Lingvoj | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

Kardĵali, resumo de impresoj

Автор: В. Иванов. Записано: 08.12.2009 – 02:46

Iom da impresoj el la bulgara urbo Kardĵali, kiun mi forlasas ĉi-matene post semajnlonga restado.

La urbo en kelkaj partoj aspektas kiel tipa postsocialisma urbo, ja en bela montaro, sed, ankaŭ kiel en aliaj bulgaraj urboj, la multetaĝaj loĝblokoj estas iom pli personecaj, pli belaj kaj havas iajn nobligajn ecojn — kiel ekzemple vitraj elementoj en la enirpordoj de ŝtuparejoj (en Rusio neniam eblas: pro klimata severeco kaj pro vandalismo) aŭ interesaj balkonoj. La ŝtuparoj en la blokoj estas prizorgitaj, multaj loĝantoj skribas sian familinomon sur la pordo. Samtempe domoj kutime ne havas numerojn, kaj trovi nomon de la strato, en kiu vi estas, estas ofte malfacile (eble temas pri regiona specialaĵo — mi rimarkis tion ankaŭ en Istanbulo, Burgaso kaj Nesebaro).

Belomorskij avenuo en Kardĵali (Kărdžali)

Alia specialeco de Kardĵali estas odoreto de bruligata karbo kaj ligno preskaŭ ĉiam en la aero. Multaj domoj, aparte la privataj, estas hejtataj per ligno aŭ karbo. En apartamentoj mi ne rimarkis radiatorojn de akvohejtado — kaj ĉiuj uzas elektrovarmigilojn. Ankaŭ en mia luita ĉambro estas nun (kaj nun estas ŝaltita) la elektra varmigilo kun ventumilo. En ejoj estas plej ofte malvarme: eĉ mi vidis malfermitajn fenestrojn ks. — do kvazaŭ lokanoj, almenaŭ parte, ŝatas malvarmon (estas plus dek nun) eble pro la varmego somera. Mi ŝatas varmon kaj preferas varmegon al malvarmo, eble ĉar mi pli ofte spertas malvarmon kaj kelkfoje spertis malvarmegon, kiu pensigis min pri baldaŭa morto pro ĝi (ha, okazis en Moskvo).

La arta galerio de Kardĵalio konsistas el du grandaj haloj en aparta domo. Ĝi povas fanfaroni tamen per kolekto de pentraĵoj fare de kelkaj eminentaj bulgaraj pentristoj. Vidu kelkajn fotojn. En la galerio oni donacis al mi kolekton de kartetoj kun repodukcioj (do, fotoj de pentraĵoj), la kolekto estas eldonita en 1975 (kiam oni ankoraŭ eĉ ne planis min). Mi fotis kelkajn pentraĵojn, ili troveblas en Ipernity (ligilon trovu sube).

Diversaj manĝejoj en la urbo estas bonkvalitaj, ofte proponas ion loke tradician (kiel ŝkembe-ĉorba) kaj estas relative malmultekostaj, kompare kun la ĉemaraj kaj la peterburgaj. Bona manĝo por du personoj (sen alkoholaĵoj tamen) kostas malpli ol 10 eŭrojn en „Starata Kaŝta“, restoracio kiu havas tradician internaĵon, belan nelaŭtan muzikon ktp. Eblas nun daŭre envii pri tio.

La stratoj estas puraj (kaj konstante balaataj), tamen post vesperiĝo iĝas sufiĉe mallume — nur la gravaj stratoj estas bone lumigitaj. Tio tute similas Vladikavkazon, sed kontrastas Peterburgon, kie dekomence mi havis eĉ protestan reagon pro la lanternegoj ŝaltitaj plenan nokton eĉ en tute senvivaj lokoj.

