Kortuŝaĵoj | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

Dum ili estas mallongaj, ili restas regulaj

Автор: В. Иванов. Записано: 21.06.2008 – 13:41

Du kaj duonon jaraĝa Maŝa, kiel ĉiuj malgrandaj infanoj, emas al reguleco en lingvo. Ŝi formas tute regulajn pluralajn kaj verbajn formojn, kiuj tamen en moderna rusa lingvo ofte devas esti aliaj. Ekzemple, ŝi ĉiam diras uĥi  por „oreloj“ anstataŭ la normala moderna formo uŝi, kiu ja estas neregula pluralo de uĥo „orelo“.

Ĉar ŝi iusence pravas, mi ne ofte ĝustigas ŝin, sed tamen ja foje faras, kiam patra konscienco vekiĝas en mi. Onidire infanoj ja devas ricevadi tian „negativan materialon“, kiam plenkreskaj lingvoposedantoj atentigas pri eraroj kaj konsilas la ĝustan formon.

Do, hodiaŭ, kiam ni diskutis kun ŝi, kie zebro havas striojn, ŝi menciis formon „na úĥaĥ“ (sur oreloj), kiu devus esti normale „na uŝáĥ“ — kun ŝanĝo de /ĥ/ al /ŝ/ kaj movo de la akcento al la finaĵo. Mi ekinstruis ŝin pri la afero, alirinte de malproksime. Mi rakontis, en Esperanto, ke en la mondo preskaŭ forestas pli-malpli regulaj lingvoj, kiel Esperanto, kaj en la rusa ni ofte devas uzi formojn, kiuj de la unua rigardo ŝajnas nelogikaj, sed estas la preferataj de la parolantaro. Mi menciis, ke tradicioj estas bona afero kaj ke strebi al norma lingvaĵo estas estiminda ŝatokupo :) Fine mi aliris la ekzemplon pri uĥo/uŝi kaj atentigis, ke en pluralo necesas diri /ŝ/ anstataŭ /ĥ/. Mi laŭte sonigis kelkajn ekzemplojn.

La tutan tempon Maŝa atente aŭskultis. Post la ekzemploj, ŝi ripetis du-tri. Kaj post mediteto komentis:

Uŝŝi. No poka oni korotkije, oni budut uĥi. (Uŝi, sed dum ili estas mallongaj, ili estos uĥi).


Теги: , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »

La Tago de Venko

Автор: В. Иванов. Записано: 09.05.2008 – 09:54

La 9-an de majo Rusio festas la Tagon de Venko, kiu estas oficiala ripoztago en la tuta teritorio. La Tago de Venko estas unu el la plej ŝatataj festoj en la popolo, ĉar ĝi estas ja tre ĝustatempa (la unuaj varmaj tagoj!) kaj ne tro politika (sendepende de politikaj starpunktoj homoj taksas grava la venkon super faŝismo en la Dua mondmilito).

Sankt-Peterburgo (en la tempo de milito Leningrado) aparte multe suferis en tiu milito. Blokita de nordo kaj sudo de hitleraj aliancanoj, ĝi travivis trijaran sieĝon, dum kiu proksimume 1 miliono da urbanoj mortis pro malsato kaj frosto. Amaran rememoron pri tiu tempo oni tre flegas en Peterburgo. Mi loĝas proksime de granda tombejo, unu el tiuj, kie oni enterigadis viktimojn de la sieĝo: la 9-an de majo certe multaj homoj venos meti florojn ĉe la eterna flamo en la tombejo.

Historio de la Sieĝo ne estas historio de nur german-soveta milito. Persone por mi estis tre kortuŝa koincido de du faktoj, ĉerpitaj de mi hazarde el diversaj fontoj: inter la sieĝintaj trupoj en la sudo estis ankaŭ hispanaj (frankistaj) soldatoj, pri kiuj konserviĝis bonkoraj rememoroj de lokanoj — la frankistoj ludis kun infanoj kaj kelkfoje savis lokanojn de perforto fare de germanaj faŝistoj (frankistoj militis kontraŭ komunismo, ne kontraŭ rusa etno, — klarigis la aŭtoro). Samtempe en la sieĝita Peterburgo estis domo, en kiu loĝis pli frue enlandigitaj hispanaj orfoj — orfoj de la Enlanda Milito. Veninte de unu terura milito, ili post iom da relative trankvila vivo trovis sin en milito eĉ pli severa, suferis dum la sieĝo, kiun kunfaris iliaj sampatrianoj, kiuj cetere tre ŝatis infanojn kaj helpis fremdajn lokanojn…

Ĉi-jare la festaj bildoj emfazas pozitivajn emociojn ĉe la fino de la milito, en la centro iom nekutime estas ĝoja virino, dum la venkinta soldato apenaŭ rimarkeblas flanke, kisanta ŝin je la vango:

La Tago de Venko en Rusio

Pacon al ĉiuj legantoj.


