Esperanto denove danĝeras

Iam popularis mito, ke Esperanto estas danĝera kiel lingvo de komunistoj. La ruĝa pesto transdoniĝis per la facila lingvo el oriento al okcidento kaj kelkloke oni persekutis esperantistojn tre reale pro tiu virtuala danĝero. En la komunisma oriento foje oni timis, ke Esperanto danĝeras, kiel pordo al okcidento, de kiu povas veni kontraŭrevolucio. Ktp.

Kun efika mortigo de komunismo en plejparto de la landoj, ŝajnus, ke Esperanto ĉesis esti danĝera lingvo. Tamen jen kaj jen eblas legi pri ĝiaj danĝeroj. Amiko Lluís sendis al mi ligilon al unu tia (anglalingva, kio gravas) teksto pri Esperanto kiel lingvo… mortiga.

Gary Mickle — aŭtoro de mi antaŭe nekonita, sed evidente esperanto-parolanta — en sia longa sciencaspekta teksto meditas pri tio, kiel forte danĝeras Esperanto por la malgrandaj lingvoj, kiujn ĝi povas facile finmortigi, se nur ĝi iĝus lingvo tutmonde uzata.

La teksto estas genia en sia senbrida mokado :) Ekzemple, la aŭtoro skribas: «Arguments for Esperanto containing calculations of the amount of time needed to reach a given level of proficiency in various languages pop up frequently… What is implied is that 200 hours of Esperanto study produce results equivalent to those attained in 2000 hours of English study. That is something that most Esperantists would probably agree is an exaggeration». (Mi pigras traduki: resume, la ideo pri tio, ke 200 horoj de Esperanto egalas al 2 mil horoj de la angla, estas nur troigo). Mi ja ne sentas, ke estas troigo. Estas ĝuste tiel, eĉ foje malpli da studo bezonatas. Mi ne memoras, ke mi iam ajn elspezis tempon aŭ monon por lerni Esperanton, mi ĉiam nur uzis ĝin. Vere tiel. La aliaj lingvoj, pri kiuj mi simile «amuzis min» (inter ili la korea, la bulgara, la finna kaj kelkaj aliaj) restas en tia ridinda stato, ke mi eĉ pri la plej banalaj temoj en ili ne scipovas paroli.

Eĉ se allasi la eblecon, ke estas tiel (daŭrigas sian rezonadon la aŭtoro), ne ekzistas ia pruvo, ke homoj investados la liberigitan tempon en studadon de aliaj, speciale de la endanĝerigitaj, lingvoj. Mi pensas, ke sendube homoj ricevus alian vidpunkton al la lingva situacio, interalie ili ekatentus pli pri la najbaraj lingvoj: pri la turka kaj rumana en Bulgario, pri la finna kaj ĉina en Rusio kaj tiel plu. Pli vasta uzo de Esperanto povus sproni tiun intereson (kaj pli grave doni al ĝi tempan bazon).

Ankaŭ pri la endanĝerigitaj kaj lokaj lingvoj la efiko nepre senteblus: laŭ la oseta ekzemplo mi ofte rimarkas, ke homoj ne emas okupiĝi pri sia heredaĵa (ĝi jam ne ĉiam estas denaska, nek nepre gepatra) lingvo, pensante «unue mi devas ellerni la anglan». Dum la anglan nature ne eblas «ellerni», ĉar la scistandartoj estas troaltigataj de la instruantaj institucioj (por igi onin eterne lerni kaj pagi).

Pri preskaŭ ĉiu alineo de la teksto eblas same blogi :) Ĝi aspektas saĝa, sed ne estas vera, emfazante nur argumentojn kontraŭ Esperanto, neniam permesante al Esperanto esti iom pozitiva kompare al la angla. Ekzemple, la aŭtoro ial pensas, ke anglismoj en la modernaj lingvoj estas pli bonaj, ol la eventualaj (tre probablaj ankaŭ laŭ mi) esperantismoj en tiuj lingvoj; damne kial? Mi ne staras en la vidpunkto, ke Esperanto savos la malgrandajn lingvojn de la mondo (ja ilin plej ofte endanĝerigas ne la angla, sed malgrandeco de parolantaro kaj premo de la loka granda lingvo), sed evidentas por mi, ke kun Esperanto kiel la lingvo de supernacia komunikado oni atingus pli justan kaj pli demokratian mondon. La mondon, kie, ekzemple, interparoloj ĉe Meta-Wikimedia estus same atingeblaj por ĉiuj, sed ne, kiel nun, ĉefe por usonanoj. En la pli justa mondo ankaŭ la lingvoj havus pli da eblecoj, ol okazas nun.

