5 bonaĵoj de la tago | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

5 bonaĵoj de la tago

Автор: В. Иванов. Записано 26.10.2006 в 02:42

1. Dum la paŭzo inter miaj matenaj kaj posttagmezaj lecionoj mi anstataŭ preni por riparado mp3-ludilon, revenis hejmen. Estis bela sperto de komuniko kun la filino. Ŝi estis tre romantike pensema hodiaŭ, ne kiel kutime — ien arde strebanta. :)

2. Vikipediisto A...mer relative afable reagis al mia interveno rilate lian projekton de la latinida avara alfabeto. Antaŭe li estis multe pli akra, kaj reon de tio mi ne volis. Samtempe li afable fuŝis, montrinte sian ipo-adreson, kiun mi por ajna okazo konservu. Estas stranga persono: scipovanta aspekti kaj tre sobra kaj tre emoci-gvidata.

3. Mi ĝenerale ŝatis la hodiaŭan kurson pri ĵurnalismo. Ni, ĉiuj en la grupo, sonigis siajn studajn amaskomunikilajn projektojn kaj estis kritikataj fare de la aliuloj kaj de la gvidanto. Tiel mi ekhavis pli klaran imagon pri miaj tri projektoj, sed plu ne povas elekti unun el tiuj tri tre logaj ideoj.

4. Mi bone promenis laŭvoje de la vespera kurso. Iom ĝenis la forta vento, sed mi ĝuis, ke ĝi ankoraŭ ne estas tia malvarmega, kia ĝi povas esti en ĉi-urbo.

5. Estis bonega vespermanĝo kun ĉiam pli ĉarma edzino, kiu cetere hodiaŭ verkis Esperantan lulkanton por Maŝa kaj fanfaronis pri ĝi al mi. La teksto estas tre bona, mi estas feliĉa.

google.com del.icio.us memori.ru news2.ru Добавить на СМИ2 Publikigu ĉe klaku.net свежо! Написать об этом в JUICK В Твиттер!

Похожие записи/Similaj noticoj:

• Kvin bonaĵoj de la tago

1. Mi relative satdormis kaj havis feliĉon vekiĝi je la dua post tagmezo. Dormo gravegas. 2. Min vekis ĝojaj krioj de...

• La Tago de Venko

La 9-an de majo Rusio festas la Tagon de Venko, kiu estas oficiala ripoztago en la tuta teritorio. La Tago de...

• Internacia amikeco

Heh, mi ĵus ege malriĉigis la institucion, en kiu mi instruas ĉiumarde. En mia unua hodiaŭa leciono estus nur unu studento,...

• Lernado eble tro malrapida

Pasinttage mi renove estis en la leciono de la finna, post plensemajna paŭzo. Mi timis, ke oni multon novan lernis sen...


Теги:
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »


Поделитесь мнением



стр. 1 из 0