Paralele tradukitaj frazoj

Pli frue diskonigita per republikigoj kvazaŭ-Esperanta frazo „mi amas sin“ el la listo „Kiel diri pri amo en cent lingvoj“ ne plu restas sola. Al ĝi, okaze de la Pasko, aldoniĝis alia neekzistanta „Esperanta“ frazo: „Kristo levigis! Vere Li levigis!“ĝin republikigis kelkaj ruslingvaj blogoj okaze de la festo.

Malofte okazas, ke listoj en la ĝenro „X en Y lingvoj“ estas iom precizaj. Tamen inter ili renkonteblas interesaj, kiel tiu pri la frazo de la rusa lingvisto Ŝĉerba, kiu devis montri rekoneblecon de gramatikaj signifoj malgraŭ nerekonebleco de la radikoj: http://arno1251.livejournal.com/301421.html (ankaŭ la Esperanta traduko tie estas).

Kiel konate, la bona bazo por fari paralelajn tradukojn de unuopaj frazoj estas la relative nova socia projekto Tatoeba (kie Esperanto estas forte prezentita, kaj kiel lingvo de pretaj tradukoj, kaj kiel lingvo de la interfaco). Ankaŭ ĝi ne garantias ĝustecon de la tradukoj, sed almenaŭ ĉiuj ŝanĝoj estas dokumentitaj kaj ankaŭ eblas pridiskutoj de ĉiu frazo, rezulte de kio, simile al Vikipedio, la rezultanta kvalito iom post iom atingas ian tolereblan nivelon.

Ankoraŭ ne tre klaras, kiel Tatoeba povus esti utila, sed jam nun ĝi estas almenaŭ bela amuzilo por lingvemuloj. Teorie la ĉiam pli kaj pli granda bazo de la paralelaj tradukoj povas helpi en sistemoj de aŭtomata tradukado ktp.