlokaj en la kunteksto de diskuto pri la nove aperinta asocia informilo. Aldone ŝi diris: „Eble estas bone, kiam kulturo tute malpermesas babili pri seksumado kaj mono, ĉar alikaze ajna diskuto glitas al iu el tiuj du temoj“. Ja ekzemploj ne mankas.

Esperantujo ĉe Ning

Estas certe amuze kaj flate, ke Facebook, Ipernity kaj baldaŭ vK uzeblas kun Esperanta interfaco. Tamen ekzistas diferenco inter traduko de interfaco kaj elektiteco de la publiko. Ne vane ja iam Amikumu estis tia populara inter la esperantistoj.

Se iu sopiras pri esperantista socia reto, nur esperantista mi subkomprenas, li provu Esperantujon ĉe Ning.com:


La relative nova socia reto ĉe Ning estas kvalite tradukita en Esperanton kaj jam eliras el la (nepra por tiaj projektoj) stato de stagno. Viglaj diskutoj okazas, interalie, pri la furora filmo de Cameron kaj aliaj aferoj.

Kontaktu rusiajn esperantistojn

La plej populara rusia socia reto vKontakte (vK) iĝis internacia. Certe jam antaŭe eblis registri sin en ĝi el eksterlando, sed ekde ĉi-oktobro la reto estos reklamata internacie kiel plurlingva sistemo.

Elekto de lingvoj ĉe registriĝoIom simila al Facebook, vKontakte estas pli „facila“ por retumilo (laŭ mia sperto de ne tre fortika komputilo), enhavas malpli da reklamo. La ĉefa funkciaro estas certe pri amikumo: kiuj estas viaj amikoj, al kiaj renkontiĝoj ili iras (kaj ĉu vokas ankaŭ vin), multo estas farata por aktivigi grupan laboron — interalie, rusiaj E-kluboj kaj teamoj de E-eventoj aktive uzas vKontakte por siaj bezonoj.


vKontakte jam atingeblas en bona traduko al pli ol dek lingvoj. Ekde la komenco, tiun ĉi socian reton distingis racia uzo (aŭ ĉu simple neuzo) de crowdsourcing (puŝo de laboro al amasoj de uzantoj). Tio tre pozitive influis la kvaliton.

Vi ne bezonas ŝanĝi vian preferatan socian reton favore al vK tuj aŭ iam, sed certe estas bona kromservo por uzi inter la aliaj. Cetere, vK ebligas senliman (rememoru Ipernity kaj aliajn) interŝanĝon de fotoj kaj filmetoj.

Jen ligo al registriĝo »»»

Post registriĝo nepre trovu la grupon „Esperanto parolata“ (uzu la serĉokampon en la supro de la interfaco) kaj aliĝu (ligilo dekstre sub emblemo). Ĝis baldaŭaj belaj renkontoj!

La ĉefa podkasto

La ĉefa esperantista podkasto — Radio Esperanto — festas sian unuan datrevenon hodiaŭ. Mi gratulas per la ligilo al la paĝaro kaj elkora rekomendo: vizitu, elŝutu la elsendojn kaj abonu la novajn per RSS.

Radio Esperanto — kies banaletan nomon redaktoro Korĵenkov klarigas per tio, ke antaŭe ĝi ne estis okupita — estas elstara ekzemplo de ekonomia aŭdaco. La podkaston preparas familio de profesiaj eldonistoj: libroj kaj „La Ondo de Esperanto“ estas ilia laboro. Ili ne ektimis, ke podkasto kun tekstoj de la gazeto malkreskigos la abonantaron de „La Ondo“ — kaj pravis. Grave riĉiginte la Esperantan kulturon per sia podkasto, ili samtempe gajnis kelkajn abonantojn por la gazeto (kiel komentis por „Esperanto новости“ Korĵenkov mem). Iuj el la „pod-aŭskultantoj“ eĉ montris sufiĉe da sprito por fari mondonacojn al la ŝatata reta radio.


Interesas la geografia statistiko de la aŭskultantoj: Ĉinio 3.093, Francio 960, Rusio 910, Usono 668
kaj… Irlando 489. Fakte ne nur Irlando ŝajnas mirinda por mi. Tia granda populareco en Ĉinio. Sufiĉe grava nombro el Rusio (tion parte klarigas, ke la podkasta rethotelo estas rusa).

Bone farita, „Radio Esperanto“!

iPhone venis en Rusion, kiam oni ne plu bezonis ĝin

„Eblas kuraĝe konstati, ke liverantoj sidiĝis en iFlakon“, — kalamburas unu el la komentantoj sub la artikolo titolita „Malrapida starto“. Artikolo pri la ekvendo de iPhone, la furorinta tutmonde poŝtelefono, en Rusio.

La odorata de amasoj produkto de „Apple“ tre malfrue venis en Rusion. Unu el la kialoj estis malfaciloj pri establo de interreta vendado de melodioj per iTunes. Nun la solvo por melodioj eble estas trovita, sed neniu volas la poŝtelefonon.

Surfone de la financa krizo, kiu malgraŭ la esperoj tamen influas ankaŭ Rusion, oni ne ofte ekhavas deziron aĉeti malnovan modelon kontraŭ ekvivalento de pli ol 500 eŭroj, dumonata elspezo por multaj. Kiel alian obstaklon komentantoj nomas nesufiĉan disvastiĝon de rapida Interret-aliro per GPRS-retoj — afero esenca por sperti avantaĝojn de grandekranaj poŝtelefonoj-komputiloj.


