Записи с тегом „fotoj“
Du fotoj el vojaĝoj de Lebedev
Автор: В. Иванов. Записано: 04.06.2009 – 04:16Popularega rusia retano kaj aspektigisto Artemij Lebedev ŝatas vojaĝi kaj povas tiun ŝaton pripagi. Kiel profesia kaj delonga aspektigisto, li scipovas bone foti kaj rimarki interesajn aĵojn. Siajn fotojn li elmetas ĉe tema.ru/travel kun, foje iom acidaj, komentoj. Atentu, ke la rubriko pri vojaĝaj fotoj eĉ nomiĝas en Esperanto: Veni, Vidi ;)
Jen du interesaĵoj, kiujn mi trovis ĉe Lebedev hodiaŭ kaj kiuj povus interesi internacian publikon, se elstarigi ilin elpost la lingva baro:
1. Foto el fore orienta rusia urbo Ĥabarovsk (vidu en Vikipedio pri la urbo). Dum la intercivitan milito post la oktobra revolucio Siberio kaj Fora Oriento estis inter la lastaj „blankulaj“ terenoj. En Ĥabarovsk konserviĝis memortabulo, kies teksto tradukeblas tiel: „En tiu ĉi loko la 5-an de septembro 1918 blankuloj brutale torturis [ĝis morto] 16 aŭstro-hungariajn milit-muzikistojn, kiuj simpatiis la sovetan potencon“.

(pli kvalita foto en ĝia kunteksto ĉi tie)
Cetere, unu el la plej elstaraj E-verkistoj Julio Bagi (Baghy) laŭ sia propra sperto sciis, kiel aŭstro-hungarianoj trafis la Foran Orienton de Rusio. Li ankaŭ multe verkis pri tio: oni parolas pri la „siberiaj romanoj“ de Baghy, inter kiuj la plej facile legebla estas certe la „Verda koro“, intencita kiel legolibro por komencintoj.
2. Alia interesa foto, ĉe kiu pli gravas la teksta komento, estas pri la plej esperantista urbo de Rusio — la mondkonata Ĉeboksaro. Necesas komenti, ke en Esperantio tiu urbo estas multe pli konata, ol en reala „gaĝa“ vivo. Do, Lebedev elmetas tre belan foton de la „Ĉeboksara golfo“ ĉe sunsubiro kaj komentas:
Malantaŭ tiu neloga nomo (mi ĉiam certis, ke en Ĉeboksaro ne povas esti bone) kaŝis sin paradizo. Tonditaj deklivoj, fontanoj el akvo, ripozantaj labortage homoj, varma vespero. Kutime tiajn bildojn oni metas sur kovrilojn de reklamlibretoj. Ne urbo, sed sanatorio.

