Lingva Festivalo en 2012

La 22-an de aprilo okazis la 6-a lingva festivalo en Sankt-Peterburgo. Kiel ĝia ejo rolis ĉi-jare la Esplora Universitato pri Informteknologio, Mekaniko kaj Optiko, prestiĝa universitato, kiu ankaŭ havas studentan klubon pri fremdaj lingvoj — ties anoj (Den Patin ĉefe) helpis pri la organizado.

Ŝanĝo de la ejo estis la ĉefa novaĵo de la ĉi-jara evento, penoj faciligi la translokiĝon formanĝis plejparton de la energio, do pri nenio alia ni eksperimentis ĉi-foje. Fakte krom la ejo ni ŝanĝis daŭron de la prezentoj — de pasintjaraj 40 minutoj al 50 (kun sekva dekminuta paŭzo). Laŭ mia impreso, tio estas finfine la ĝusta ideala daŭro, almenaŭ por niaj kondiĉoj.

Persone por mi festivalo estas bela ebleco konatiĝi kun aliaj lingvemuloj en la urbo, kaj konatigi ilin inter si. Mi sentas, ke mi estas esperantisto pro tio ke mi estas lingvemulo, do la celo reklami Esperanton ne estas por mi la ĉefa (kvankam ja tre grava) pri la festivalo.

Samtempe mi komprenas, ke nur en esperantista medio povus aperi tia bela ideo — prezenti en unu tago dekojn da lingvoj, grandaj kaj ne tre. Aliaj prilingvaj movadoj aŭ prezentus nur sian temon (kiel ili jam faras ofte), aŭ ne donus egalvaloran lokon en la evento al la lingvoj malfacile vendeblaj (kiel okazas en la foiroj de lingvaj kursejoj, kiuj fakte prezentas siajn prezojn kaj adresojn).

Geografio de lingvaj festivaloj ĉi-jare riĉiĝis pro la unua festivalo en Kaluga, urbo laŭvoje el Moskvo al Kievo. Influita de esperantistoj kaj havinta spertajn prelegantojn el ambaŭ rusia kaj ukrainia ĉefurboj, la festivalo estis tamen organizita de la urba kleriga institucio, la fakto jam renkontinta kritikon i. a. dum la „Esperanta parola klubo“ (fakte diskutejo) kadre de la festivalo en Peterburgo. Onidire, ŝtataj lingvaj festivaloj povas perdi la ĉarmon de la nunaj kaj la grandan influon de la esperantistaj kolektivoj. Mi vere ne certas, ĉu duona influo en deko da festivaloj aŭ dekona en cento da ili gravas pli.

En Esperanto legeblas ankaŭ impresoj de Dmitrij Ŝevĉenko (eldonejo „Impeto“) pri la Peterburga Lingva Festivalo.