Hodiaŭ mi prenis en la poŝtoficejo la 10-an numeron de „Beletra Almanako“, verŝajne la plej renoma „dika“ beletra periodaĵo en nuna Esperantujo. Ĝi ja venis pli frue, sed fine de aprilo estis longegaj vicoj en la poŝtejo, mi evitemis pri ili; bedaŭrinde nialanda poŝto plenumas iajn strangajn funkciojn kiel distribuado de mono inter kelkaj kategorioj de emeritoj.
La deka numero ne estas same plaĉaspekta, kiel la 7-a, tiu kun la ruĝa krabo, sed ŝajne ĝi estas pli interesa enhave. Ankaŭ la de mi farita traduko el Ĝoni Ramonov („Ne. Ĉu vi?“, la rusa originalo) estas ĉi-foje pli bela: ĝin ornamis du fotoj fare de Kosta Farnijev.
Traduki por „Beletra Almanako“ estas bela kaj memestimleva maniero aboni ĝin, kvankam tiel mi ne sukcesas ricevi ĉiun numeron :) Jen motivigilo pri tio:
mia maniero aboni
La komencaj kelkdek paĝoj de „Beletra Almanako“ legeblas ĉe Guglo-Libroj, la paperan version eblas mendi ĉe Amazon aŭ en via kutima libroservo. Havu la plezuron.
Если вы попали в этот блог случайно, подпишитесь на RSS-ленту и будьте в курсе всех обновлений!
Se vi trovis vin hazarde en tiu ĉi blogo, abonu la RSS-fadenon kaj ricevadu avertojn pri ĉiu nova notico!
Lige kun la 1-a de majo, la laborista festo ĉiam amase (kaj, ŝajne, iom devige) festita en Sovetunio, aperis en la ruslingva blogaro multaj nostalgiaj noticoj. Por ne postresti, ankaŭ mi elmetu unun el la plej popularaj sovetiaj kantoj kun laŭlinia traduko en Esperanton.
Muziko de David Tuĥmanov, teksto — de Vladimir Ĥaritonov. Kantas ensemblo „Samocveti“. Komenco de la 1970-aj. Temas evidente pri „tutsovetiaj konstruejoj“, inter la plej lastaj kaj plej grandaj estis la aŭtoprodukta uzino VAZ kaj la Bajkal-Amura fervojo, krome estis multaj malpli grandaj „regionaj“ konstruejoj — partopreno en ili estis prestiĝa kaj eble ne ĉiuj dezirantoj eĉ rajtis.
Колеса диктуют вагонные, где срочно увидеться нам Vagonaj radoj diktas, kie ni urĝe renkontiĝu.
Мои номера телефонные, разбросаны по городам. Miaj numeroj telefonaj estas disĵetitaj en [diversaj] urboj.
„Samocveti“
Refreno:
Заботится сердце, сердце волнуется, Zorgas la koro, la koro maltrankvilas,
Почтовый пакуется груз… La poŝta kargo estas pakata…
Мой адрес — не дом и не улица, Mia adreso estas nek domo, nek strato,
Мой адрес — Советский Союз. Mia adreso — Sovetunio.
Вы, точки-тире телеграфные, ищите на стройках меня. Vi, punktoj kaj strekoj telegrafaj, serĉu min en la konstruejoj.
Сегодня не личное главное, а сводки рабочего дня. Hodiaŭ ne personaj aferoj gravas, sed la novaĵoj de labortago.
Refreno.
Я там, где ребята толковые, я там, где плакаты. “Вперед!”, Mi estas tie, kie la junuloj lertaj, mi estas tie, kie la afiŝoj „Antaŭen!“
Где песни рабочие новые страна трудовая поет. Kie la kantojn laboristajn novajn la lando laboranta kantas.
Refreno.
La kanto estis (kaj fakte restas) tre populara, do tute povis ekzisti poezia Esperanta traduko, pli aŭ malpli bona. Mi neniam aŭdis ĝin, sed ankaŭ en la landa movado mi aperis preskaŭ dek jarojn post kiam ĉesis ekzisti la prikantata ŝtato.