11 комментариев Esperanto denove danĝeras

  • Keith

    Hm, mi ne certas, ke tio estas troigo. La angla estas mia denaska lingvo, sed ĝi ŝajnas pli multe malfacila ol Esperanto: literumado, vortoj kun diversaj signifoj, neregula gramatiko, centoj da neregulaj verboj k.t.p.

    Mi estas studanta la hispanan kaj ĝi nepre estas pli malfacila ol Esperanto. En Esperanto simpla koncepto sterniĝas trans multaj lecionoj en la hispana. Mi dubas, ke la angla estas signife malpli facila ol la hispana.

  • Dankon pro via subteno, Keith. Ja ĉiu nacia lingvo inter dekoj da tiuj, kiujn mi diversgrade tuŝis, ĉiam impresis kelkoble pli malfacila, ol Esperanto. Ja nature: Esperanto estas kreita lingvo, kun speciala celo esti facila.

  • ::jubilo::haku::

    mi certe diru ke ne estras troigo.. mi lernis la anglan dum 12 jaroj, lerneje.. po 2 horoj tage…

    certe ne estas troigo

  • Slavik, ŝajnas al mi ke vi ion miskomprenis el la argumentado de Gary.
    Li estas bonega esperantisto, aktiva membro de SAT, kaj tute ne estas kontraŭ Esperanto, sed male!

    La tekston vi povas legi en Esperanto, en http://home.arcor.de/gmickle/skk/92kuldiv.html. Eble estas bona pruvo kiom malfacilas la angla, ke vi trovos aliajn konkludojn kiam vi legos ĝin en Esperanto :-)

    Lia tezo estas alia: ke kontraŭ la asertoj de multaj esperantistoj, ke la angla mortigas lingvojn, dum Esperanto savos ilin, tio ne estas evidenta. Li argumentas ke Esperanto ne estas lingvo por savi lingvan diversecon, kiel modernaj propagandistoj asertas, sed por internacia (sennacia) komunikado, kiu estis ĝia unua ĉefa celo.

    Kaj mi konsentas kun li!

  • > Esperanto … lingvo de komunistoj

    ankoraŭ neniam aŭdis tion :)

  • (Mi reafiŝas komenton kiu ŝajne ne estis publikigita)
    Ŝajnas al mi ke estas miskompreno: aŭ mi miskomprenas vian tekston, aŭ vi miskomprenis tiun de Gary Mickle. Fakte Gary ja estas aktiva esperantisto, ano de SAT, kaj unu el la ĉefaj aktivuloj de ties sennaciista frakcio.
    La teksto havas esperantan version, kiun mi kopios en aparta mesaĝo (kaze ke tiu estas la kaŭzo de la neapero de mia mesaĝo).

    En ĝi Gary ne kulpigas Esperanton pri malaperado de lingvoj, sed atentigas ke la kutima propagando ke Esperanto povas taŭgi por savi lingvan diversecon ne nepre estas vera nek bona.

    Nu, mi tute ne konsentas kun via interpreto de la eseo, kiu tuŝas multajn aspektojn pensigajn kaj ne tiel evidentajn kiel multaj nunaj esperantistoj emas supozi.

  • Ho, misteroj de la Informadiko: mi nun vidas miajn du mesaĝojn!
    Aŭ ĉu mia cerbo estas tiom laca ke ĝi ĉesis funkcii?

  • > mi nun vidas miajn du mesaĝojn

    En via unua estas ligilo, kio ofte estas signo de spamo, tial la sistemo aŭtomate retenas la mesaĝon ĝis aprobo. Viaj du postaj komentoj estis sen ligilo kaj publikiĝis tuj.