Homoj en la stratoj multe parolas la turkan (la lingva situacio ja multe interesis min). La turka estas tradicia lingvo en tiuj lokoj, speciale en la vilaĝoj. Homoj de ĉiuj generacioj, homoj kun poŝtelefonoj kaj en aliaj siacioj parolas ĝin. Por netrejnita okulo estas tute neatendite, kiu kiun lingvon parolos. Lokaj turkoj aspektas foje eĉ tro eŭropecaj, virinoj kun longaj farbitaj haroj ktp.; antoropologie turkoj estas tre diversa etno — do, ankaŭ per vizaĝo aŭ staturo ne eblas juĝi. Multaj turkoj havas parencojn en Turkio (dum kelkaj jaroj en Bulgario estis senpripensa kontraŭturka prempolitiko, kio igis dekmilojn da turkoj forlasi naskiĝlokojn kaj iri al Turkio). Mi aŭdis rakonton pri kelkaj turkoj, kiuj revenis lastatempe el Turkio por denove loĝi en Kardĵali, eĉ unu tian junulinon vidis per miaj propraj okuloj. En la centro de la urbo oni reklamas „ĉiutagajn ekskursojn al Odrin“ (Edirne, plej proksima urbo en Turkio — eble 5 horojn buse de Kardĵali).

Mi ne povis rimarki malpacan konduton en la stratoj. Neniu batalis, neniu kriis unu al la alia, neniu ŝtelis mian videokameraon. Aperas impreso, ke tiel nomata “strata krimo“ ne estas granda problemo ĉi tie — pri tio eblas juĝi ankaŭ laŭ la maniero de lokaj virinoj lasadi siajn saketojn kaj vestojn sur seĝo en kafejo kaj iri al, ekz., necesejo. En multaj urboj de la mondo homoj kunprenus saketon aŭ transdonus ĝin al siaj konatoj, kiuj restas ĉe la tablo.

En Kardĵali (fakte kiel ankaŭ aliloke en la lando) estas interesaj aĉeteblecoj. Vestoj kostas almenaŭ duoble (foje kvaroble) malpli ol la analogiaj en Peterburgo. Mi aĉetis ĵinzon (10 EUR), iom da kotonaj vestoj por la infano kaj aliajn iojn. Nun mi bedaŭras, ke mi ne trovis tuj en la urbo lokon por mallongigi la ĵinzon — mi forflugas baldaŭ kaj devos pagi en Rusio duonon de la prezo (ĉ. 5 EUR) nur por mallongigi la veston.

La urbo havas multegajn vidindaĵojn en la areo de 50 km ĉirkaŭ si. Estas kaj antikvaj konstruaĵoj (eĉ trakia palaco de la 2-a jarmilo antaŭ Kristo), kaj naturaj rezervejoj (kie mi vidis la grifonojn), kaj belegaj pejzaĝoj. Ekzistas eblecoj por boatumado, fiŝkaptado, etnografiaj esploroj, „migrado“ (piedpaŝaj promenoj) kaj simile. La klimato estas milda, pli-malpli tuto de printemo kaj aŭtuno bonege taŭgas por vizitoj. La lokoj estas ne tro „prituristitaj“, se vi imagas, pri kio mi parolas; sekvajare jam estos aŭtovoj al Grekio, do eblas ligi Rodopojn kaj eble ripozon ĉe la maro.

Antikva monaĥejo en Kardĵali

Vidu fotojn kun marko „Kardĵali“ en mia fotaro »» Samloke estas miaj impresoj de la vizito, de ĉiu ĝia tago, detale kaj en Esperanto, foje kun kelkaj fotoj.

Se vi interesiĝas pri vizito al Kardĵali kaj Rodopoj turnu vin rekte al la loka turisma firmao „Gabi Tur“ aŭ petu min peri. Mi ne certas pri ĉiĉeronado en Esperanto (nur se mi aŭ alia taŭga esperantisto venos), sed ruse, bulgare, angle, turke certe eblas. Plej ofte temas pri individua turismo en grupoj de unu ĝis eble dek personoj.


Теги: , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 7 »

Mislegitaj

Автор: В. Иванов. Записано: 31.08.2009 – 07:36

Fragmento de usona filmo kun famegaj aktoroj en la ĉefaj roloj, sone tradukita en la rusan. En la komenco studia profesiulo solene anoncas la liston de aktoroj kaj aliaj filmistoj. Ne temas pri traduko — la angla voĉo tion ne legas. Estas ĝuste legado. Misa.

