стр. 1 из 2 12

Du fotoj el vojaĝoj de Lebedev

Popularega rusia retano kaj aspektigisto Artemij Lebedev ŝatas vojaĝi kaj povas tiun ŝaton pripagi. Kiel profesia kaj delonga aspektigisto, li scipovas bone foti kaj rimarki interesajn aĵojn. Siajn fotojn li elmetas ĉe tema.ru/travel kun, foje iom acidaj, komentoj. Atentu, ke la rubriko pri vojaĝaj fotoj eĉ nomiĝas en Esperanto: Veni, Vidi ;)

Jen du interesaĵoj, kiujn mi trovis ĉe Lebedev hodiaŭ kaj kiuj povus interesi internacian publikon, se elstarigi ilin elpost la lingva baro:

1. Foto el fore orienta rusia urbo Ĥabarovsk (vidu en Vikipedio pri la urbo). Dum la intercivitan milito post la oktobra revolucio Siberio kaj Fora Oriento estis inter la lastaj „blankulaj“ terenoj. En Ĥabarovsk konserviĝis memortabulo, kies teksto tradukeblas tiel: „En tiu ĉi loko la 5-an de septembro 1918 blankuloj brutale torturis [ĝis morto] 16 aŭstro-hungariajn milit-muzikistojn, kiuj simpatiis la sovetan potencon“.


Ĥabarovsk, memortabulo omaĝe al aŭstro-hungariaj muzikistoj, mortigitaj en 1918. Fotis Art. Lebedev // tema.ru

(pli kvalita foto en ĝia kunteksto ĉi tie)

Cetere, unu el la plej elstaraj E-verkistoj Julio Bagi (Baghy) laŭ sia propra sperto sciis, kiel aŭstro-hungarianoj trafis la Foran Orienton de Rusio. Li ankaŭ multe verkis pri tio: oni parolas pri la „siberiaj romanoj“ de Baghy, inter kiuj la plej facile legebla estas certe la „Verda koro“, intencita kiel legolibro por komencintoj.

2. Alia interesa foto, ĉe kiu pli gravas la teksta komento, estas pri la plej esperantista urbo de Rusio — la mondkonata Ĉeboksaro. Necesas komenti, ke en Esperantio tiu urbo estas multe pli konata, ol en reala „gaĝa“ vivo. Do, Lebedev elmetas tre belan foton de la „Ĉeboksara golfo“ ĉe sunsubiro kaj komentas:

Malantaŭ tiu neloga nomo (mi ĉiam certis, ke en Ĉeboksaro ne povas esti bone) kaŝis sin paradizo. Tonditaj deklivoj, fontanoj el akvo, ripozantaj labortage homoj, varma vespero. Kutime tiajn bildojn oni metas sur kovrilojn de reklamlibretoj. Ne urbo, sed sanatorio.

Ĉeboksaro kiel ĝin fotis Artemij Lebedev en 2008 // tema.ru

(pli kvalita foto en ĝia kunteksto ĉi tie)

Mi havis la saman impreson pri tiu feliĉa urbo, kiam mi vizitis ĝin por prezenti la osetan kaj loglanon en ĝia mojosa lingva festivalo en 2004. Sed tio ne mirindas, mi estas facile kortuŝata persono; estas multe pli mirinde, ke tian komenton faris Lebedev, kutime sarkasma pri io ajn.

Cetere, mi planas iri al la ĉi-jara lingva festivalo en Ĉeboksaro kun la tuta familio. Devas esti interesa sperto, eĉ malgraŭ la malpli bela vetero en oktobro.

Denis Keefe pri lingvaj festivaloj

Nanjing (Nankino), laŭdire la dua ĉefurbo de Ĉinio„Mi serĉas la simplecon“, — diras pri la koncepto de lingvaj festivaloj fondinto de la ideo Dennis Keefe. Nun loĝanta en Ĉinio, li denove altiris atenton de Esperantio pasintmaje per la grandega festivalo en Nanjing. Mi tremas je mencio de la nombro: 13 mil partoprenantoj!