    Dankon pro la klarigo. Mi fakte komprenetis, ke li estas esperantisto de SAT kaj ŝatus, ke la lingvoj baroj malaperu ne per enkonduko de pontolingvo, sed per malapero de la ceteraj „partoprenantoj de la lingva situacio“. La ideo per si mem havas rajton je l’ ekzist’, kvankam ĉagrenigus lingvemulojn tutmonde :) Krome, tiu ideo estas tro profunde kaŝata en la teksto; en la angla teksto temas ĉefe pri tio, ke Esperanto egale aŭ pli danĝeras al la lingva diverseco ol la angla. Almenaŭ mi havis tian senton.

    > wiederda: lingvo de komunistoj? ankoraŭ neniam aŭdis tion :)

    Ne povas esti! :)
    Ekzistas multaj popularaj mitoj pri tio, ke Esperanton eble parolis Trockij ktp. En la unuaj jaroj de Sovetunio la lingvo estis treege populara kaj instruata eble en ĉiu urbo de la lando. Ankaŭ internacie „laborista movado“ estis tre forta. Verŝajne, parte pro tio esperantistoj estis persekutataj en faŝisma Germanio.

  • Aĥ jen ĝi estas kiel!

    Nur foje (kaj en Peterburgo! :) mi aŭdis la vortparon «esperantistoj-komunistoj», sed tio rilatis al unu grupeto kun vere marksisma ideoj, ne al ĉiaj esperantistoj.

  • Gary

    Mi esperas, ke interesitoj legos la Esperantan originalon de la teksto alireblan per la ligilo, kiun Tonyo provizis: http://home.arcor.de/gmickle/skk/92kuldiv.html, ĉar mi kredas, ke tio ebligos facile kompreni, kio estas ĝia vera celo.

    El la afiŝo de Slavik evidentiĝas, ke li miskomprenis kelkajn aferojn:

    a) Ne estis mia celo montri, ke Esperanto, se ĝi enkondukiĝus tutmonde, endanĝerigus malgrandajn lingvojn en multe pli alta grado ol alia lingvo – ekzemple la angla – farus aŭ jam faras tion. Mi dubas, ke la procezo de lingvoanstataŭigo, kiu okazas multloke en la mondo, estas pli ol iomete influata de la fakto, ke oni uzas tiun aŭ alian lingvon internacinivele. Mi skribas pri tio en mia artikolo: «Se la popolamasoj uzus Esperanton, kaj ne eta elito kiel en la mezepoko la latinan, en socio disponanta amaskomunikilojn, tujan elektronikan komunikadon ktp., ĝi ne povus alie fari ol supersori la anglan en la amplekso de sia uzateco. Trie, se Esperanto vere alprenus la funkciojn, kiujn la angla nuntempe plenumas en Eŭropo, ĝi baldaŭ iĝus la dominanta lingvo de la Eŭropa Unio kaj de la transnaciaj entreprenoj funkciantaj en Eŭropo. Alivorte, ĝi baldaŭ havus ‘kulturan kaj polikan pezon’ pli grandan ol tiu de la angla nuntempe. Plia evidenta malforto de lia [Chiti-Batelli] argumentado estas la unuflanka kulpigo de la angla pro la ‘vorado’ de malgrandaj lingvoj. En la realo estas multe da naciaj kaj regionaj, eĉ mondnivele ne gravaj lingvoj, kiuj ekokupas la spacon de pli malgrandaj lingvoj kaj ofte anstataŭas ilin tute.»

    b) Pri la relativa facileco de Esperanto: mi ne havas la sperton, ke ĝi dekoble pli rapide lerniĝas ol aliaj lingvoj. Kelkoble, tamen jes.

    c) Mi tute ne emfazas «nur argumentojn kontraŭ Esperanto». Mi kritikas nur certan specon de Esperanto-misinformado, kiu laŭ mi ne utilas al Esperanto.

    ĉ) Certe mi ne opinias anglismojn en aliaj lingvoj pli (aŭ malpli) bonaj ol esperantismoj, kiuj povus penetri tiujn lingvojn post ĝeneraliĝo de Esperanto.

  • Dankon pro via komento, Gary. Ĝi klarigas vian vidpunkton (sed lasas la anglan tekston iom misgvida, se ĝin legas hipoteze novica persono).

Оставить ответ

Вы можете использовать эти HTML тэги

<a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <s> <strike> <strong>

  

  

  

Amikeco.ru попытается взять ссылку на вашу последнюю запись по указанному выше адресу

Реклама

Предложения