Estas speciale okulfrape kaj malĝojige, ke slavoj tiel malmulte interesiĝas unu pri la alia, ke eĉ ne povas legi personajn nomojn en aliaj slavaj lingvoj. Slavoj en ali-slavaj landoj parolas la fuŝan anglan. Jen du slavaj nomoj en mallonga fragmento, jen oficiala kunteksto, kiu postulas ian kontrolon, kaj jen du eraroj, en ambaŭ nomoj.

Željko estas jugoslavo, eble serbo, mi ne povas esti certa. Kaj la nomo legatas certe Ĵel’ko (kun mola /l/, kiun ja rusoj povas prononci). Mi neniam antaŭe aŭdis tiun nomon, mi konfesu. Sed mi tuj supozis, ke ĝi estas legata tiel — kaj mi kontrolis en Interreto, vere ekzistas Ĵel’ko (Желько) Maksimoviĉ kaj pluraj aliaj. Sufiĉis unu minuto por kontroli.

Kaczmarek certe ne estas [kaŝmarek], malgraŭ ke ĝuste tiel sonas plej amuze. Foje oni opinias, ke ali-slava lingvo estas tiu, kiu sonas amuze. Tute ne nepre. Cz estas legata kiel /ĉ/, do la povra komponisto estas Kaĉmarek (en la rusa kaj en Esperanto forestas diferenco inter polaj cz/ć, do sufiĉe precizas transdono per „ĉ“ — certe pli ol per „ŝ“).

Aliaj eraroj same malbonas kuntekste de profesia filologia laboro. Chianese estas legata kiel /kjaneze/, mi preskaŭ certas. Ĉar, malgraŭ asertoj de kelkaj esperantistoj kaj ĉiuj idistoj, kunmeto ch tute ne estas universala maniero transdoni sonon /ĉ/ — en la itala ĝi estas maniero transdoni sonon /k/ antaŭ literoj „i/e/y“, kie „c“ alikaze devas soni kiel /ĉ/ (*cianese do estus [ĉaneze] aŭ [ĉjaneze], mi ne certas).

Multaj dirus: tio ne gravas. Eble, vere, ne gravas. Sed tiukaze ne indas eĉ legi tiujn literaĉojn komence de filmo! :)


Теги: , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »

Esperanto denove danĝeras

Автор: В. Иванов. Записано: 15.02.2009 – 17:22

Iam popularis mito, ke Esperanto estas danĝera kiel lingvo de komunistoj. La ruĝa pesto transdoniĝis per la facila lingvo el oriento al okcidento kaj kelkloke oni persekutis esperantistojn tre reale pro tiu virtuala danĝero. En la komunisma oriento foje oni timis, ke Esperanto danĝeras, kiel pordo al okcidento, de kiu povas veni kontraŭrevolucio. Ktp.

Kun efika mortigo de komunismo en plejparto de la landoj, ŝajnus, ke Esperanto ĉesis esti danĝera lingvo. Tamen jen kaj jen eblas legi pri ĝiaj danĝeroj. Amiko Lluís sendis al mi ligilon al unu tia (anglalingva, kio gravas) teksto pri Esperanto kiel lingvo… mortiga.

Gary Mickle — aŭtoro de mi antaŭe nekonita, sed evidente esperanto-parolanta — en sia longa sciencaspekta teksto meditas pri tio, kiel forte danĝeras Esperanto por la malgrandaj lingvoj, kiujn ĝi povas facile finmortigi, se nur ĝi iĝus lingvo tutmonde uzata.