(pli kvalita foto en ĝia kunteksto ĉi tie)
Mi havis la saman impreson pri tiu feliĉa urbo, kiam mi vizitis ĝin por prezenti la osetan kaj loglanon en ĝia mojosa lingva festivalo en 2004. Sed tio ne mirindas, mi estas facile kortuŝata persono; estas multe pli mirinde, ke tian komenton faris Lebedev, kutime sarkasma pri io ajn.
Cetere, mi planas iri al la ĉi-jara lingva festivalo en Ĉeboksaro kun la tuta familio. Devas esti interesa sperto, eĉ malgraŭ la malpli bela vetero en oktobro.
Теги: ĉeboksaro, fotoj, lf, literaturo, rusio
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 4 »
La Tago de Venko
Автор: В. Иванов. Записано: 09.05.2008 – 09:54La 9-an de majo Rusio festas la Tagon de Venko, kiu estas oficiala ripoztago en la tuta teritorio. La Tago de Venko estas unu el la plej ŝatataj festoj en la popolo, ĉar ĝi estas ja tre ĝustatempa (la unuaj varmaj tagoj!) kaj ne tro politika (sendepende de politikaj starpunktoj homoj taksas grava la venkon super faŝismo en la Dua mondmilito).
Sankt-Peterburgo (en la tempo de milito Leningrado) aparte multe suferis en tiu milito. Blokita de nordo kaj sudo de hitleraj aliancanoj, ĝi travivis trijaran sieĝon, dum kiu proksimume 1 miliono da urbanoj mortis pro malsato kaj frosto. Amaran rememoron pri tiu tempo oni tre flegas en Peterburgo. Mi loĝas proksime de granda tombejo, unu el tiuj, kie oni enterigadis viktimojn de la sieĝo: la 9-an de majo certe multaj homoj venos meti florojn ĉe la eterna flamo en la tombejo.
Historio de la Sieĝo ne estas historio de nur german-soveta milito. Persone por mi estis tre kortuŝa koincido de du faktoj, ĉerpitaj de mi hazarde el diversaj fontoj: inter la sieĝintaj trupoj en la sudo estis ankaŭ hispanaj (frankistaj) soldatoj, pri kiuj konserviĝis bonkoraj rememoroj de lokanoj — la frankistoj ludis kun infanoj kaj kelkfoje savis lokanojn de perforto fare de germanaj faŝistoj (frankistoj militis kontraŭ komunismo, ne kontraŭ rusa etno, — klarigis la aŭtoro). Samtempe en la sieĝita Peterburgo estis domo, en kiu loĝis pli frue enlandigitaj hispanaj orfoj — orfoj de la Enlanda Milito. Veninte de unu terura milito, ili post iom da relative trankvila vivo trovis sin en milito eĉ pli severa, suferis dum la sieĝo, kiun kunfaris iliaj sampatrianoj, kiuj cetere tre ŝatis infanojn kaj helpis fremdajn lokanojn…
Ĉi-jare la festaj bildoj emfazas pozitivajn emociojn ĉe la fino de la milito, en la centro iom nekutime estas ĝoja virino, dum la venkinta soldato apenaŭ rimarkeblas flanke, kisanta ŝin je la vango:

Pacon al ĉiuj legantoj.
Теги: fotoj, historio, kortuŝaĵoj, peterburgo
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 4 »
Lernado eble tro malrapida
Автор: В. Иванов. Записано: 27.03.2008 – 03:32Pasinttage mi renove estis en la leciono de la finna, post plensemajna paŭzo. Mi timis, ke oni multon novan lernis sen mi, sed mia reveno tute ne estis pena. Mi daŭre restas inter la kvino de la plej sukcesaj lernantoj.
Post la leciono unu el la kunstudantoj demandis min, montrante per tio sian simpation supozeble: «Kie vi malaperis? Ĉu estas malfacile post la paŭzo? Ĉu bruo en la kapo ne aperas?» Mi respondis, ke ne, ne aperas bruo. Kaj post mediteto aldonis, ke evidente la kurso disvolviĝas iom tro malrapide por mi. Kvankam la ritmo estas tre komforta por mi, mi komprenas, ke mi povus lerni eble duoble pli rapide.
Oni hodiaŭ al ni proponis, ĉar ni estas elstare bona grupo (aŭ ĉar tio estas komerce bona ideo) en junio kunvojaĝi al regula lernejo «Osaan itse» (Mi povas mem), kiun Sampo Keskus (organizo, ĉe kiu mi studas la finnan en Peterburgo) kunorganizas en la finna urbo Mikkeli. La prezo de la semajnlonga lernejo estas modera, kaj mi eble iros.
En la foto: Marimekko-sako de la instruistino.

Теги: finna, finnlando, fotoj, planoj
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »
Foririnta civilizo: mirindaj fotoj
Автор: В. Иванов. Записано: 17.01.2008 – 07:39Hodiaŭ mi trovis en du diversaj interretaj paĝaroj mirindajn fotarojn pri la lokoj, kiujn forlasis civilizo. Kie restas detruiĝantaj kaj rustantaj spuroj (forlasita tekniko kaj neuzataj konstruaĵoj). Ne ĉiuj, sed mirinde multaj homoj, mi scias, aprezas tiajn fotarojn. Do, jen donaco al samgustanoj el Esperantujo.
La unua fotaro estas pri la uranaj minejoj en populara sud-rusia ripozloko ĉirkaŭ la urbo Pjatigorsk (estas tie deko da proksime lokitaj urboj, plejparte ripozejoj ĉe fontoj de minerala akvo). En la fama monto Beŝtaŭ (kaj en la malpli fama Bik) estis, kiel evidentiĝis, uranaj minejoj, ekfunkciintaj fine de la 1940-aj jaroj. La minejoj jam longe ne funkcias (pro elĉerpiĝo de industrie minebla urano tie), kaj entuziasmuloj ŝatas tie promeni por fari belajn fotojn kaj ricevi sian dozon de danĝera radiado…

