Pasinttage mi renove estis en la leciono de la finna, post plensemajna paŭzo. Mi timis, ke oni multon novan lernis sen mi, sed mia reveno tute ne estis pena. Mi daŭre restas inter la kvino de la plej sukcesaj lernantoj.
Post la leciono unu el la kunstudantoj demandis min, montrante per tio sian simpation supozeble: «Kie vi malaperis? Ĉu estas malfacile post la paŭzo? Ĉu bruo en la kapo ne aperas?» Mi respondis, ke ne, ne aperas bruo. Kaj post mediteto aldonis, ke evidente la kurso disvolviĝas iom tro malrapide por mi. Kvankam la ritmo estas tre komforta por mi, mi komprenas, ke mi povus lerni eble duoble pli rapide.
Oni hodiaŭ al ni proponis, ĉar ni estas elstare bona grupo (aŭ ĉar tio estas komerce bona ideo) en junio kunvojaĝi al regula lernejo «Osaan itse» (Mi povas mem), kiun Sampo Keskus (organizo, ĉe kiu mi studas la finnan en Peterburgo) kunorganizas en la finna urbo Mikkeli. La prezo de la semajnlonga lernejo estas modera, kaj mi eble iros.
En la foto: Marimekko-sako de la instruistino.