Теги: , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 4 »

Televido daŭre surprizas: Westö

Автор: В. Иванов. Записано: 06.02.2008 – 04:40

Ĉi-lunde mi jam estis avertita, ke en televidkanalo „Kultura“ estas serio „Nordia Ĉapitro“ pri modernaj nordiaj verkistoj, kaj speciale prenis gladilon kaj enŝaltis televidilon. Mi kutime prenas gladilon por spekti televidilon, ĉar estas bona praktiko gladi infanajn (kaj ne nur) vestojn dum spektado de televidprogramo. Do, mi enŝaltis la teknikaĵojn kaj vidis, ke denove temas pri finna verkisto, ĉi-foje Kjell (Ĉel) Westö.

Laŭ la nomo mi pensus, ke temas pri svedo. Eble li tamen estas sveddevena, sed parolis kun la ĵurnalisto en la finna (kaj liaj frazoj, same kiel en la seriero pri Mäkelä aperadis sur la ekrano en la finna). Laŭ la tuta elsendo mi pensus, ke estas finnlingva verkisto, sed Vikipedio klare diras, ke li verkas svede.

Westö naskiĝis en 1961. Li rakontis, ke eble li iĝis verkisto pro la frua morto de liaj avoj. Ambaŭ mortis dum milito (li ne precizigis, sed certe temas pri iu el la du militoj kun Sovetunio: la Vintrala Daŭriga). La ligo estas jena: kie aliaj homoj havas historiojn (rakontatajn de la avoj), li havis silenton. Estas interesa klariga hipotezo: ja mi mem ĉiam multe domaĝis, ke mia patra avo mortis antaŭ mia naskiĝo, kaj ĝojis, ke dum miaj universitataj jaroj mi loĝis kun mia patrina avo kaj multe interparolis kun li. Kiajn mirindajn rakontojn mi aŭdis de li kaj lia amiko Gorŝkov!

Kjell Westö eble estas ankoraŭ tro juna; pro tio aŭ pro iu alia kialo li ne estas same estimiga rakontanto, kiel Mäkelä. Aŭ eble min simple tro impresis la rusa lingvo de Mäkelä. Tamen Kjell diris kelkajn simpatiajn ideojn: ekzemple, pri graveco de familio kaj infanoj. „Se mi ne ekhavus infanojn relative frue, mi pensas, mi sidus nun daŭre en unu el noktaj kluboj ĉiutage“, — li diris.

Same kiel na Mäkelä, oni petis Kjell-on diri vortojn, kiuj asociiĝas en lia menso kun Finnlando kaj Rusio. Pri Rusio Mäkelä nomis „blanka, senordo, malafableco (aŭ krudeco, eblas traduki), urbo, varmo, malfermiteco… (post iom da penso, svinginte kapon) muziko“. Pri Finnlando: „silento, vasto, mallumo, blua, verda, alkoholo, ironio“. Per la kunmeto „alkoholo, ironio“ li eble volis aludi, ke li ne estas tre serioza en tiu momento.

Kjell Westö estas antaŭnelonge tradukita en la rusan. Lia romano „Kristian Lang — homo sen odoro“, eldonita en 2005, estas vendata kontraŭ suspektinda prezo de 93 rubloj.

Sekvalunde en la sama serio oni montros monologon de Anna Leena Härkenen (verŝajne mi misskribas la nomon). Mi esperas spekti.


Теги: , , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »

La 18-a de januaro en historio

Автор: В. Иванов. Записано: 18.01.2008 – 17:08

La 18-an de januaro 1943 estis deprenita sieĝo de Leningrado. En realeco tio aspektis kiel sekurigo de kelkajn kilometrojn larĝa koridoro ĉe la suda bordo de Ladoga lago, en kiu urĝe estis konstruitaj fervojo kaj aŭtovojo. Nur en januaro de la jaro 1944 la ringo de blokantaj trupoj ĉirkaŭ la urbo estis plene forigita…

En Peterburgo-Leningrado restas multaj memorlokoj ligitaj kun la sieĝo („blokada“ ruse). En ĉiutageco la terura historio de la sieĝo neniel estas sentata, sed jen subite vi preterpasas peterburgan domon, sur kiu pendas memortabulo, informanta ke ĝuste en ĝi loĝis Tanja Saviĉeva. Kaj venas tre vivaj la teruraj bildoj, iam viditaj nur en historiaj fotoj.

