Jam la sesa lingva festivalo

Jam la sesa lingva festivalo okazos la 22-an de aprilo (dimanĉo) en Peterburgo. Vidu detalojn (en la rusa) en la paĝaro de la evento.

La unuan fojon estos prezentitaj la lingvoj grenlanda, eŭska, islanda, kataluna kaj kelkaj aliaj. Okazos ankaŭ prelegoj, interalie pri interlingvistikaj temoj. Entute la festivalo konsistas el ĉ. 60 apartaj eventoj (lingvaj prezentoj kaj prelegoj).

Historio de nia festivalo estas prezentita en la Vikipedia artikolo pri ĝi.