En radiostacio

Mi hodiaŭ estis en radiostacio Grad Petrov („la urbo de Petro“) kaj rakontis tie pri la estonta Lingva Festivalo en Peterburgo, kiu kredeble okazos la 13-an de aprilo. La radiostacio estas specifa: ĝi apartenas al ortodoksa eklezio kaj ĉefe disaŭdigas pri la ekleziaj temoj, sed ankaŭ iom pri kulturo. Dum 40 minutoj dum la „superba tempo“ vespere ni kvarope babilis pri la festivalo: la ĵurnalistino, du knabinoj, kiuj prezentis pasintjare en la festivalo la estonan lingvon kaj psikolingvistikon, kaj mi.

Gravas, ke oni promesis iom reklami nian festivalon rekompence al la mencio de la radio inter la „informaj sponzoroj“. Do, nevane travivita tago. Post la radielsendo ni ankoraŭ iomete babilis teumante en la kuirejo de la stacio; la ĵurnalistino mem interesiĝis kaj planis veni por la prezento de la itala.

En la elsendo mi certe menciis Esperanton (inter la kutime popularaj prezentoj, ekzemple), sed detenis min de troa „mesiismo“. Estis interesa demando pri perspektivoj de la hispana, kiun mi relative longe laŭdis kiel bonan elekton de „dua fremda lingvo“ en mezlernejo.

Hieraŭ nokte mi ankaŭ malfermis finfine iom funkciantan paĝaron de la festivalo ĉe festivalo.ru. Mi iom eksperimentis pri diversaj paĝar-skriptoj, sed fine ĉion forigis kaj instalis la universalan kaj kutiman Vordpreson (WordPress), trovinte taŭgan aspektigon por ĝi. Nur la foton kun ĉevaloj necesos per io anstataŭigi: saĝaj mienoj aŭ stranga skribaĵoj, ekzemple :)