Estu ĉiam paco.

Konservita atentigo en la ĉefa avenuo de la urbo: «Civitanoj! Dum artileria pafado tiu ĉi flanko de la strato estas la plej danĝera».

Atentigo en Nevskij avenuo


Теги: , ,
Размещено в: En Esperanto | Один комментарий »

Longe atendita renovigo de komputilo

Автор: В. Иванов. Записано: 12.01.2008 – 19:26

Komputilo, kiun mi aĉetis printempe de la jaro 2003(?) kontraŭ la mono perlaborita en projekto Lingvo.info, jam „morale malnoviĝis“. 256 MB da ĉefmemoro kaj 1700 MHz en la procesilo ja estas nemoderne. Kaj ja Win XP iom malrapide funkciis, aparte kiam mi malfermadis dekon da fenestroj, kiel mi kutimas fari.

La unua ideo estis aĉeti novan komputilon, pli-malpli kontraŭ dudek mil rubloj. Sed la sumo grandas, la nuna komputilo fidindas, la nova povas esti neglate funkcianta — temas pri iuspeca lotumado. Do, mi pripensis, kiel la nunan komputilon renovigi…

Rezulte mi aĉetis hodiaŭ 1 GB da ĉefmemoro (Kingston, 2×562) kaj DVD-RW (antaŭe mia komputilo ne povis eĉ legi DVD-ojn). Horon antaŭe mi ĉion sukcese instalis, ĉe la 55-a minuto de uzado „la flugo normalas“. La kosto de la tuto estas malpli ol 3 mil rubloj, kio espereble demetos almenaŭ por jaro bezonon fari novajn renovigojn.

Dank’ al la novaj aĉetoj mi finfine povis rigardi la DVD-on kun fotoj de la rusia IJK (IJK-60, apud Kovrov en Rusio, 2004). Tiun diskon donacis al mi Sjoerd Bosga, kiam li kun kelkaj rusiaj junaj E-aktivuloj renkontis la novan jaron 2005 kun mi kaj Natalja en Peterburgo. Estas multaj interesaj trovaĵoj en la disko. Jen, ekz., foto el la unua kongresa tago fare de Maria Terjoĥina (nun loĝanta en… Ĉinio). La serioza knabo maldekstre estas mi.

Foto de IJK-60. Fotis M. Terjoĥina


Теги: , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »

Kateto provoka

Автор: В. Иванов. Записано: 08.12.2007 – 01:41

Foje ni kun Maŝa (aŭ fakte mi por Maŝa) inventas vere monstrajn Esperanto-vortojn. Ekzemple, hodiaŭ, kiam ni revenis de promenado, mi volis delogi ŝin de malgajaj pensoj (ŝi kutime ne ŝatas reveni hejmen de promenado, kaj ĝenerale ne tre ŝatas ŝanĝojn) kaj por ke ŝi ne ĉagreniĝu, mi gaje babilis pri kio ajn. Ĉefe pri nia bela blanka kato, kiu atendas nin hejme kaj al kiu ni revenas.

Kiam ni jam malfermis la pordon, la kato, kontraste al sia kutima konduto, ne renkontis nin malantaŭ la sojlo. Nur kiam mi multe vokis lin (deŝirante vintrajn ŝuojn de la piedoj de mia dujarulino), li pigre aperetis el-post la ĉambra pordo en la koridoron.

Daŭre babilante pri la kateto, mi nomis lin «katet’-apenaŭkompreneblulet’» kaj nur poste teruriĝis. :)

Nia antaŭa (ofte uzata ĝis nun) monstrovorto estis «leporeto-saltemuleto», kiun mi tamen unue inventis (tradukis el la rusa «зайчик-попрыгайчик») kaj nur post iom da trejnado spertiĝis rapide kaj senĝene prononci. Evidentas la progreso al pli kaj pli facila prononcado de pli kaj pli monstraj kunmetitaĵoj…

Kaj jen la apenaŭkompreneblulet’:

Maŝa kaj kateto


Теги: , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »


стр. 1 из 1 1