La Tago de Venko | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

La Tago de Venko

Автор: В. Иванов. Записано 09.05.2008 в 09:54

La 9-an de majo Rusio festas la Tagon de Venko, kiu estas oficiala ripoztago en la tuta teritorio. La Tago de Venko estas unu el la plej ŝatataj festoj en la popolo, ĉar ĝi estas ja tre ĝustatempa (la unuaj varmaj tagoj!) kaj ne tro politika (sendepende de politikaj starpunktoj homoj taksas grava la venkon super faŝismo en la Dua mondmilito).

Sankt-Peterburgo (en la tempo de milito Leningrado) aparte multe suferis en tiu milito. Blokita de nordo kaj sudo de hitleraj aliancanoj, ĝi travivis trijaran sieĝon, dum kiu proksimume 1 miliono da urbanoj mortis pro malsato kaj frosto. Amaran rememoron pri tiu tempo oni tre flegas en Peterburgo. Mi loĝas proksime de granda tombejo, unu el tiuj, kie oni enterigadis viktimojn de la sieĝo: la 9-an de majo certe multaj homoj venos meti florojn ĉe la eterna flamo en la tombejo.

Historio de la Sieĝo ne estas historio de nur german-soveta milito. Persone por mi estis tre kortuŝa koincido de du faktoj, ĉerpitaj de mi hazarde el diversaj fontoj: inter la sieĝintaj trupoj en la sudo estis ankaŭ hispanaj (frankistaj) soldatoj, pri kiuj konserviĝis bonkoraj rememoroj de lokanoj — la frankistoj ludis kun infanoj kaj kelkfoje savis lokanojn de perforto fare de germanaj faŝistoj (frankistoj militis kontraŭ komunismo, ne kontraŭ rusa etno, — klarigis la aŭtoro). Samtempe en la sieĝita Peterburgo estis domo, en kiu loĝis pli frue enlandigitaj hispanaj orfoj — orfoj de la Enlanda Milito. Veninte de unu terura milito, ili post iom da relative trankvila vivo trovis sin en milito eĉ pli severa, suferis dum la sieĝo, kiun kunfaris iliaj sampatrianoj, kiuj cetere tre ŝatis infanojn kaj helpis fremdajn lokanojn…

Ĉi-jare la festaj bildoj emfazas pozitivajn emociojn ĉe la fino de la milito, en la centro iom nekutime estas ĝoja virino, dum la venkinta soldato apenaŭ rimarkeblas flanke, kisanta ŝin je la vango:

La Tago de Venko en Rusio

Pacon al ĉiuj legantoj.

google.com del.icio.us memori.ru news2.ru Добавить на СМИ2 Publikigu ĉe klaku.net свежо! Написать об этом в JUICK В Твиттер!

Похожие записи/Similaj noticoj:

• La 18-a de januaro en historio

La 18-an de januaro 1943 estis deprenita sieĝo de Leningrado. En realeco tio aspektis kiel sekurigo de kelkajn kilometrojn larĝa koridoro...

• 5 bonaĵoj de la tago

1. Dum la paŭzo inter miaj matenaj kaj posttagmezaj lecionoj mi anstataŭ preni por riparado mp3-ludilon, revenis hejmen. Estis bela sperto...

• Kvin bonaĵoj de la tago

1. Mi relative satdormis kaj havis feliĉon vekiĝi je la dua post tagmezo. Dormo gravegas. 2. Min vekis ĝojaj krioj de...

• Sud-Osetio

Mi estas nun en Finnlando, iom for de la kutimaj informfluoj kaj Interreto. Relative hazarde mi eksciis pri akrigxo de situacio...


Теги: , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 4 »


Комментарии к записи „La Tago de Venko“

  1. En Pollando oni ankaŭ festas la 9-an de majo. Tamen ne lige kun la Tago de Venko, sed lige kun Tago de Eŭropo. Ĝi omaĝas la Deklaron de Schuman el la 1950-a jaro. Bedaŭrinde tiu tago ne estas libera ĉe ni, sed ja post longa semajnfino (http://lukiz.wordpress.com/2008/05/04/longa-semajnfino-brila-ideo/) tio jam estus iom tro ;)
    Fino de la 2-a Mondmilito (en Pollando tio estas la 8-a de majo) ĝenerale ne estas ĉe ni festata. Ja por ni tio estis ŝanĝo de unu kruela reĝimo al la alia kruela reĝimo, do nenio festinda.

  2. > ŝanĝo de unu kruela reĝimo al la alia kruela reĝimo

    Kiel parte polo mi ja povas kompreni tian jugxon per mia gena memoro, sed mia racio taksas la aserton evidenta troigo :)
    Kompreneble, «popola respubliko» estis ne tre popola, sed kompari gxin kun hitlerismo certe ne eblas.

  3. Mi ne intencis kompari «poplan respublikon» kun hitlerismo, sed stalanismon kun hitlerismo. Ja amabaŭ reĝimoj kune atakis Pollandon (kaj aliajn landojn) septembre 1939. Dum okupado ambaŭ same kruele traktis polan loĝantaon. Germoj mortigis polan tiaman inteligentularon interalie en Auschwitz kaj Treblinka. Sovetoj faris la samon en Katyń kaj Ĥarkivo.
    Kompreneble ne eblas kompari hitleran reĝimon dum la milito kun sveta reĝimo post la milito. Tamen facile kompareblas hitlera reĝimo dum la milito kun soveta reĝimo dum la milito, ĉar ili (almenaŭ en Pollando) faris ĝuste la samon.

  4. С днем победы!
    http://wp.me/pnWoQ-4H День Победы (Tago de la Venko)

Поделитесь мнением



стр. 1 из 0