Denis Keefe pri lingvaj festivaloj

„Mi serĉas la simplecon“, — diras pri la koncepto de lingvaj festivaloj fondinto de la ideo Dennis Keefe. Nun loĝanta en Ĉinio, li denove altiris atenton de Esperantio pasintmaje per la grandega festivalo en Nanjing. Mi tremas je mencio de la nombro: 13 mil partoprenantoj!

En la Roterdama UK Dennis havis prelegon pri lingvaj festivaloj dum la „Kleriga Lundo“. En la salono kunvenis dekoj da interesiĝantoj, pluraj el kiuj ĝis tiam ne tre bone imagis al si, kio estas „lingva festivalo“. Dennis en tre, laŭ mia takso, lerta kaj alloga maniero prezentis sian ideon kaj emfazis kelkfoje, ke organizi la unuan lingvan festivalon en sia loka nivelo estas realigebla kaj inda ideo.

Kun ĝojo mi konstatis, ke mia imago pri lingvaj festivaloj (LF), formiĝinta iom izolite de la aliaj aktivuloj en ĉi-kampo, en pluraj aspektoj koincidas kun la imago de Dennis Keefe. Li ekzemple diris, ke „serĉas simplecon“, kiam temis pri akcesoraj programeroj de LF kiel „internacia koncerto“. Pluraj homoj en diversaj okazoj faras etnajn koncertojn, diris li, sed nur esperantistoj ekde la 1990-aj faras lingvajn rapidkursojn (lingvan festivalon, do) por publiko. Estas nia unika merkata propono, kiun ne indas komplikigi. Dum la du okazintaj en Sankt-Peterburgo lingvaj festivaloj ni principe ne havis etnan koncerton, malgraŭ ke iom da eblecoj por tio certe estis.

Mi ĉerpis plurajn freŝajn ideojn el la prelego por la estontaj sankt-peterburgaj lingvaj festivaloj, kiuj eble povas esti utilaj ankaŭ por aliaj lokoj. Ekzemple, Keefe menciis senpagajn enirbiletojn kiel manieron antaŭkalkuli kvanton de partoprenantoj kaj limigi kvanton de enirantoj. En Ĉeboksaro, ekzemple, oni havas eblecon vendi biletojn, sed ni dum la du jaroj de nia festivalo nek havis la eblecon, nek vere volis tion. Senpagaj „invitiloj“ povas esti bona maniero havi pli precizan statistikon kaj malpli da zorgoj pri „kio okazos, se venos kvincent?!“ (mia pasint-festivala koŝmaro).

Dennis rakontis pri iom maleŭropa maniero kolekti statistikon: eniri la ĉambrojn de lingvolecionoj kaj kalkuli homojn „po kapo“. Eble en iuj cirkonstancoj povas funkcii ankaŭ en Rusio, kvankam mi persone ne eniradus la lecionojn por tragapi la ĉeestantaron — mi imagas, ke tio povas ĝeni la instruanton kaj deflankigi la lernantojn. Sed la statiko ja iĝas tiel multe pli preciza ol nia nuna maniero de libervola enketado. En grandaj festivaloj povas esti sola bona ideo pri fidinda statistiko pri lingvoprezentoj.

Amuza (kaj ja efika) maniero elstarigi Esperanton en la festivaloj de Keefe restis en mia memoro kiel kopiinda. Kiam prezentanto de iu lingvo ne venas al la festivalo (kiel organizinto de du festivaloj mi atestas, ke inter kelkdek prezentoj nepre pro diversaj kialoj du-tri ne okazas), al la anoncita (presita en la horaroj, ekzemple) prezento venas prezentanto de Esperanto kaj diras: jen prezento de X-a lingvo ne okazos pro la nedependaj de ni kialoj, sed vi povas resti por la prezento de Esperanto.

Dum la prelego mi perlaboris kelkajn juanojn (ĉinian monon) — por ĉiu demando aŭ komento helpantoj de Keefe (Bartsch kaj Durwael) donacis al la kontribuinto moneron aŭ banknoton :)

Bedaŭrinde, la Universala Kongreso daŭras nur unu semajnon, dum kiu mi ne eluzis la unikan eblecon iom babili kun Dennis Keefe aŭ eble eĉ havi ian organizitan rondeton de LF-farantoj ie en roterdama kafejo.

3 thoughts to “Denis Keefe pri lingvaj festivaloj”

  1. » oni eble kalkulos la samajn homojn plurfoje

    Temas pri kalkulado de homoj en tiu certa prezento. Kiom da homoj vizitis la danan, kiom — la nederlandan ktp.

    » ĉu vi vidis la freŝan artikolon

    Ne, mi havas ege limigitan gprs-konekton jam denove :|

Комментарии закрыты