PS: Cetere pri ĉiuj menciitaj sovetiaĵoj, krom eble la ŝtato, ne ekzistas artikoloj en Esperanta Vikipedio. Mi volis ligi, sed mankas al kio. Legu do almenaŭ pri la atingoj de socialismo.
Pli frue diskonigita per republikigoj kvazaŭ-Esperanta frazo „mi amas sin“ el la listo „Kiel diri pri amo en cent lingvoj“ ne plu restas sola. Al ĝi, okaze de la Pasko, aldoniĝis alia neekzistanta „Esperanta“ frazo: „Kristo levigis! Vere Li levigis!“ — ĝin republikigis kelkaj ruslingvaj blogoj okaze de la festo.
Malofte okazas, ke listoj en la ĝenro „X en Y lingvoj“ estas iom precizaj. Tamen inter ili renkonteblas interesaj, kiel tiu pri la frazo de la rusa lingvisto Ŝĉerba, kiu devis montri rekoneblecon de gramatikaj signifoj malgraŭ nerekonebleco de la radikoj: http://arno1251.livejournal.com/301421.html (ankaŭ la Esperanta traduko tie estas).
Kiel konate, la bona bazo por fari paralelajn tradukojn de unuopaj frazoj estas la relative nova socia projekto Tatoeba (kie Esperanto estas forte prezentita, kaj kiel lingvo de pretaj tradukoj, kaj kiel lingvo de la interfaco). Ankaŭ ĝi ne garantias ĝustecon de la tradukoj, sed almenaŭ ĉiuj ŝanĝoj estas dokumentitaj kaj ankaŭ eblas pridiskutoj de ĉiu frazo, rezulte de kio, simile al Vikipedio, la rezultanta kvalito iom post iom atingas ian tolereblan nivelon.
Ankoraŭ ne tre klaras, kiel Tatoeba povus esti utila, sed jam nun ĝi estas almenaŭ bela amuzilo por lingvemuloj. Teorie la ĉiam pli kaj pli granda bazo de la paralelaj tradukoj povas helpi en sistemoj de aŭtomata tradukado ktp.
Mi gratulas ĉiujn amikojn okaze de la festo, Tago de Tradukisto, kiu estas iamaniere proksima por ĉiu el ni, lerninta almenaŭ du lingvojn ĝis la grado legi blogaĵojn en la fremda :)
La Tagon de Tradukisto establis Internacia Tradukista Federacio, laŭ iom kulture malneŭtrala kriterio — la 30an de septembro katolikoj rememoras Sanktan Hieronimon, tradukinton de Biblio.
Mi deziras al ĉiuj vi novajn sukcesajn tradukojn kaj trafon en la liston de Cent Tradukoj ;)
Fragmento de usona filmo kun famegaj aktoroj en la ĉefaj roloj, sone tradukita en la rusan. En la komenco studia profesiulo solene anoncas la liston de aktoroj kaj aliaj filmistoj. Ne temas pri traduko — la angla voĉo tion ne legas. Estas ĝuste legado. Misa.
Estas speciale okulfrape kaj malĝojige, ke slavoj tiel malmulte interesiĝas unu pri la alia, ke eĉ ne povas legi personajn nomojn en aliaj slavaj lingvoj. Slavoj en ali-slavaj landoj parolas la fuŝan anglan. Jen du slavaj nomoj en mallonga fragmento, jen oficiala kunteksto, kiu postulas ian kontrolon, kaj jen du eraroj, en ambaŭ nomoj.
Željko estas jugoslavo, eble serbo, mi ne povas esti certa. Kaj la nomo legatas certe Ĵel’ko (kun mola /l/, kiun ja rusoj povas prononci). Mi neniam antaŭe aŭdis tiun nomon, mi konfesu. Sed mi tuj supozis, ke ĝi estas legata tiel — kaj mi kontrolis en Interreto, vere ekzistas Ĵel’ko (Желько) Maksimoviĉ kaj pluraj aliaj. Sufiĉis unu minuto por kontroli.