Granda ŝatanto de Apple kaj rimarkebla VivĴurnala bloganto Andrej Son faris sian originalan komenton pri la okazaĵoj. Li subtitoligis fragmenton el filmo pri la lastaj tagoj de Hitler; el la novaj subtitoloj eblas kompreni, ke en la subterejo estas ne Hitler, sed estro de Apples, kaj liaj subuloj raportas pri la profitaj kondiĉoj de la interkonsento en Rusio.

La estro demandas: „Do ekde nun Samsung kaj Nokia povas forgesi pri tiu ĉi merkato por reveni al la nudeloj kaj pneŭoj?“ (aludo al la koreaj nudeloj „Dosirak“ kaj pneŭoj „Nokian“). La subulo balbutas responde: „La vendoj estas malpli altaj, ol estis planite“.

Al tio la estro eksplodas, komentante inter alie pri iTunes: „Ĉu vi kredis, ke ni sukcesos trompvendi al rusoj melodiojn samkiel en Usono? Certe ne! Ili jam ĉion senpage elŝutis de zaycev.net“. Zaycev.net estas populara elŝutejo de senpaga (eblas diri ankaŭ pirata) mp3-muziko.

La videofragmento de Son tiel populariĝis en ruslingva blogosfero, ke la produktinto devis fari alternativan version: kun iom pli mildaj diraĵoj. La unua estis tro plena je blasfemaĵoj.

La filmetoj spekteblas kaj elŝuteblas ĉe la aŭtoro de la subtitoloj. La Esperanta traduko certe mankas :)

En la ekranfoto: „Nun jam certe ne plu estos senpagaj tagmanĝoj en la oficejo“, — komentas unu el la Apple-dungitinoj al la alia.

Ne plu senpagaj tagmanĝoj

Ankoraŭ unu lingva skandalo

Iam la Granda Latva Studentino Dace Kalninja decidis legi pri si en Interreto. Sed eĉ la kolerego pro la legitaĵo ne igis ŝin almenaŭ blasfemi en la rusa.

Je similaj mallongaj rakontoj pri latvino Dace plenas la ruslingva Interreto ekde kiam novaĵservoj diskonigis historion de la latva studentino. Ŝi laboris en vendejo Narvesen kaj rifuzis paroli ruse kun kliento. La dunginto maldungis ŝin pro la okazaĵo, sed naci-radikala partio Visu Latvijai! donacis al ŝi honoran diplomon.

Pli poste Dace ricevis ankaŭ medalon de la Centro por Ŝtata Lingvo, kiu nomiĝas iom komplike „Amika medio por la ŝtata lingvo“. Dum enmanigo de la insigno la estro de la Centro s-ro Kursitis diris, ke li volonte dungus la junulinon por sia institucio.


„Verku rakonton pri Dace, subtenu la ruslingvanojn en Latvio“, — sub tia frapfrazo estas verkataj ŝercrakontoj pri la latva studentino. Ruslingvanoj konsistigas preskaŭ trionon de la loĝantaro en tiu nova Eŭropunia lando, ili estas eble la plej subpremata lingva grupo inter ĉiuj eks-sovetiaj respublikoj.

Libera programaro

Kiel evidentiĝis, ekzistas internacia grup(et)o, kiu celas popularigi Linukson inter esperantistoj kaj kiu penas esperantigi liberan programadon: LiberaProgramaro.net

La paĝaro de la grupo enhavas forumon, vikion kaj retpoŝtan grupon ĉe GugloGrupoj (sufiĉe aktivan!). La tekstoj en la vikio estas en tre fuŝa lingvaĵo, sed registriĝi por iom redakti mi vere pigris. Ja sufiĉetas por mi, ke preskaŭ en la sama stato estas la rusaj tekstoj ĉe la ruslingva vikio pri Mandriva Linukso, kie mi iomete envolviĝas dum kelkaj lastaj tagoj.

Krom la grupo LiberaProgramaro ekzistas ankaŭ kelkaj certaj projektoj pri tradukado: i. a. "KDE en Esperanto". La ĉefa paĝo de la KDE-traduka projekto enhavas tre humuran tekston; por kapti la humurecon necesas lega scipovo de la angla kaj Esperanto. La humura efiko aperas, tute klasike, laŭ kontrasto de apudmetitaj objektoj, ĉi-kaze la angla kaj la Esperanta tekstoj:


A lot of translators with good intentions have started to translate KDE into their native tongue, but the task proved overwhelming. When the fatigue wore them down, they threw in the towel. Esperanto is a simple, regular, sensible constructed language which takes away some of the pitfalls of using KDE in a natural (think lovable but crazy, rule-breaking mess) language which you didn’t grow up using.
And our translators have stood the test of time.

Unue, permesu min klarigi ion: se vi legis la supran, kaj nun pensas, "Ho ve, mi nur volis helpi traduki kiel ŝatokupo, mi ne volas savi la mondon", ne ĉagreniĝu! Se vi tradukas unu dosieron, via helpo estas bonvena.

La teksto ne havas subskribon, kaj la nomo de la brila aŭtoro restas por mi nekonata.

Se paroli pri mi persone, mi ankoraŭ ne multe esperantigis la Linukson, kiun mi uzas (Mandriva One de la printempa eldono). Por ĉapeligi mian nunan blogan noticon mi venis en la blogon de Kalle kaj tajpas la tekston en la tekstokampo por komento :) Gravas nun ne klaki aŭtomate la longan butonon "Sendi | Lähetä | Skicka | Отправить" :)

Parolante pri libera programaro kaj Esperanto, certe ne eblas forgesi la bonorde sukcesintan grandan projekton pri tradukado de OpenOffice. Jam delonge ekzistas Esperanta paĝaro pri tiu senpaga oficeja softvaro.

стр. 1 из 3 123

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2