En la Roterdama UK Dennis havis prelegon pri lingvaj festivaloj dum la „Kleriga Lundo“. En la salono kunvenis dekoj da interesiĝantoj, pluraj el kiuj ĝis tiam ne tre bone imagis al si, kio estas „lingva festivalo“. Dennis en tre, laŭ mia takso, lerta kaj alloga maniero prezentis sian ideon kaj emfazis kelkfoje, ke organizi la unuan lingvan festivalon en sia loka nivelo estas realigebla kaj inda ideo.


Kun ĝojo mi konstatis, ke mia imago pri lingvaj festivaloj (LF), formiĝinta iom izolite de la aliaj aktivuloj en ĉi-kampo, en pluraj aspektoj koincidas kun la imago de Dennis Keefe. Li ekzemple diris, ke „serĉas simplecon“, kiam temis pri akcesoraj programeroj de LF kiel „internacia koncerto“. Pluraj homoj en diversaj okazoj faras etnajn koncertojn, diris li, sed nur esperantistoj ekde la 1990-aj faras lingvajn rapidkursojn (lingvan festivalon, do) por publiko. Estas nia unika merkata propono, kiun ne indas komplikigi. Dum la du okazintaj en Sankt-Peterburgo lingvaj festivaloj ni principe ne havis etnan koncerton, malgraŭ ke iom da eblecoj por tio certe estis.

Mi ĉerpis plurajn freŝajn ideojn el la prelego por la estontaj sankt-peterburgaj lingvaj festivaloj, kiuj eble povas esti utilaj ankaŭ por aliaj lokoj. Ekzemple, Keefe menciis senpagajn enirbiletojn kiel manieron antaŭkalkuli kvanton de partoprenantoj kaj limigi kvanton de enirantoj. En Ĉeboksaro, ekzemple, oni havas eblecon vendi biletojn, sed ni dum la du jaroj de nia festivalo nek havis la eblecon, nek vere volis tion. Senpagaj „invitiloj“ povas esti bona maniero havi pli precizan statistikon kaj malpli da zorgoj pri „kio okazos, se venos kvincent?!“ (mia pasint-festivala koŝmaro).

Dennis rakontis pri iom maleŭropa maniero kolekti statistikon: eniri la ĉambrojn de lingvolecionoj kaj kalkuli homojn „po kapo“. Eble en iuj cirkonstancoj povas funkcii ankaŭ en Rusio, kvankam mi persone ne eniradus la lecionojn por tragapi la ĉeestantaron — mi imagas, ke tio povas ĝeni la instruanton kaj deflankigi la lernantojn. Sed la statiko ja iĝas tiel multe pli preciza ol nia nuna maniero de libervola enketado. En grandaj festivaloj povas esti sola bona ideo pri fidinda statistiko pri lingvoprezentoj.

Amuza (kaj ja efika) maniero elstarigi Esperanton en la festivaloj de Keefe restis en mia memoro kiel kopiinda. Kiam prezentanto de iu lingvo ne venas al la festivalo (kiel organizinto de du festivaloj mi atestas, ke inter kelkdek prezentoj nepre pro diversaj kialoj du-tri ne okazas), al la anoncita (presita en la horaroj, ekzemple) prezento venas prezentanto de Esperanto kaj diras: jen prezento de X-a lingvo ne okazos pro la nedependaj de ni kialoj, sed vi povas resti por la prezento de Esperanto.

Dum la prelego mi perlaboris kelkajn juanojn (ĉinian monon) — por ĉiu demando aŭ komento helpantoj de Keefe (Bartsch kaj Durwael) donacis al la kontribuinto moneron aŭ banknoton :)

Bedaŭrinde, la Universala Kongreso daŭras nur unu semajnon, dum kiu mi ne eluzis la unikan eblecon iom babili kun Dennis Keefe aŭ eble eĉ havi ian organizitan rondeton de LF-farantoj ie en roterdama kafejo.

