Mislegitaj

Fragmento de usona filmo kun famegaj aktoroj en la ĉefaj roloj, sone tradukita en la rusan. En la komenco studia profesiulo solene anoncas la liston de aktoroj kaj aliaj filmistoj. Ne temas pri traduko — la angla voĉo tion ne legas. Estas ĝuste legado. Misa.

Estas speciale okulfrape kaj malĝojige, ke slavoj tiel malmulte interesiĝas unu pri la alia, ke eĉ ne povas legi personajn nomojn en aliaj slavaj lingvoj. Slavoj en ali-slavaj landoj parolas la fuŝan anglan. Jen du slavaj nomoj en mallonga fragmento, jen oficiala kunteksto, kiu postulas ian kontrolon, kaj jen du eraroj, en ambaŭ nomoj.

Željko estas jugoslavo, eble serbo, mi ne povas esti certa. Kaj la nomo legatas certe Ĵel’ko (kun mola /l/, kiun ja rusoj povas prononci). Mi neniam antaŭe aŭdis tiun nomon, mi konfesu. Sed mi tuj supozis, ke ĝi estas legata tiel — kaj mi kontrolis en Interreto, vere ekzistas Ĵel’ko (Желько) Maksimoviĉ kaj pluraj aliaj. Sufiĉis unu minuto por kontroli.

Kaczmarek certe ne estas [kaŝmarek], malgraŭ ke ĝuste tiel sonas plej amuze. Foje oni opinias, ke ali-slava lingvo estas tiu, kiu sonas amuze. Tute ne nepre. Cz estas legata kiel /ĉ/, do la povra komponisto estas Kaĉmarek (en la rusa kaj en Esperanto forestas diferenco inter polaj cz/ć, do sufiĉe precizas transdono per „ĉ“ — certe pli ol per „ŝ“).

Aliaj eraroj same malbonas kuntekste de profesia filologia laboro. Chianese estas legata kiel /kjaneze/, mi preskaŭ certas. Ĉar, malgraŭ asertoj de kelkaj esperantistoj kaj ĉiuj idistoj, kunmeto ch tute ne estas universala maniero transdoni sonon /ĉ/ — en la itala ĝi estas maniero transdoni sonon /k/ antaŭ literoj „i/e/y“, kie „c“ alikaze devas soni kiel /ĉ/ (*cianese do estus [ĉaneze] aŭ [ĉjaneze], mi ne certas).

Multaj dirus: tio ne gravas. Eble, vere, ne gravas. Sed tiukaze ne indas eĉ legi tiujn literaĉojn komence de filmo! :)