La fotaron akompanas ruslingva intervjuo pri la situacio ĉirkaŭ la minejoj. Se kredi la komentojn, parton de la fotoj la fotintoj faris dum la pasinta NovJara festo, kiun ili pasigis en la forlasita minejo…

La alia simila fotaro temas pri la „malaperinta maro“ — Aralo. Grupo de fotoentuziastoj vojaĝis pasintaŭtune en Uzbekio, en la lokoj kie iam estis la suda bordo de la Arala Maro (fakte ĝi estas salita lago). Fotoj de la iama fundo, de la restintaj en dezerto ŝipoj kaj aliaj estas tre impresaj.

La Arala Maro rapide malaperadis dum la fino de la 20-a jarcento. Rezulte multaj fiŝkaptistaj loĝlokoj troviĝas kelkdek kilometrojn (!) for de la maro, multaj iĝis pro tio neloĝataj. En norda parto de la salita lago oni sukcesis konstrui grandan digon, pro kio la norda (plene en kazaĥia teritorio) parto de la lago „resaniĝas“ (akvo de Sirdarja restas plene en tiu malpli granda parto de Aralo). Pri tio ruse.
Kiel rakontas la partoprenanto de la fotoekspedicio, antaŭ nelonge sur la fundo de Aralo oni trovis restaĵojn de antikva urbo. Arkeologoj esploras ĝin nun por kompreni, en kiu epoko estis konstruita tiu urbo. Estas ja interese, ke iam oni konstruis urbon, kiun poste plene kovris la akvo kaj nun, post la refoja foriro de la akvo, oni povis trovi sur la iama fundo konstruaĵojn kaj tombojn. Unu el la hipotezoj pri Aralo estas, ke la akvonivelo en ĝi ofte ŝanĝiĝas pro nekonataj kialoj kaj ke eble homaro ne tiom multe kulpas pri ŝrumpiĝo de la maro.
Ĉu vi ŝatis la fotojn samkiel mi?
Теги: azio, fotoj, kaŭkazio, vojaĝoj
Размещено в: En Esperanto | Один комментарий »
Longe atendita renovigo de komputilo
Автор: В. Иванов. Записано: 12.01.2008 – 19:26Komputilo, kiun mi aĉetis printempe de la jaro 2003(?) kontraŭ la mono perlaborita en projekto Lingvo.info, jam „morale malnoviĝis“. 256 MB da ĉefmemoro kaj 1700 MHz en la procesilo ja estas nemoderne. Kaj ja Win XP iom malrapide funkciis, aparte kiam mi malfermadis dekon da fenestroj, kiel mi kutimas fari.
La unua ideo estis aĉeti novan komputilon, pli-malpli kontraŭ dudek mil rubloj. Sed la sumo grandas, la nuna komputilo fidindas, la nova povas esti neglate funkcianta — temas pri iuspeca lotumado. Do, mi pripensis, kiel la nunan komputilon renovigi…
Rezulte mi aĉetis hodiaŭ 1 GB da ĉefmemoro (Kingston, 2×562) kaj DVD-RW (antaŭe mia komputilo ne povis eĉ legi DVD-ojn). Horon antaŭe mi ĉion sukcese instalis, ĉe la 55-a minuto de uzado „la flugo normalas“. La kosto de la tuto estas malpli ol 3 mil rubloj, kio espereble demetos almenaŭ por jaro bezonon fari novajn renovigojn.
Dank’ al la novaj aĉetoj mi finfine povis rigardi la DVD-on kun fotoj de la rusia IJK (IJK-60, apud Kovrov en Rusio, 2004). Tiun diskon donacis al mi Sjoerd Bosga, kiam li kun kelkaj rusiaj junaj E-aktivuloj renkontis la novan jaron 2005 kun mi kaj Natalja en Peterburgo. Estas multaj interesaj trovaĵoj en la disko. Jen, ekz., foto el la unua kongresa tago fare de Maria Terjoĥina (nun loĝanta en… Ĉinio). La serioza knabo maldekstre estas mi.