LF en Msk

Svetko publikigis en Esperanto siajn impresojn pri la Dua Moskva lingva festivalo.

Multe pli da impresoj eblas trovi ĉe la oficiala paĝaro de la festivalo, sed tiuj estas ĉefe en la rusa.

La festivalo okazis dum la pasinta dimanĉo, la 28-an de oktobro.

Amuze pri la ĉeĥa

Estas tre amuza situacio. En enketilo iu partopreninto de la Peterburga Lingva Festivalo menciis, ke li ĉeestis prezenton de la lingvo ĉeĥa. Pli ol tio — la persono enskribis la ĉeĥan ankaŭ ĉe la demando «Kiu prezento plej plaĉis al vi?»

Kio estas amuza? La ĉeĥa tute ne estis prezentita!

Eblas supozi, ke temas pri iu el la slavaj lingvoj: la serba aŭ la makedona…

Jen la plena tabelo de la plej ŝatitaj lingvoprezentoj kun elcentaĵo de tiuj, kiuj partoprenis kaj restis tre kontentaj (la plej kontentigaj prezentoj estas sube, do):

PREZENTO


MENCIITA KIEL ŜATITA EN TIOM DA ENKETILOJ

RILATUMO DE TIUJ, KIUJ TRE ŜATIS, KAJ KIUJ ENTUTE ĈEESTIS, %

lingvokonstruado

1

10

oseta

1

11

lingvoj de Ingermanlando

2

18

araba

4

20

udmurta

1

20

psikolingvistiko

2

22

Esperanto

4

24

sveda

3

25

estona

3

27

hebrea

2

29

malnov-slava

2

29

latva

1

33

germana

2

33

nogaja

5

36

franca

2

40

fonologio

2

40

serba

2

40

korea

5

55

japana

18

64

irlanda

14

74

mondkoncepto en lingvo

6

75

Ĉu ne estas amuze, ke mia prezento (de la oseta) estas inter la malplej ŝatitaj. Tamen bonas, ke almenaŭ unu homo menciis ĝin; dankon, la nekonato! :) Mi eble devintus kanti tie (kiel poste atentigis min Nataŝa, kiam mi renove kantis ion popolecan en la oseta hejme) por plaĉi pli. :)

LF

perfekta_mavo iom plenigas la mankon de publikigitaj rete impresoj pri la pasinta Lingva Festivalo en Puŝkin (suda Sankt-Peterburgo).

Vidu du lastajn ŝiajn enskribojn — 1 kaj 2 — (ruse).

Onidiroj pri la pasinta LF en Peterburgo

Atingis min onidiro, ke minimume unu aganto de Moskva E-movado restis malkontenta pri la akcepto, kiun ni ĉi tie faris por la moskva delegacio. Mi konsentas, ne estis tre luksa ackepto: nek organizitan ekskurson ni faris, nek loĝigis ĉiujn (kvankam iujn jes). Mi plu esperas, ke tiujn misojn eblas kompreni, almenaŭ supraĵe konante nian situacion.

Minimume unu Moskva aganto restis malkontenta, ke ni (mi) ne dankis ilin (la aganton) pro la «duono de la programo, kiun ni elhaŭlis tie«. Do, pri tio:

(1) Mi kore pardonpetas, se mi ne ripetis miajn dankojn 33-foje. Eble tio okazis pro mia ĉiama forgesemo, aŭ pro mia denaska tromodesteco kaj nesintrudemo, aŭ pro miaj «trompitaj atendoj», aŭ pro banala troŝarĝiĝo. Mi tamen nebule memoras, ke iujn aliurbanojn mi pro io dankis: ĉu dum enmanigo de la diplomoj, ĉu en pli privataj cirkonstancoj.