La teksto estas genia en sia senbrida mokado :) Ekzemple, la aŭtoro skribas: «Arguments for Esperanto containing calculations of the amount of time needed to reach a given level of proficiency in various languages pop up frequently… What is implied is that 200 hours of Esperanto study produce results equivalent to those attained in 2000 hours of English study. That is something that most Esperantists would probably agree is an exaggeration». (Mi pigras traduki: resume, la ideo pri tio, ke 200 horoj de Esperanto egalas al 2 mil horoj de la angla, estas nur troigo). Mi ja ne sentas, ke estas troigo. Estas ĝuste tiel, eĉ foje malpli da studo bezonatas. Mi ne memoras, ke mi iam ajn elspezis tempon aŭ monon por lerni Esperanton, mi ĉiam nur uzis ĝin. Vere tiel. La aliaj lingvoj, pri kiuj mi simile «amuzis min» (inter ili la korea, la bulgara, la finna kaj kelkaj aliaj) restas en tia ridinda stato, ke mi eĉ pri la plej banalaj temoj en ili ne scipovas paroli.

Eĉ se allasi la eblecon, ke estas tiel (daŭrigas sian rezonadon la aŭtoro), ne ekzistas ia pruvo, ke homoj investados la liberigitan tempon en studadon de aliaj, speciale de la endanĝerigitaj, lingvoj. Mi pensas, ke sendube homoj ricevus alian vidpunkton al la lingva situacio, interalie ili ekatentus pli pri la najbaraj lingvoj: pri la turka kaj rumana en Bulgario, pri la finna kaj ĉina en Rusio kaj tiel plu. Pli vasta uzo de Esperanto povus sproni tiun intereson (kaj pli grave doni al ĝi tempan bazon).

Ankaŭ pri la endanĝerigitaj kaj lokaj lingvoj la efiko nepre senteblus: laŭ la oseta ekzemplo mi ofte rimarkas, ke homoj ne emas okupiĝi pri sia heredaĵa (ĝi jam ne ĉiam estas denaska, nek nepre gepatra) lingvo, pensante «unue mi devas ellerni la anglan». Dum la anglan nature ne eblas «ellerni», ĉar la scistandartoj estas troaltigataj de la instruantaj institucioj (por igi onin eterne lerni kaj pagi).

Pri preskaŭ ĉiu alineo de la teksto eblas same blogi :) Ĝi aspektas saĝa, sed ne estas vera, emfazante nur argumentojn kontraŭ Esperanto, neniam permesante al Esperanto esti iom pozitiva kompare al la angla. Ekzemple, la aŭtoro ial pensas, ke anglismoj en la modernaj lingvoj estas pli bonaj, ol la eventualaj (tre probablaj ankaŭ laŭ mi) esperantismoj en tiuj lingvoj; damne kial? Mi ne staras en la vidpunkto, ke Esperanto savos la malgrandajn lingvojn de la mondo (ja ilin plej ofte endanĝerigas ne la angla, sed malgrandeco de parolantaro kaj premo de la loka granda lingvo), sed evidentas por mi, ke kun Esperanto kiel la lingvo de supernacia komunikado oni atingus pli justan kaj pli demokratian mondon. La mondon, kie, ekzemple, interparoloj ĉe Meta-Wikimedia estus same atingeblaj por ĉiuj, sed ne, kiel nun, ĉefe por usonanoj. En la pli justa mondo ankaŭ la lingvoj havus pli da eblecojn, ol okazas nun.


Теги: ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 11 »

Denove anglalingvanoj

Автор: В. Иванов. Записано: 05.06.2008 – 22:11

Denove en la baloto por elekti Estraron de Wikimedia estas nur anglalingvanoj (kelkaj nedenaskaj). Wikimedia estas la usona fondaĵo, kiu subtenas kelkajn senprofitajn projektojn, inter kiuj plej famas Vikipedio (wikipedia.org). En unu el la antaŭaj voĉdonoj, en 2006, balotiĝis Arno Lagrange, delonga aktiva vikipediisto el Francio, i. a. administranto de la Esperanta Vikipedio. En sia balot-platformo Lagrange atentigis, ke superdiskutoj en Wikimedia okazas preskaŭ senescepte en la angla, kio malebligas partoprenon de vikipediistoj, kiuj ne regas la anglan tre bone. Intertempe tiaj vikipediistoj abundas en ĉiu neangla parto de Vikipedio: la rusa, la turka kaj pluraj aliaj.

