Unikaj rememoroj en Esperanto

Oni eble malofte pensas pri tio. Almenaŭ mi ne. Esperanto ne nur estas nuntempa peranto por internaciaj kontaktoj, sed ĝi ankaŭ konservas unikaj rememorojn pri la, foje, longe pasinta tempo.

Jen freŝa ekzemplo. Virino, kiu estis jam iom aĝa ĉe la apero de Esperanto, rememoras siajn travivaĵojn, interalie sian partoprenon en la Rusa-Turka milito de 1877-78:

Kiam mi estis dekjara la patrino lokumis min en Moskvan Marian instituton. Mi bone lernis kaj pli multe petolis. Post la fino de kurso la patrino prenis min kaj ni forveturis en ŝian vilaĝon. kie mi loĝis ĝis mia edziniĝo. Komenciĝis Rusa-turka militio. Mi nepre volis esti flegistino. La edzo, vidinte ke mia intenco estas serioza kaj neŝanĝebla forpermesis min. Mi estis en Bulgarujo sep monatojn kaj konsideris min la plej feliĉa virino en la tuta mondo, ĉar mi povis flegi la malfeliĉajn vunditajn soldatojn.

Rezulte de la milito aperis preskaŭ sendependa Bulgara princlando (norda kaj okcidenta partoj de la nuna Bulgario), kaj Rusio ekposedis terenojn en Azio, al kiu ĝi loĝigis i. a. rusajn molokanismajn kredantojn, inter kiuj estis ankaŭ miaj praavoj de la patra linio. Ne imageblas, iom ŝokas legi pri tiuj eventoj rememorojn de esperantisto

Temas pri ekzamena eseo, verkita en la jaro 1912 de sinjorino Filatova en la Moskva Esperanto-Instituto.

La konkludo estas jena: oni nepre petu siajn lernantojn verki aŭtobiografiojn! Por historio :)