(2) Mi ĉi tie publike rediras dankon al ĉiu moskvano, kiu almenaŭ per sia ĉeesto subtenis la okazintan festivalon. Speciale mi dankas la kunretanojn , Simpetar-kaj- kaj pro la sep elstaraj prezentoj de ses temoj, kiujn ili faris, kaj s-inon pro la loka kunordigo en Moskvo. La prezentoj (speciale de la irlanda, sed fakte ĉiuj) furoris, ĉiu, kiu havas rilaton, estas bravulo.

(3) Mi neniam kaŝis la gravegan kontribuon de moskvanoj al nia LF, speciale rakontinte pri ĝi en «Esperanto novosti» kaj en aliaj lokoj; ĉiu aliurba prezentanto ankaŭ havis mencion pri sia devenurbo sur la surbrusta ŝildeto (estis mi, kiu insistis pri tia aspektigo de la ŝildetoj) — rezulte de tio (kaj alio) en la rememoroj de la partoprenintoj moskvanoj restis kiel moskvanoj (ekz., en tia kunteksto: «…и именные бейджики, и такие смешные дядьки-москвичи, и розыгрыш, и карамельки, и снег, снег, снег за окном…»).

(4) 6/27 ne estas duono de la prezentitaj temoj, nek 7/41 estas duono de la okazintaj prezentoj (estis temoj prezentitaj kelkfoje). Eĉ se konsideri nur la prezentojn programo de lingva festivalo.

(5) Refoje dankon al ĉiuj. Kaj speciale al la menciitoj en la paragrafo (2).

(6) Mi esperas, ke oficialajn dankojn ni ĉiuj tre baldaŭ aŭdos de la Estraro de REU. Mi rememorigu, ke Peterburga LF estis oficiale aranĝo de REU kunlabore kun la Sankt-Peterburga Ŝtata Agrara Universitato.

Espereble je tio ofendoj neŭtraliĝos kaj ni daŭre vivos pace laborante por komunaj celoj kaj ne verŝante onidiran koteton unu sur la alian.
Pardonu, se mi estis teda ĉi-supre. Mi ĝenerale estas ja teda grumblemulo.

Festivalo Okazis

La Lingva Festivalo okazis.

Venis ĉ. 100 partoprenantoj (neniu speciale kalkulis, homoj venadis kaj foriradis en la daŭro de la tago; ili postlasis 71 bone plenigitajn enketilojn).
Okazis 27 prezentoj, inter ili 5 — de lingvosciencaj branĉoj, kio iĝis apartaĵo de nia festivalo. Mi jam legis en VivĴurnalo, ke tiuj prezentoj (pri lingvistiko) estis bona eskapejo por neinteresiĝantoj pri apartaj lingvoj [1].

Kelkaj aferoj rezultiĝis ne tiel, kiel ili estis planitaj. Tamen pri tio scias eble nur mi kaj kelkaj kunorganizintoj. :)

Dankon al ĉiuj, kiuj helpis kaj partoprenis. Fotojn, ne tre kvalitajn tamen, eblas vidi en la blogo de Alexnur.
Pli kvalitaj de Sergej Andrejsons jam ekzistas en malmulteco, espereble aperos pliaj.


Dum prezento de la japana (foto de S. Andrejsons):

Dum prezento de la japana (LF 2007 en Peterburgo)

Jam dimanĉe

Jam dimanĉe okazos la 1-a Lingva Festivalo en Peterburgo, norde de la eŭropa parto de Rusio. Kvankam antaŭvidi kvanton de partoprenantoj malfacilas, oni esperas, ke estos ne malpli ol 60 kaj ne pli ol 160 homoj.

Gazetaro jam rimarkis la venontan festivalon. Hodiaŭ mencieto de ĝi aperis en renoma tagĵurnalo «Delovoj Peterburg» (ial kun mistajpo — nefermita citilo — kaj sen mencio de la organizanta institucio). Ne malpli ol dudek personoj venos partopreni el aliaj urboj (plejparte el Moskvo).

стр. 1 из 2 12

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2