Теги: fotoj, komputilumado, kortuŝaĵoj, rusio
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »
Klimataj diferencoj
Автор: В. Иванов. Записано: 09.01.2008 – 10:00Mi nur ĵus komprenis ankoraŭ unu esencan diferencon inter vintra vetero en Sankt-Peterburgo kaj Vladikavkaz. En Vladikavkaz la taga kaj la nokta temperaturoj diferencas vintre je 10-20 gradoj, dum en Peterburgo la taga kaj la nokta temperaturoj apenaŭ multe diferencas.
Ekzemple, por morgaŭ oni promesas en Peterburgo nulon tage kaj -1 nokte, dum en Vladikavkaz estos -3 tage kaj… -20 nokte.
Mekanismo de tiu diferenco estas tuj klara: en Vladikavkaz estas multe pli longa lumtago kaj la suno brilas je pli granda angulo (do, ne nur lumas, sed ankaŭ varmigas). Tial dum tago aero serioze varmiĝas. Kaj nokte, eble pro proksimeco de la montaro kaj pro relative alta pozicio super la marnivelo, rapide remalvarmiĝas. Supozon pri la kaŭzo de noktaj malvarmiĝoj subtenas veterprognozo por la sama tago en Anapa: -2 tage kaj nur -5 nokte.
Aŭ eble mi komplete eraras kaj temas nur pri influo de la maro en Peterburgo kaj Anapa, ambaŭ urboj ĉemaraj?..
Vladikavkaz vintre, nekonata aŭtoro, ĉerpita en vKontakte:

Теги: fotoj, meditoj, osetio, peterburgo
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »
Hodiaŭaj fotoj kaj kiel nomi ilin finne
Автор: В. Иванов. Записано: 30.12.2007 – 21:41Hodiaŭ ni vizitis atelieron kaj faris tridekon da belaj fotoj. Kostis relative multe (kaj aparte malŝatindas la komplikigita senbaze kalkulmaniero; mi ŝatas pli klarajn skemojn), sed kion fari, se ĉiuj konataj profesiaj fotistoj (ja kelkas tiuj) havis iujn malfacilaĵojn ekde novembro. Finfine ni ne eltenis kaj decidis fordoni monon „al aliuloj“.
Plejparto de la fotoj estas tre ŝatindaj; mi elmetas tri en Ipernitio:

Entute ni ŝanĝis tri robojn (ni kunprenis niajn proprajn, sed kostumoj disponeblas tie). Estas multaj ludiloj en la ateliero, kaj la juna fotistino estis pli-malpli adekvata. Nia problemo estas, ke Maŝa foje tre plore reagas al apero de nekonataj mezaĝaj viroj (junuloj ja interesas ŝin, kaj la maljunuloj estas akceptataj neŭtrale aŭ eĉ povas esti interesaj); do, tre bonas, ke la fotisto estis de la ĝusta aĝo kaj sekso.
Aldone iom pri fotoj en diversaj lingvoj
Nepras iom de la finna. En la finna iam ekzistis tutmonde klara vorto foto, sed tiu en mia Polyglossum-vortaro estas markita kiel arkaiĝinta. La nuna vorto por foto estas kuva (do, simple bildo). Tian elekton faris multaj lingvoj, la angla cetere. En la oseta por foto oni uzas la malnovan fonetike alproprigitan prunton el la kartvela, kiu antaŭe signifis nur ludkarton — [k'am].
Do, foto estas kuva, fotoj — kuvat, kaj por tri fotoj necesas uzi specialan kazon, partitivon, kies formon por kuva mi sukcese konjektis de la unua provo: kuvaa. Oni diras, ke la nominativa kaj la partitiva formoj diferencas ĉi-kaze je kronemo (plilongigo de unu sono). Do, en tiu ĉi notico estas kolme kuvaa „tri fotoj“. Amuze, en Tampereo ekzistas fotoateliero kun tia nomo: Kolme Kuvaa. :)
Plejparto de konataj de mi lingvoj (almenaŭ inter tiuj, kiuj ja havas iujn morfologiajn kazojn) ne uzas pluralon ĉe nombroj, kontraste al Esperanto. En la rusa три фотографии ja estas 3 kaj genetiva formo de singularo; en la oseta æртæ къамы same estas uzata genetivo de singularo; lingvoj tjurkaj uzas nominativan singularon ĉe nombroj, kiel en la kumika ekzemplo: уьч сурат.
Теги: familio, finna, fotoj, lingvoj, oseta
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 2 »
Filino evoluas
Автор: В. Иванов. Записано: 22.12.2007 – 05:24Post du tagoj Maŝa iĝos dujara. Ŝi pli kaj pli multe parolas en Esperanto (iom paradokse, ĉar mi rimarkas, kiel mi pli kaj pli kondutas neorganizite ĉi-rilate, ŝaltante lingvojn meze de frazo aŭ eĉ uzante ĉefe la rusan): okazis, ke ŝi rerakontis en (sengramatika dume) Esperanto fabelon, kiun antaŭe sxi aŭdis nur ruse. Ŝi ofte uzas du vortojn — rusan kaj Esperantan — apude, kvazaŭ tradukante (pri iu blua objekto ŝi povas konstati: „Sinja. Blua“; ofte ankaŭ inverse — unue nomante la Esperantan vorton).
Maŝa tre ŝatas literojn kaj ciferojn, plurajn jam scias. Amuzis nin ambaŭ (min kaj la edzinon), kiam ni komprenis, ke ni evitas rakonti al ŝi pri la latina alfabeto. Ja certe infanon ne povas perpleksi la fakto, ke litero S ekzistas en kelkaj formoj: imageble, infano akceptus tion kiel fakton. Nur por la plenkreskuloj gravas, ke ĉio aspektu logike (kia logiko estas en la egaleco de G kaj g, A kaj a estas ja demando).
Pasintvespere Maŝa sukcesis mirigi nin per sia nelaŭaĝa ekzerco. Tenante du plastajn bastonetojn (per kiuj oni purigas nazon ks.), ŝi kunmetadis ilin laŭ diversaj anguloj kaj postulis, ke ni diru, al kiu litero similas tiu aŭ alia kunmeto de du bastonetoj. Ŝi mem respondadis, kiam ni tro longe pensis. Plej unue ŝi kunmetis krucon, ŝian plej ŝatatan literon X (prononcata inter ni kiel [ĥ:]). Poste ŝi faris ankaŭ A (la streketon inter la bastonetoj aldonante per fingro) kaj У (rusa [u]).
Ne, ni ne instruegas al ŝi legadon, ŝi ĉefe mem per sia scivolo atingis tion. Ne, krom legado ŝi ŝatas ankaŭ pli aktivajn agadojn kiel kurado, (ama) torturado de la kato, dancado ktp.
Foto: Fino de la ĉi-jaraj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) en Primorsko-Aĥtarsk. Jam homoj disveturis plejparte, kaj Maŝa desegnas per rozkolora kreto en malplena vojo.

Теги: denaskismo, fotoj, maŝa
Размещено в: En Esperanto | Один комментарий »
Кот, который любил семечки
Автор: В. Иванов. Записано: 30.11.2007 – 12:27Kato, kiu ŝatis semetojn:

Теги: fotoj, кошки, фото
Размещено в: En Esperanto, По-русски | Комментариев 8 »
«Vi kien flugas, papilio?..»
Автор: В. Иванов. Записано: 11.11.2007 – 14:09Mi tre ŝatas proksimigajn fotojn de insektoj:
(ekzemple)
Теги: fotoj, insektoj
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »