Du kaj duonon jaraĝa Maŝa, kiel ĉiuj malgrandaj infanoj, emas al reguleco en lingvo. Ŝi formas tute regulajn pluralajn kaj verbajn formojn, kiuj tamen en moderna rusa lingvo ofte devas esti aliaj. Ekzemple, ŝi ĉiam diras uĥi por „oreloj“ anstataŭ la normala moderna formo uŝi, kiu ja estas neregula pluralo de uĥo „orelo“.
Ĉar ŝi iusence pravas, mi ne ofte ĝustigas ŝin, sed tamen ja foje faras, kiam patra konscienco vekiĝas en mi. Onidire infanoj ja devas ricevadi tian „negativan materialon“, kiam plenkreskaj lingvoposedantoj atentigas pri eraroj kaj konsilas la ĝustan formon.
Do, hodiaŭ, kiam ni diskutis kun ŝi, kie zebro havas striojn, ŝi menciis formon „na úĥaĥ“ (sur oreloj), kiu devus esti normale „na uŝáĥ“ — kun ŝanĝo de /ĥ/ al /ŝ/ kaj movo de la akcento al la finaĵo. Mi ekinstruis ŝin pri la afero, alirinte de malproksime. Mi rakontis, en Esperanto, ke en la mondo preskaŭ forestas pli-malpli regulaj lingvoj, kiel Esperanto, kaj en la rusa ni ofte devas uzi formojn, kiuj de la unua rigardo ŝajnas nelogikaj, sed estas la preferataj de la parolantaro. Mi menciis, ke tradicioj estas bona afero kaj ke strebi al norma lingvaĵo estas estiminda ŝatokupo :) Fine mi aliris la ekzemplon pri uĥo/uŝi kaj atentigis, ke en pluralo necesas diri /ŝ/ anstataŭ /ĥ/. Mi laŭte sonigis kelkajn ekzemplojn.
La tutan tempon Maŝa atente aŭskultis. Post la ekzemploj, ŝi ripetis du-tri. Kaj post mediteto komentis:
— Uŝŝi. No poka oni korotkije, oni budut uĥi. (Uŝi, sed dum ili estas mallongaj, ili estos uĥi).