Ĉi-foje mi voĉdonis tiel (numero en krampoj estas numero en mia imagata preferolisto): Harel Cain[5], Alex Bakharev[3], Jussi-Ville Heiskanen[1], Ting Chen[4], Samuel Klein[2]. Bedaŭrinde, la lingva problemo ĉi-foje ne estas elstarigata de iu el la kandidatoj. Mi voĉdonis iom formale (en balotoj oni ja plej ofte voĉdonas laŭ iu formala principo: laŭ partieco aŭ laŭ sia gusto por vizaĝoj kaj hararanĝoj): mi elektis homojn, kiuj:

  • aŭ havas denaskan lingvon alian krom la angla,
  • aŭ speciale atentas pri alilingvaj kaj malpli grandaj projektoj de Wikimedia (kiel Samuel Klein),
  • aŭ aktivas en kelkaj diverslingvaj vikipedioj samtempe.

Oni rajtas voĉdoni ĝis la 21-a de junio, por fari tion necesas ankaŭ:

  • havi almenaŭ 600 redaktojn faritajn antaŭ la 1-a de marto 2008 en iu Wikimedia-projekto (ne eblas kombini redaktojn el diversaj projektoj), kaj
  • esti farinta minimume 50 redaktojn inter 1-a de januaro kaj 29-a de majo 2008 en tiu projekto.

Теги: ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »

Hodiaŭaj fotoj kaj kiel nomi ilin finne

Автор: В. Иванов. Записано: 30.12.2007 – 21:41

Hodiaŭ ni vizitis atelieron kaj faris tridekon da belaj fotoj. Kostis relative multe (kaj aparte malŝatindas la komplikigita senbaze kalkulmaniero; mi ŝatas pli klarajn skemojn), sed kion fari, se ĉiuj konataj profesiaj fotistoj (ja kelkas tiuj) havis iujn malfacilaĵojn ekde novembro. Finfine ni ne eltenis kaj decidis fordoni monon „al aliuloj“.

Plejparto de la fotoj estas tre ŝatindaj; mi elmetas tri en Ipernitio:

Entute ni ŝanĝis tri robojn (ni kunprenis niajn proprajn, sed kostumoj disponeblas tie). Estas multaj ludiloj en la ateliero, kaj la juna fotistino estis pli-malpli adekvata. Nia problemo estas, ke Maŝa foje tre plore reagas al apero de nekonataj mezaĝaj viroj (junuloj ja interesas ŝin, kaj la maljunuloj estas akceptataj neŭtrale aŭ eĉ povas esti interesaj); do, tre bonas, ke la fotisto estis de la ĝusta aĝo kaj sekso.

Aldone iom pri fotoj en diversaj lingvoj

Nepras iom de la finna. En la finna iam ekzistis tutmonde klara vorto foto, sed tiu en mia Polyglossum-vortaro estas markita kiel arkaiĝinta. La nuna vorto por foto estas kuva (do, simple bildo). Tian elekton faris multaj lingvoj, la angla cetere. En la oseta por foto oni uzas la malnovan fonetike alproprigitan prunton el la kartvela, kiu antaŭe signifis nur ludkarton — [k'am].

Do, foto estas kuva, fotoj — kuvat, kaj por tri fotoj necesas uzi specialan kazon, partitivon, kies formon por kuva mi sukcese konjektis de la unua provo: kuvaa. Oni diras, ke la nominativa kaj la partitiva formoj diferencas ĉi-kaze je kronemo (plilongigo de unu sono). Do, en tiu ĉi notico estas kolme kuvaa „tri fotoj“. Amuze, en Tampereo ekzistas fotoateliero kun tia nomo: Kolme Kuvaa. :)

Plejparto de konataj de mi lingvoj (almenaŭ inter tiuj, kiuj ja havas iujn morfologiajn kazojn) ne uzas pluralon ĉe nombroj, kontraste al Esperanto. En la rusa три фотографии ja estas 3 kaj genetiva formo de singularo; en la oseta æртæ къамы same estas uzata genetivo de singularo; lingvoj tjurkaj uzas nominativan singularon ĉe nombroj, kiel en la kumika ekzemplo: уьч сурат.


