La 18-a de januaro en historio
Автор: В. Иванов. Записано 18.01.2008 в 17:08La 18-an de januaro 1943 estis deprenita sieĝo de Leningrado. En realeco tio aspektis kiel sekurigo de kelkajn kilometrojn larĝa koridoro ĉe la suda bordo de Ladoga lago, en kiu urĝe estis konstruitaj fervojo kaj aŭtovojo. Nur en januaro de la jaro 1944 la ringo de blokantaj trupoj ĉirkaŭ la urbo estis plene forigita…
En Peterburgo-Leningrado restas multaj memorlokoj ligitaj kun la sieĝo („blokada“ ruse). En ĉiutageco la terura historio de la sieĝo neniel estas sentata, sed jen subite vi preterpasas peterburgan domon, sur kiu pendas memortabulo, informanta ke ĝuste en ĝi loĝis Tanja Saviĉeva. Kaj venas tre vivaj la teruraj bildoj, iam viditaj nur en historiaj fotoj.
Estu ĉiam paco.
Konservita atentigo en la ĉefa avenuo de la urbo: «Civitanoj! Dum artileria pafado tiu ĉi flanko de la strato estas la plej danĝera».

Похожие записи/Similaj noticoj:
La 9-an de majo Rusio festas la Tagon de Venko, kiu estas oficiala ripoztago en la tuta teritorio. La Tago de...
1. Dum la paŭzo inter miaj matenaj kaj posttagmezaj lecionoj mi anstataŭ preni por riparado mp3-ludilon, revenis hejmen. Estis bela sperto...
Mi estas nun en Finnlando, iom for de la kutimaj informfluoj kaj Interreto. Relative hazarde mi eksciis pri akrigxo de situacio...
Kiel ĉiama marĝenulo (pri multaj aferoj, vere) mi ofte meditas pri sorto kaj sentoj de aliaj marĝenuloj. Ĉi-foje mi enpensiĝis pri...
Теги: kortuŝaĵoj, peterburgo, rusio
Размещено в: En Esperanto | Один комментарий »



[...] aparte multe suferis en tiu milito. Blokita de nordo kaj sudo de hitleraj aliancanoj, ĝi travivis trijaran sieĝon, dum kiu proksimume 1 miliono da urbanoj mortis pro malsato kaj frosto. Amaran rememoron pri tiu [...]