Kaczmarek certe ne estas [kaŝmarek], malgraŭ ke ĝuste tiel sonas plej amuze. Foje oni opinias, ke ali-slava lingvo estas tiu, kiu sonas amuze. Tute ne nepre. Cz estas legata kiel /ĉ/, do la povra komponisto estas Kaĉmarek (en la rusa kaj en Esperanto forestas diferenco inter polaj cz/ć, do sufiĉe precizas transdono per „ĉ“ — certe pli ol per „ŝ“).
Aliaj eraroj same malbonas kuntekste de profesia filologia laboro. Chianese estas legata kiel /kjaneze/, mi preskaŭ certas. Ĉar, malgraŭ asertoj de kelkaj esperantistoj kaj ĉiuj idistoj, kunmeto ch tute ne estas universala maniero transdoni sonon /ĉ/ — en la itala ĝi estas maniero transdoni sonon /k/ antaŭ literoj „i/e/y“, kie „c“ alikaze devas soni kiel /ĉ/ (*cianese do estus [ĉaneze] aŭ [ĉjaneze], mi ne certas).
Multaj dirus: tio ne gravas. Eble, vere, ne gravas. Sed tiukaze ne indas eĉ legi tiujn literaĉojn komence de filmo! :)
La plej fama rusia aspektigisto Artemij Lebedev ne trovis multon interesan en Zagrebo. Krome, li akuzis pri idioteco kreinton de kroataj banknotoj. „Leganto povas riproĉi min, ke en mia rakonto pri Zagrebo ne estas montrita io interesa. Kara leganto, mi aŭdacas certigi vin: en Zagrebo estas nenio pli interesa“, — li skribas en la paĝaro pri siaj vojaĝoj.
Preskaŭ en la sama tempo (eble kadre de la sama vojaĝo) Lebedev vizitis Budapeŝton kaj nomis ĝin „rava“. „Kelkloke Budapeŝto tre similas Peterburgon, — fotoblogas Lebedev, — kaj kelkloke ĝi estas centoble pli bela“.
Persone min inter la budapeŝtaj fotoj de Lebedev plej impresis trolejbuso „Ikarus“ kaj malnova metropolitena enirejo.
Post la Joĵin-kanto el „Klubo de gajaj kaj spritaj“ sekvas alia teatraĵeto de la sama fonto. Teamo el urbo Kursk prezentas sian imagon pri eventuala renkontiĝo de la prezidentoj de Rusio kaj Usono. Subtitoligo mia:
Kiel mi jam antaŭe skribis, en la ruslingva interreto furoris malnova ĉeĥa kanto pri Joĵin. Jen pasintvendrede ĝi ricevis novan vivon en refaro de moskva KGS-teamo „Stancija Sportivnaja“. KGS (Klubo de Gajaj kaj Spritaj) estas populara sursceneja konkurado, kies plej altan ŝtupon oni montras en la ĉefa kanalo de rusia televido. Ĉar la kanto estas per si mem atentokapta kaj nelaste ĉar ĝi estis la lasto kio sonis tiutage en KGS, ĝi iĝis jam iom populara en la reto.
Jen ĝi en mia „surgenua“ (en la senco „ne tre atenta kaj rapida“) traduko. Por aldoni la kuntekston, la tasko por ĉiuj kvin konkurantaj teamoj estis fari „novan himnon de studentaro“:
PS: Mi ne dirus, ke tio estis la plej ŝatinda epizodo de la ludo, sed ĝin publikigi ŝajnis al mi interesa, ĉar jam antaŭe en tiu ĉi blogo ni parolis pri la kanto „Joĵin el bahnoj“ (certe ne „baĵinoj“, kiel atentigis Niekas-Vertaler iam).
PPS: Jes, mi scias, ke mi misuzis dotsub.com: necesis unue titoligi ĝin en la rusa kaj poste aldoni la Esperantan tradukon; sed tion mi ne tuj komprenis, akceptu tolereme mian unuan provon :)