Теги: , , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 2 »

Pliaj vortoj en la finna

Автор: В. Иванов. Записано: 16.12.2007 – 19:00

Nur kelkaj vortoj hodiaŭ por memori. Pri la pronomoj (vd. la antaŭan enskribon) mi ŝajne jam sukcesis (sed plu restas la kazaj formoj ja).

  • Asunto (bela vorto, cetere) loĝejo.
  • Katu (nu mi sciis ankaŭ antaŭe) strato.
  • Tie (eblas ligi al la samskriba E-a vorto) vojo.
  • Huone (mi lernu ĝin nun, ĉar antaŭe estis huomenta, similsona komence) ĉambro.
  • Nolla (ĉar mi jam scipovas kalkuli de 1 ĝis 3) nulo.
  • Sata (ĉar ja similegas al la oseta sædæ samsignifa; mi eĉ memoras, ke mi legis pri sciencaj supozoj pri etimologia ligiteco de tiuj vortoj) cent.

Mi jam vidis priskribon de la verba sistemo. Trarigardis „diagonale“, kiel oni diras. Pli kaj pli firmiĝas ĉe mi opinio, ke la iama mia impreso pri la finna kiel regula lingvo estis tro supraĵa. Nu ja estas pluraj bonaĵoj, kiel regula skribsistemo kaj foresto de gramatika genro (eĉ la pronomo por li kaj ŝi estas unu — hän — kiel en tjurkaj lingvoj kaj en la oseta).

Mi pensas, ke se kaj kiam mi havos liberan tempon kaj monon, mi eble lernu la finnan pli organizite. :)


Теги: ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 6 »

Tre agrabla danko

Автор: В. Иванов. Записано: 24.05.2007 – 15:23

«Работая в русской среде и не общаясь на чувашском я почти забыл его. Но Википедия вернула мне язык. Сейчас можно сказать, что я свободно могу писать статьи, переводить на него. И это человек, который не хотел принимать участие в чувашском разделе из-за плохого знания языка. :) Главное верить в свои силы. А остальное приложится. И спасибо Amikeco, что помог мне поверить в свои силы». Николай Плотников (Обсуждение) 19:13, 30 октября 2006 (UTC)

EO: „Laborante en la rusa medio kaj ne parolante en la ĉuvaŝa [lingvo], mi preskaŭ forgesis ĝin. Sed Vikipedio redonis al mi la lingvon. Nun eblas diri, ke mi libere povas verki artikolojn, traduki al ĝi. Kaj temas pri persono, kiu ne volis partopreni la ĉuvaŝan parton [de Vikipedio] pro malbona scio de la lingvo. :) Plej gravas kredi je siaj fortoj. La cetero aperos. Kaj dankon al Amikeco, kiu helpis min kredi je miaj fortoj“.


Теги: , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »

Devaŝtiĉo

Автор: В. Иванов. Записано: 06.05.2007 – 19:35

Mi neniam komprenis homojn, kiuj malŝatas riĉan diarkritikon. Mi adoras ĝin. Jen bela nomo, ekzemple:

Деваштич

(estas nomo de sogda reganto Devaŝtiĉ en kutime uzata transskribo).


Теги: ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 8 »

Лившиц

Автор: В. Иванов. Записано: 27.02.2007 – 18:53

Hodiaŭ mi konatiĝis kun Vladimir Livŝic, fakulo pri la sogda lingvo. Vladimir Aronoviĉ multe impresis min. Li konfesis, ke li havas okdek kvar jarojn (!) kaj konis persone na Vaso Abajev!

Mi helpos al Vladimir Aronoviĉ pri eldonado de lia libro pri sogdaj tekstoj, trovitaj en Taĝikio sur la monto Mug.


Теги: , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »


стр. 1 из 1 1